IKUE-Kongreso







bildkarto pri la unua katolika kongreso de esperantistoj (1910)


IKUE-Kongreso estas precipa aranĝo organizata de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE). Nuntempe ĝi okazas ĉiujare; kutime alterne kiel kongreso de IKUE sola kaj kiel komuna kongreso de IKUE kaj KELI (Ekumena Esperanto-Kongreso).


Al la programo de IKUE-Kongreso apartenas ĉiutagaj Diservoj, prelegoj pri la kongresa temo kaj kunsidoj, sed ankaŭ distra programo el ekskursoj, muzikaj koncertoj, teatraĵoj, skeĉoj de junuloj kaj popolaj dancoj.


La unua IKUE-Kongreso okazis en 1910 en Parizo. Kadre de ĝi IKUE estis fondita. La malfermon de tiu kongreso ĉeestis preskaŭ 600 homoj. La tria de 1912 estis en Budapeŝto.


Kutime IKUE-Kongreso havas ĉirkaŭ 150 ĝis 300 partoprenantojn el ĉirkaŭ 20 landoj. La verŝajne ĝis nun plej granda IKUE-Kongreso estis la 37-a Kongreso en 1977 en Częstochowa (Pollando) kun pli ol 700 partoprenantoj, kadre de kio inter alie la posta papo Johano Paŭlo la 2-a celebris meson en Esperanto.


En 2010, IKUE okazigis sian 63-an Kongreson en Parizo. Ĝi do revenis al la loko de sia fondiĝo por festi sian centjariĝon.



Kompleta listo |



















































































































































































































































































































































































































































































































































































jaro
n-ro
lando
loko
rimarko
1910 1-a
Flago-de-Francio.svg Francio
Parizo fonda kongreso
1911 2-a
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Hago
1912 3-a
Flago-de-Hungario.svg Hungario
Budapeŝto tiam habsburga-hungara monarkio
1913 4-a
Flago-de-Italio.svg Italio
Romo
1914 5-a
Flago-de-Francio.svg Francio
Lourdes ne okazis pro la unua mondmilito
1920 6-a
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Hago
1921 7-a
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
Graz finiĝis kiel unua kongreso de Internacio Katolika
1922 7-a
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Nijmegen
1923 8-a
Flago-de-la-Germana-Regno.svg Germana Regno
Nürnberg
1924 9-a
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
Vieno
1925 10-a
Flago-de-Francio.svg Francio
Parizo
1926 11-a
Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio
Spa
1927 12-a
Flago-de-Italio.svg Italio

Asizo kaj Romo

1928 13-a
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Tilburg
1929 14-a
Flag of the Czech Republic.svg Ĉeĥoslovakio
Prago
1930 15-a
Flago-de-Hungario.svg Hungario
Budapeŝto
1931
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Eindhoven
1932 16-a
Flago-de-Francio.svg Francio
Lourdes
1935 17-a
Flago-de-Italio.svg Italio
Romo
1936 18-a
Flag of the Czech Republic.svg Ĉeĥoslovakio
Brno
1937 19-a
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Hago
1938 20-a
Flago-de-SFR-Jugoslavio.svg Jugoslavio
Ljubljano
1939 21-a
Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio
Antverpeno
1947
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Hilversum Internacia Konferenco kaj Ĝenerala Kunveno
1950 22-a
Flago-de-Italio.svg Italio
Romo
1951 23-a
Flago-de-Germanio.svg Germanio
Munkeno
1952
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Barcelono
1953 24-a
Flago-de-Francio.svg Francio
Lourdes
1954 25-a
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Amsterdamo
1955
Flago-de-Brazilo.svg Brazilo
Rio-de-Ĵanejro
1956 26-a
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Zaragoza
1959 27-a
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
Vieno
1960 28-a
Flago-de-Germanio.svg Germanio
Munkeno
1962 29-a
Flago-de-Italio.svg Italio

Rocca di Papa kaj Romo

1963
Flago-de-Svisio.svg  Svislando
Urnäsch
1964 30-a
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Valencio
1966 31-a
Flago-de-Svisio.svg  Svislando
St. Gallen
1968 32-a
Flago-de-Germanio.svg Germanio
Limburg (Lahn) 1-a Ekumena Kongreso
1970 33-a
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
Klagenfurt 2-a Ekumena Kongreso
1972 34-a
Flago-de-Italio.svg Italio
Como
1973 35-a
Flago-de-SFR-Jugoslavio.svg Jugoslavio
Beogrado
1974
Flago-de-Germanio.svg Germanio
Hamburgo 3-a Ekumena Kongreso
1975 36-a
Flago-de-Italio.svg Italio
Romo
1977 37-a
Flago-de-Pollando.svg Pollando
Czestochowa
1978 38-a
Flago-de-Bulgario.svg Bulgario
Varna 4-a Ekumena Kongreso
1979 39-a
Luksemburgo Luksemburgio
Luksemburgo
1981 40-a
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Dalfsen 5-a Ekumena Kongreso
1982 41-a
Flago-de-Francio.svg Francio
Lille
1983
Flago-de-Francio.svg Francio
Lourdes
1983
Flago-de-Italio.svg Italio

Romo kaj Rimini

1985 42-a
Flago-de-Germanio.svg Germanio
Aŭgsburgo 6-a Ekumena Kongreso
1987 43-a
Flago-de-Pollando.svg Pollando
Czestochowa
1989 44-a
Flago-de-Britio.svg Britio

Annan Court apud Brighton
7-a Ekumena Kongreso
1992 45-a
Flago-de-Hungario.svg Hungario
Velence 8-a Ekumena Kongreso
1993 46-a
Flago-de-Francio.svg Francio
Viviers 9-a Ekumena Kongreso
1994 47-a
Flago-de-Pollando.svg Pollando
Gostyn 10-a Ekumena Kongreso
1995 48-a
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio
Olomouc
1995
Flago-de-Litovio.svg Litovio
Kaŭno 11-a Ekumena Kongreso
1996 49-a
Flago-de-Hungario.svg Hungario
Szombathely 12-a Ekumena Kongreso
1997 50-a
Flago-de-Italio.svg Italio

Romo kaj Rimini

1998 51-a
Flago-de-Francio.svg Francio
Nantes 13-a Ekumena Kongreso
1999 52-a
Flago-de-Pollando.svg Pollando
Gliwice 14-a Ekumena Kongreso
2000 53-a
Flago-de-Italio.svg Italio

Romo kaj Rimini

2001 54-a
Flago-de-Kroatio.svg Kroatio
Zagrebo 15-a Ekumena Kongreso
2002 55-a
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio
Kroměříž
2003 56-a
Flago-de-Italio.svg Italio
Rimini 16-a Ekumena Kongreso
2004 57-a
Flago-de-Litovio.svg Litovio
Kretinga
2005 58-a
Flago-de-Hungario.svg Hungario
Piliscsaba 17-a Ekumena Kongreso
2006 59-a
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio
Velehrad
2007 60-a
Flago-de-Pollando.svg Pollando
Pelplin 18-a Ekumena Kongreso
2008 61-a
Flago-de-Italio.svg Italio
Rimini
2009 62-a
Flago-de-Pollando.svg Pollando
Vroclavo 19-a Ekumena Kongreso
2010 63-a
Flago-de-Francio.svg Francio
Parizo
2011 64-a
Flago-de-Kroatio.svg Kroatio
Zagrebo
2012 65-a
Flago-de-Hungario.svg Hungario
Pécs
2013 66-a
Flago-de-Pollando.svg Pollando
Kalwaria Zebrzydowska
2014 67-a
Flago-de-Italio.svg Italio

Trento, urboparto Cadine
20-a Ekumena Kongreso
2015 68-a
Flago-de-Francio.svg Francio
Strasburgo 21-a Ekumena Kongreso
2016 69-a
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
Nitra

En 2011, IKUE kongresis en Kroatio. Ĉar KELI planis festi sian centjariĝon en aparta kongreso, ankaŭ ĝi ne estis planita kiel ekumena.



Eksteraj ligiloj |


  • kompleta listo de la IKUE-kongresoj en la retejo de IKUE



Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto