Longfolia pino





















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Longfolia pino


longfoli-pina arbaro
longfoli-pina arbaro


Biologia klasado






























Regno:

Plantoj Plantae

Divizio:

Pinofitoj Pinophyta

Klaso:

Pinopsidoj Pinopsida

Ordo:

Pinaloj Pinales

Familio:

Pinacoj Pinaceae

Genro:

Pino Pinus

Subgenro:

Pinus



Dunomo


Pinus palustris
Mill.

Konserva statuso


Status iucn3.1 VU eo.svg
Konserva statuso: Vundebla


Natura arealo

Natura arealo


Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Longfolia pino









v  d  r


Information icon.svg



La longfolia pino (Pinus palustris), estas pino hejma en Sudorienta Usono, trovata laŭlonge de la marborda ebenaĵo ekde orienta Teksaso ĝis sudorienta Virginio, etendiĝante en nordan kaj centran Floridon [1].
La scienca nomo kiu signifas "marĉa", estas miskompreno flanke de la aŭtoro Philip Miller kiu priskribis la specion post vizito al longfoli-pinaroj kun tempa vintra inundo. La specio fakte ne tipe vegetas en marĉoj. La angla (longleaf pine) kaj la Esperanta nomoj referencas al la tipe longaj pingloj.



Priskribo |


Ĝi atingas altecon de 30-35 m kaj diametron de 0,7 m. En la pasinteco estas registritaj altecoj de 47 m kaj diametroj de 1,2 m.
La arboŝelo estas dika, ruĝ-bruna, kaj skvameca. La folioj estas malhele verdaj kaj pinglecaj, kaj faske triope ariĝas. Ili ofte estas torditaj kaj 20-45 cm longaj. Ĝi estas unu el la du sudorient-usonaj pinoj kun longaj pingloj, la alia estanta Eliot-pino.


La strobiloj, kaj la inaj semokonusoj kaj la masklaj polenokonusoj, estas iniciatitaj dum la kresksezono antaŭ ol la burĝonoj aperas. La polenokonusoj komencas formiĝi en siaj burĝonoj en julio, dum semokonusetoj estas formitaj dum relative mallonga tempodaŭro en aŭgusto. Polenado frue okazas la sekvantan printempon, helpe de la 3-8 cm longaj masklaj konusoj. La inaj semokonusoj maturiĝas en proksimume dudek monatojn ekde la polenado; kiam maturaj ili estas kolore flav-brunaj, 15-25 cm longaj, kaj 5-7 cm larĝaj, malfermiĝante ĝis larĝo de 12 cm, kaj havas malgrandan, sed akran, malsupreniĝ-indikantan spinon sur la mezo de ĉiu skalo. La semoj estas 7-9 mm longaj, kun flugilo de 25-40 mm.


La longfolia pino bezonas 100-150 jarojn por iĝi plenmezura kaj povas vivi ĝis aĝo de 500 jaroj. Kiam junaj, ili kreskigas longan pivotradikon, kiu kutime estas 2-3 m longa; antaŭ matureco ili havas larĝan disvastigantan flankradikosistemon kun pluraj profundaj flankradikoj.



Referencoj |




Longfoli-pinaj pingloj de ekzemplero kiu havas altecon de 30 m, apud Tallahassee, Florido.





  1. angle Longleaf Pine Range Map. A Wilderness of Longleaf Pine. Alirita 2009-04-04.




Vidu ankaŭ |


Listo de pingloarboj





Portala ikono Portalo pri Biologio







Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto