Provinco Lorestano






























Lorestano (Luristano)




situo de la provinco en Irano
situo de la provinco en Irano

Bazaj informoj

Ĉefurbo

Ĥorramabad

Areo
28 294 km²

Loĝantaro
1 716 527 (stato de oktobro 2006)

Loĝdenso

61 loĝantoj/km²

ISO-kodo

IR-20

Daribagh-Sad
Daribagh-Sad








v  d  r


Information icon.svg



La provinco LorestanoLuristano - perse استان لرستان, kurde parêzgeh Luristan - estas unu el tridek provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la urbo Ĥorramabad, kie ankaŭ troviĝas la historia fortikaĵo Falak-ol-Aflak. La provinco kovras areon de 28 294 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2006 havis 1 716 527 loĝantojn. Ĝi troviĝas en la okcidento de la regno.


La plej grandaj urboj estas Ĥorramabad, Borudŝerd, Aligudarz, Dorud, Kuhdaŝt, Azna, Delfan, Selseleh kaj Pol-e-Doĥtar.


La nomo de la provinco laŭvorte signifas "lando de la luroj“.




Enhavo






  • 1 Administra divido


  • 2 Geografio


    • 2.1 Situo


    • 2.2 Klimato




  • 3 Historio


  • 4 Eksteraj ligiloj





Administra divido |


La provinco konsistas el naŭ distriktoj:



  • Alaŝtar

  • Aligudarz

  • Azna

  • Boruĝerd

  • Dorud

  • Ĥorramabad

  • Kuhdaŝt

  • Nurabad

  • Pol-e Doĥtar



Geografio |



Situo |





La distriktoj de la provinco





Azna


Lorestano de la nordokcidento ĝis la sudoriento ampleksas longon de 640 kilometroj kaj larĝon de inter 160 kaj 180 kilometroj. La teritorio estas tre monteca. La montoĉeno Zagros de la nordokcidento ĝis la sudoriento pejzaĝe difinas la provincon. La plej granda montopinto nomiĝas Oŝtoran Kuh kaj altas 4050 metrojn, la plej malaltaj valoj troviĝas en alto de 500 metroj super la marnivelo.


Pluraj gravaj riveroj de Irano fontas en la montara pejzaĝo de la provinco: Cajandeh Rud, Ĝarahi, Karun, Diks, Abi kaj Karĥeh. Ekzistas multaj fekundaj valoj kaj montetoj. La klimato estas humide kontinenta.



Klimato |


En la provinca ĉefurbo en jara averaĝo falas 530 mm da pluvo kaj en la montaro ĝis 1270 mm. La monatoj junio ĝis septembro estas relative sekaj. La temperaturoj en la provinca ĉefurbo altas inter 12 kaj 32 °C somere kaj inter −2 kaj 8 °C vintre.



Historio |


Lorestano estas inter la plej malnovaj regionoj de Irano. Ekde la 4-a jarmilo a.K. pruveblas homaj setlejoj ĉi tie. La teritorio unue estis sub la regado de la sumeranoj, poste de la regno Elam, ĝis la persoj ĉirkaŭ la jaro 600 a.K. enmigris ĉi tien. Lorestano poste apartenis al la persaj regnoj de la aĥemenidoj, la partoj kaj la sasanidoj.


Dum la jaro 660 p.K. la araboj konkeris la regionon kaj pli poste la persoj rekonkeris ĝin. La nuntempaj loĝantoj de la provinco plejparte apartenas al la popolo de luroj. Oni supozas, ke ili enmigris ĉi tien de la regiono de la Kaspia Maro. Plue en Lorestano ankoraŭ vivas signifaj grupoj de baĥtiaroj kaj kurdoj. Inter la 12-a kaj 15-a jarcentoj la provincon regis kurda regno.



Eksteraj ligiloj |



  • oficiala retejo

  • retejo de la provinca organizo pri kultura heredaĵo

  • informa retejo pri la regiono

  • lorestan music.com retejo pri la tradicia muziko de Lorestano


Koordinatoj: 33° 30' 59" norde, 48° 27' 30" oriente










Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto