Akordo (muziko)









Disambig.svg
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Akordo.


Akordokonsoneco estas grupo de almenaŭ tri tonoj sonantaj samtempe.




Enhavo






  • 1 Specoj de akordoj


    • 1.1 Maĵora akordo


    • 1.2 Minora akordo


    • 1.3 Dominantseptakordo


    • 1.4 Minora septakordo


    • 1.5 Naŭtakordo


    • 1.6 Pligrandigita kaj malpligrandigita trisono




  • 2 Vidu ankaŭ





Specoj de akordoj |


Ekzistas kelkdekoj specoj de akordoj uzataj en muziko. La plej uzataj estas:



Maĵora akordo |


Ekzemple, simpla maĵora konsoneco estas la unua, la tria, kaj la kvina noto de la gamo. Ekzemple do maĵoro estas la konsoneco de Do-Mi-So.



Minora akordo |


Minora akordo estas la unua, tria kaj kvina noto de la minora gamo. Ekzemplo: La-do-mi.



Dominantseptakordo |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Dominanta septakordo.

la plej ofta septakordo (por tio nomata ofte simple septakordo) - la unua, tria, kvina kaj sepa noto kalkulante el kvina noto de la ĉefa gamo - maĵora aŭ harmonia minora gamo.
Ekzemploj: ĉefa tonalo Do-maĵoro, la septakordo estas So-Ti-re-fa; ĉefa tonalo La-minoro, la septakordo estas Mi-So#-Ti-re. La septakordo emas ŝanĝiĝi en melodio en ĝia ĉefa akordo. Ekzemple So-Ti-re-fa ofte transiras en do-maĵoron (aŭ do-minoron), Mi-So#-Ti-re ofte transiras en La-minoron (aŭ La-maĵoron). Iufoje la dominantseptakordo transiras en alian dominantseptakordon, kiu siavice transiras en minoran aŭ maĵoran akordon.



Minora septakordo |


la unua, tria, kvina kaj sepa noto kalkulante el kvina noto de la ĉefa gamo - natura aŭ melodia minora gamo. Ekzemplo:
Mi-So-Ti-re kun la ĉefa tonalo La-minoro. La minora septakordo emas transiri en la ĉefan minoran akordon. Ekzemple Mi-So-Ti-re kutime transiras en La-minoron.



Naŭtakordo |


la plej ofta naŭtakordo estas dominantseptakordo kun aldonita naŭa noto. Ekzemplo: La-do#-mi-so-ti<- por ĉefa akordo Re-maĵoro. Naŭtakordo emas transiri en dominantseptakordon, kiu siavice transiras en maĵoran aŭ minoran akordon.



Pligrandigita kaj malpligrandigita trisono |


estas uzataj precipe en ĵazo. Pligrandigita trisono konsistas el du grandaj tritoj. Ekzemplo: Do-Mi-So#.
Malpligrandigita trisono konsistas el du malgrandaj tritoj. Ekzemplo: Ti-re-fa.



Vidu ankaŭ |




  • Kategorio Akordo (muziko) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Akordo (muziko) en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)


  • "akordo" en ReVo



  • Intervalo (muziko)









Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51