Montaro Ĝurĝuro
La montaro Ĝurĝuro sub neĝo
Ĝurĝuro aŭ Ĝurĝura Montaro (arabe جبال جرجرة, Jabal Jurjura; Berbere Adrar n Jerjer)[1] estas montaro de Tella Atlaso, nome parto de la Atlasa Montaro. Ĝi estas situanta en Kabilio, Alĝerio.
Enhavo
1 Geografio
2 Referencoj
3 Vidu ankaŭ
4 Eksteraj ligiloj
Geografio |
Ĝurĝuro estas masivo formita de du diferencaj montaroj, unu en la nordo kun Haizer kaj Akuker submontaroj kaj la alia sude.
Ties plej alta pinto, Lalla Ĥediĝa konata en Kabila kiel Tamgut Aâlayen, havas alton de 2308 m kaj ĝi situas en la suda montaro.
Alia elstara pinto estas la 2,305 m alta Iĥ n'Timduin (أكارو تيمدواي), situa en la centra areo de la masivo, nome la plej alta pinto de la Akuker submontaro.
Referencoj |
↑ Mamdouh Shahin, Water resources and hydrometeorology of the Arab region, 2007. ISBN 978-1-4020-5414-3
Vidu ankaŭ |
- Ĝurĝuro
Eksteraj ligiloj |
- Les montagnes d'atlas
- Persée - Notes de géographie physique algérienne