Ĉefo
Ĉefo estas tiu kiu estas ĉe supera, unua rango, precipe pro honoro, havante ordinare ankaŭ ordonpovon. (NPIV)
- Ĝi ankaŭ estas uzata kiel prefikso en interaliaj: ĉefurbo, ĉefpaĝo, ĉefministro, ĉefredaktoro, ĉefkuiristo, ĉefinĝeniero, ĉefmaristo, ĉefepiskopo k.t.p.
Soldataj rangoj plejofte havas la prefiksojn ĉef- kaj sub- por distingi inter la rangoj de ekzemple serĝento.
Tribestro de indianoj kelkfoje ankaŭ nomiĝas ĉefo.