Levidoj (mallonge Lev) estas la tria libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la tria el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.
Enhavo
1Nomo
2Aŭtoro
3Enhavo kaj strukturo
4Hodiaŭa valoro
5Teksto en Esperanto
6Vidu ankaŭ
7Notoj kaj referencoj
Nomo |
La titolo estas
en la hebrea: ויקרא (vajikrá, "kaj Li vokis") laŭ la unuaj vortoj
en la greka Septuaginto (LXX): ΛΕΥΙΤΙΚΟΝ (levitikòn)
en la latina Nova Vulgato: Liber Leviticus (libro pri la levidoj).
La libro nomiĝas Levidoj, ĉar ĝi grandparte konsistas el ordonoj por la servo de la Levidoj, tio estas la pastroj el la tribo Levi.
Aŭtoro |
Longe oni pensis, ke ĝin verkis la profeto Moseo laŭ Dia revelacio, sed hodiaŭ la plejmulto de la teologoj estas konvinkita, ke diversaj aŭtoroj ĝin verkis dum multe da tempo.
Detalojn vidu ĉe Pentateŭko!
Enhavo kaj strukturo |
Jen ebla dispozicio:[1]
Oferleĝoj por la popolo (Lev 1 - 5)
Oferleĝoj por la pastroj (Lev 6 - 7)
Ordonoj por la pastroj (Lev 8 - 10)
Leĝoj pri pureco (Lev 11 - 15)
Ritaro por la tago de pek-liberigo (Lev 16)
La "Leĝo de Sankteco" (Lev 17 - 26)
Tarifo por votoj (Lev 27)
Hodiaŭa valoro |
Kial ni konservas ĝis hodiaŭ tiajn por ni strangajn leĝojn, ordonojn kaj regulojn, nomante ilin eĉ "Sankta Skribo"?
Ili montras, kiamaniere aspektas socio, en kiu oni ne distingas inter religia kaj ŝtata kompetenteco.
Ili klarigas, kiamaniere la popolo Izrael, per obeo de la por ili sanktaj ordonoj, povis gardi sian identecon ĝis hodiaŭ.
Konsiderinda ĝis hodiaŭ restas la baza strukturo de la "Leĝo de Sankteco": Konsekvenco el la sankteco de Dio estas, ke ankaŭ la homo estu sankta (Lev 19,2). – Tiun ĉi ideon la Nova Testamento transprenas en la "Surmonta Prediko" (Mat 5,48):
Estu do perfektaj,
kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta.
Teksto en Esperanto |
La (iom prilaborita) traduko de Zamenhof estas trovebla
paperforme:
en la esperanta Biblio: IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6
diversloke enrete:
http://home.att.net/~tanahx/03.htm (unikode, disigitaj laŭ ĉapitroj, kun versiklonombroj)
http://web.archive.org/20010501172940/www.geocities.com/kalblando/biblio/levidoj.htm (x-forme, kun versiklonombroj)
Vidu ankaŭ |
Levidoj - L. L. Zamenhof
Levidoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Kategorio Levidoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Levidoj en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)
Tanaĥo
Leĝo de Moseo
Malnova testamento
Notoj kaj referencoj |
↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio: IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6. Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
.everyoneloves__top-leaderboard:empty,.everyoneloves__mid-leaderboard:empty,.everyoneloves__bot-mid-leaderboard:empty{ margin-bottom:0;
}
4
I'm referring to Picard, Riker, Data, Worf, Geordi, Dr. Crusher, Wesley Crusher, Chief O'Brien and family, Deanna Troi, Guinan. I know Picard and Worf show up on DS9, though I haven't seen it myself. I'm curious what happened to the characters after that last episode of TNG?
star-trek star-trek-tng
share | improve this question
edited 10 hours ago
Ham Sandwich
6,051 2 25 75
...
Flugkoridoroj dum la blokado de Berlino La Berlina aerponto estas la provizigo de okcidenta Berlino per aviadiloj fare de la aliancanoj inter la 23-a de junio 1948 kaj la 12-a de majo 1949 dum la blokado de Berlino fare de la sovetia armeo. Enhavo 1 Historio 1.1 La aerkoridoroj 1.2 Unuaj flugoj 1.3 Plibonigo de la aerponto 1.4 Fino de la aerponto 1.5 Rozinbombiloj 1.6 Bilanco 2 Flughavenoj 2.1 Berlino 2.2 Okcidenta Germanio 3 Aviadiloj de la berlina aerponto 4 15-a datreveno de la aerponto 5 Bibliografio 6 Referencoj 7 Eksteraj ligiloj Historio | General Lucius D. Clay, militguberniestro de la usona okupadzono Jam antaŭ la berlina aerponto estiĝis la malgranda aerponto . La estro de la sovetia militadministracio en Germanio, Vasili Daniloviĉ Sokolovski, ordonis la 1-an de aprilo 1948, kiel reago al la konferenco de Londono inter britoj, francoj kaj reprezentantoj de Benelukso pri aligo de Germa...
La berlina muro ĉe Bethaniendamm, 1986 La berlina muro aŭ simple la muro [1] , nomita ankaŭ "kontraŭfaŝisma remparo" en propaganda lingvo de la iama Germana Demokratia Respubliko, estis parto de la interngermana limo, kiu dividis de la 13-a de aŭgusto 1961 ĝis la 9-a de novembro 1989 okcidentan Berlinon de la orienta parto de la urbo kaj de la ĉirkaŭa tereno de la GDR. Ĝi estis unu el la plej famaj simboloj de la malvarma milito kaj de la disdivido de Germanio. Pli ol simpla muro, la berlina muro estis fakte tuta defendokonstruaĵo kun du muroj, ena malplena strio, rondirvojo, gardturoj kaj alarmsistemoj. Dum la provo transiri la severe garditan limon al okcidenta Berlino multaj homoj estis mortigitaj. La preciza nombro de viktimoj estas pridisputita kaj ne certa; la nombroj anoncataj varias inter 86 kaj 238 mortintoj. La malplifortiĝo de Sovetunio kaj la politiko de liberigo gvidita de Miĥail Gorbaĉov ebligis al la orientgermanoj faligi la 9-an de novembro 1989 l...