Grandprinclando Finnlando
Grandprinclando Finnlando | ||||||||||
Origina nomo | Storfurstendömet Finland Suomen suuriruhtinaskunta Великое княжество Финляндское | |||||||||
| ||||||||||
Geografio
| ||||||||||
Ĉefurbo: | Turku (1809–1812) Helsinko (1812–1917) | |||||||||
Areo: | 360 000 km² | |||||||||
Loĝantaro | ||||||||||
Kvanto de loĝantoj: | 1 636 900 (en la jaro 1850) | |||||||||
Nacia konsisto: | finnoj, svedoj, sameoj, rusoj | |||||||||
Lingvoj: | sveda lingvo, finna lingvo, rusa lingvo | |||||||||
Religio: | Luterana kaj ortodoksa | |||||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||||||
Ŝtat-strukturo: | monarĥio | |||||||||
Monunuo: | Ĝis 1840, la malnova Svedia mono, Rusia mono kaj Finna kopeko emisiita en Turku ekde 1811.
| |||||||||
Estiĝo: | 1809 (koncilio en Porvoo) | |||||||||
Pereo: | 1917 (per disfalo) | |||||||||
| ||||||||||
La grandprinclando Finnlando estis aŭtonoma parto de Rusa imperio kaj antaŭanto de nuntempa Finnlando de 1809 ĝis 1917 .
Enhavo
1 Historio
2 Politiko
3 Geografio
4 Gubernioj
5 Insignoj
6 Eksteraj ligiloj
Historio |
Dum la Finnlanda milito inter Svedio kaj Rusio, kvar statoj de parlamento kolektiĝis en Porvoo la 29-an de marto en 1809 por konfirmi sian ligon al caro Aleksandro la 1-a. Laŭ la paco de Hamina la 17-an de septembro en 1809, Finnlando estis ligita al Rusa imperio kiel aŭtonoma grandprinclando. En 1811 la gubernio de Viborgo kaj kelkaj aliaj regionoj (tiel nomata malnova Finnlando), kiuj apartenis al Rusio de 1721 aŭ de 1749 estis denove ligitaj al Finnlando.
La historio de Grandprinclando divieblas en periodoj:
- 1809–1862: kvindek jaroj da paca evoluo dum kiu formiĝis la lojaleco de finnoj al la caro.
- 1863–1898: tridek kvin jaroj da kreskanta sendependeco, inkluzive de kreado de finnlanda parlemento kaj la egaligo de la finna lingvo un la sveda lingvo.
- 1899–1917: dudek jaroj de provoj rusigi Finnlandon kiu tamen montriĝis sensukcesa. Dum 1905-1907 realiĝis parlamenta reformo.
La Caro regis Finnlandon kiel konstitucia monarko pere de sia guberniestro kaj la senato nomumita de li. La ŝtato tamen havis grandan nivelon de aŭtonomio. La 6-an de decembro 1917 Finnlando deklaris sin sendependa.
Politiko |
La rusa imperiestro regis Finnlandon kiel grandprinco, kaj guberniestro reprezentis lin en Finnlando. La registaro nomiĝis senato. En Peterburgo Finnlandon reprezentis ministro-ŝtata sekretario. Laŭ la konstitucia ŝanĝo la parlamento kunvenis regule ekde 1863 (pli frue nur se caro invitis parlamenton kunveni). En 1905 la parlamento, kiu reprezentis nur malgrandan parton de popolo estis anstataŭigita per parlamento, kies elekton rajtis partopreni ankaŭ virinoj kaj tiuj, kiuj ne posedis teron. La aŭtonoma pozicio preparis Finnlandon al sendependiĝo kiu realiĝis en 1917.
Geografio |
La limoj de Grandprinclando Finnlando estis proksimume la samaj kiel tiuj de sendependa Finnlando antaŭ la jaro 1939. La ĉefa diferenco estis, ke laŭ packontrakto de Tartu en 1920 Rusio donis al Finnlando ankaŭ regionon de Petsamo.
Gubernioj |
- Ĉefa artikolo: Provincoj de Finnlando
La administracia divido restis la sama kiel dum la Sveda regado de Finnlado. La gubernioj estis:
Gubernio de Uusimaa Uudenmaan lääni / Nylands län
Gubernio de Tavastio Hämeen lääni / Tavastehus län
Gubernio de Turku kaj Pori Turun ja Porin lääni / Åbo och Björneborgs län
Gubernio de Viborgo Viipurin lääni / Viborgs län
Mikkeli gubernio Mikkelin lääni / St. Michels län
Kuopio gubernio Kuopion lääni / Kuopio län
Gubernio de Vaasa Vaasan lääni / Vaasa län
Oulu-gubernio Oulun lääni / Uleåborg län
Insignoj |
La blazono devenas de Gustavo la 1-a de Svedio el jaro 1560 kaj restas ĝis nun la blazono de Finnlando.
En 1860-aj jaroj la ideo pri Finnlanda flago komencis aperi inter naciismaj rondoj de Finnlando. Diversaj proponoj estis faritaj, sed tamen nenia oficiala flago estis akceptita en la parlamento. Malgraŭ tio multaj homoj uzis flagon laŭ sia gusto.
Eksteraj ligiloj |
- Teksto de la imperiestra manifesto de 1811 en la finna kaj la germana