Observatorio Lick




Koordinatoj: 37°20′35″N 121°38′34″W  /  37.34306°N, 121.64278°U / 37.34306; -121.64278 (Observatorio Lick)





























Observatorio Lick

Observatorio

Lick Observatory2.JPG

Suda alo de la observatorio kaj kupolo de la
refraktoro de 914 mm (James Lick telescope)


Oficiala nomo: Lick Observatory

Lando

Usono Usono
Municipo

San Jose (Kalifornio)

Supermara alteco
1 283 m s. m.
Koordinatoj

37°20′35″N 121°38′34″W  /  37.34306°N, 121.64278°U / 37.34306; -121.64278 (Observatorio Lick)




Situo de la observatorio en okcidenta Usono

ButtonRed.svg



Situo de la observatorio en okcidenta Usono



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Lick Observatory

Retpaĝo: http://mthamilton.ucolick.org/


La Observatorio Lick estas astronomia observatorio situanta sur la supro de la Monto Hamilton apud San Jose (Kalifornio - Usono) , ĝia MPC kodo estas 662[1]. Ĝi estas mastrumata de la Universitato de Kalifornio en Santa Cruz, kien ĝia scienca personaro estis translokita en la mezo de la 1960-aj jaroj.




Enhavo






  • 1 Historio


    • 1.1 Aviadila akcidento de 1939




  • 2 Nuna stato


  • 3 Ĉefaj malkovroj


  • 4 Instrumentoj


  • 5 Notoj kaj referencoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Historio |




Granda refraktoro "James Lick Telescope"


La Observatorio Lick estas unu el la unuaj astronomiaj observatorioj konstruitaj sur la supro de monto. Li estis konstruita inter 1876 kaj 1887 monhelpe de donaco de James Lick, kies mortaj restaĵoj estis entombigitaj sub la onta granda refraktoro kun latuna plato kie estas skribita "Here lies the body of James Lick"[2] (Tie kuŝas la korpo de James Lick).


Antaŭ konstrui la observatorion mem, necesis krei ŝoseon al la konstruejon. Ĉar la konstru-materialoj devis esti alportitaj per ĉaregoj tirataj de ĉevaloj aŭ muloj, la ŝoseo estis tre sinua tialmaniere, ke ties deklivo estu malpli ol 6,5%, maksimumo por la ĉevaloj. La moderna ŝoseo ĉiam sekvas tion spuron.


De ĝia « unua lumo » la 3-an de januaro 1888, la granda refraktoro de 36 coloj (91 cm) "James Lick Telescope" estis la plej granda en la mondo, ĝis la konstruo de la Observatorio Yerkes. En aprilo 1888, la observatorio pasis sub la respondecon de la Universitato de Kalifornio kaj iĝis la unua monta observatorio konstante okupata ; ĝia unua direktoro estis Edward Singleton Holden. La situo de la observatorio donis bonegajn kondiĉojn de observoj dank'al la foresto de luma poluo kaj la fakto, ke la supro de la Monto Hamilton troviĝas super la nebulo, kiu ofte kovras la Golfon de San-Francisko.



Aviadila akcidento de 1939 |


La 21-a de majo 1939, dum nokto kiam la nubo kovris la kulminon de la Monto Hamilton, duseĝa aviadilo Northrop A-17 de la United States Army Air Forces (Usona Aerarmeo) kraŝis sur la ĉefan konstruaĵon[3]. Ambaŭ viroj en la aviadilo (la leŭtenanto Richard F. Lorenz kaj la soldato W. E. Scott) mortis. La observatorio mem suferis nur malgrandajn damaĝojn kaj neniu el la observatoria teamo estis vundita.



Nuna stato |


Kun la malvolviĝo de San Jose kaj de la Silicon Valley, la luma poluo iĝis problemo por la observatorio. En la 1970-aj jaroj, alian situejon en la Montaro Santa Lucia, sud-oriente de Monterey, estis antaŭvidata por tien translokiĝi parton de la instrumentoj, sed la monrimedo nepra por tiu translokigo estis nesufiĉa. En 1980, la urbo San Jose iniciatis programon de redukto de la luma poluo : notinde, per anstataŭigo de plejparto el la lampoj de la publika lumigo per natrivaporaj lampoj je malalta premo. Dank'al tiaj klopodoj, la Monto Hamilton hodiaŭ restas taŭga loko por astronomia observo. La Internacia Astronomia Unio nomis la asteroidon 6216 San Jose[4]
por rekompensi la agadon de la urbo kontraŭ la luma poluo.



Ĉefaj malkovroj |


Kelkaj el la malkovroj elde la Observatorio Lick


  • Pluraj satelitoj de Jupitero

    • Amalteo

    • Elaro

    • Himalio

    • Sinopo



  • La terrenkonta asteroido (29075) 1950 DA

  • Pluraj ekstersunsistemaj planedoj

    • 55 Cancri

    • Upsilono Andromeda


    • HD 38529 (kun Keck)


    • HD 12661 (kun Keck)


    • Gliese 876 (kun Keck)

    • 47 Ursae Majoris




Instrumentoj |


Nunaj instrumentoj de la observatorio.



  • teleskopo C. Donald Shane de 3 m (120 coloj)

  • granda refraktoro Lick de 0,9 m (36 coloj)

  • refraktoro Carnegie de 0,5 m (20 coloj)

  • teleskopo Anna L. Nickel de 1 m (40 coloj)

  • teleskopo Crossley de 0,9 m (36 coloj)

  • teleskopo Tauchmann de 0,5 m (22 coloj)


  • Katzman Automatic Imaging Telescope[5](KAIT) de 76 cm


  • Automated Planet Finder [6]




Notoj kaj referencoj |




  1. Kodoj de la Observatorioj (Minor Planet Center)


  2. Foto de la memortabulo de James Lick, el la paĝaro de "flicr


  3. Airplane Crash at the Lick Observatory (aviadila kraŝo sur la Observatorio Lick) (angle)


  4. Slipo de (6216) San Jose (de IAU Minor Planet Center) (angle)


  5. The Katzman Automatic Imaging Telescope (angle)


  6. Automated Planet Finder Telescope (angle)



Eksteraj ligiloj |




  • angle Oficiala retpaĝo


  • angle Ciferecaj arkivoj de la Observatorio Lick

  • Observatorio Lick: fotoj






Portala ikono Portalo pri Astronomio







Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto