Nagyvázsony




Nagyvázsony (pron. nadjva'ĵonj) estas vilaĝo en Hungario, en regiono de Meza Transdanubio. Nagy signifas: granda, Vázsony estis historia nomo, konata ankaŭ Vezseny.




Fortikaĵo de Kinizsi en Nagyvázsony.




Luterana preĝejo de Nagyvázsony




Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Situo


  • 3 Historio


  • 4 Vidindaĵoj


  • 5 Festivalo


  • 6 Legendo de Kinizsi


  • 7 Famuloj





Bazaj informoj |




  • Areo: 76 km2


  • Poŝtkodo: 8291


  • Loĝantaro: 1800


  • Telefonprefikso: 88



Situo |


Nagyvázsony situas sur malebenaĵo en montaro de Bakony, laŭ flankovojoj, iom norde de Balatono.



Historio |


Jam la romianoj vivis en tiu tereno. La unua mencio okazis en 1242, sed estis proksima vilaĝo Nemesleányfalu menciita jam en 1082. Baldaŭe la 2 vilaĝoj unuiĝis. Paŭlo Kinizsi konstruis fortikaĵon post 1472, kiu faris grava vilaĝo la tiaman "Vason". En la 16-a jarcento la fortikaĵo situis en fronto de la hungara-turka batalado. Lastfoje la turkoj bruldetruis la fortikaĵon en 1663. Post liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a graveco de la fortikaĵo perdiĝis, sed feliĉe la Habsburgoj ne detruis ĝin. Ĝi estas tre konata por hungaroj el legendo pri sia iama fortikaĵo-kapitano: Paŭlo Kinizsi, kiu vivis en la tempoj de Matiaso la 1-a (fine de la 15a jarcento). Restis iom da el lia fortikaĵo, kun loĝturo, ene muzeo funkcias. La vilaĝo partoprenas en festivalo "Valo de Artoj", kies centro estas Kapolcs.



Vidindaĵoj |




romkatolika preĝejo en Nagyvázsony



  • Fortikaĵo de Nagyvázsony


  • Poŝta Muzeo en Nagyvázsony apud la fortikaĵo

  • baroka-klasikisma Kastelo de Nagyvázsony el la fino de la 18-a jarcento

  • romkatolika Preĝejo de Stefano la 1-a (Hungario) (Nagyvázsony)

  • Kalvinana preĝejo (Nagyvázsony)

  • Luterana preĝejo (Nagyvázsony)


  • ruinoj de paŭlana monaĥejo kaj preĝejo



Festivalo |


Ĉiujare somere okazas festivalo pri teatraĵoj, koncertoj, spektakloj ekde 1988. La partoprenantaj komunumoj estas:


















Kapolcs Monostorapáti
Nagyvázsony
Öcs Pula
Taliándörögd
Vigántpetend


Legendo de Kinizsi |


Kinizsi laboris en la muelejo, kiam alvenis reĝo Matiaso la 1-a. La reĝo soifis kaj petis akvon. Kinizsi metis la glason sur muelŝtonon - (ĉar ne estis pleto) - kaj per unu brako transdonis ĝin. Matiaso admiris kaj diris: Tia forta homo devas esti soldato en mia armeo. Fakte li famiĝis ankaŭ en la batalejo, kiel armeestro.



Famuloj |


  • en la vilaĝo naskiĝis poetino Zseni Várnai



Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto