Giko
Giko estas ulo (plejofte vira) kiu freneze ŝategas komputosciencon, gaĝetojn, sciencfikcion, aŭ similajn aferojn kaj ofte videoludojn aŭ liberan programaron.[1]
Tiu ĉi vorto estas neologismo el la angla vorto "geek".
Depende de la signifo, eblas traduki la vorton per jenaj ne-neologismoj:[2]
- spertulo, fakulo
- entuziasmulo, fanatikulo, fano, maniulo, fervorulo
- amatoro
- -isto
- komputila fanatikulo, komputilisto
Referencoj |
↑ Wells, John (2009-03-22). nerds and geeks. Alirita 2012-11-06.
↑ http://vortaro.kisa.ca/search.php?word=geek
Eksteraj ligiloj |
- E@I-blogo (pri komputiko)