Nikolao Pálffy
Nikolao Pálffy, hungare Pálffy Miklós [pAlfi MiklOŝ] estis grafo kaj militestro hungara.
Vivo |
Li naskiĝis en Csábrágvarbók en la 10-an de decembro 1552. Li pasis 15 jarojn en kortego de la Habsburgoj en Vieno, kie li parolis gravajn lingvojn kaj studis juron kaj ankaŭ la militadon. En 1581 li iĝis barono kaj plenumis diversajn postenojn. En 1590 li iĝis estroj de fortikaĵo kaj Pozsony (reĝa departemento). Lia edzino estis Maria Fugger, kiu naskis 5 knabojn kaj 3 knabinojn.
Batalo kontraŭ la turkoj |
Li sukcese debutis ĉe Komárom kontraŭ la turkaj bataladoj. Poste sukcese defendis ministajn urbojn de Supra Hungarujo kaj venkis la turkojn en Pákozd. Pri la sukcesoj papo Klemento la 8-a taksis lin diligentulo.
En 1598 li faris grandan sukceson: li reokupis Győr-on, poste li iĝis grafo.
Li mortis en Vöröskő en la 23-an de aprilo 1600 kaj solene entombiĝis en Pozsony. En Győr bronza skulptaĵo estas pri li.