Dávid Rafael Fokos-Fuchs




Dávid Rafael Fokos-Fuchs, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Fokos-Fuchs Dávid Rafael estis hungara lingvisto, etnografo, profesoro, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1945). Lia filo estis László Fuchs.


Dávid Rafael Fokos-Fuchs [1] naskiĝis la 10-an de decembro 1884 en Bizens (neidentigebla loknomo). Li mortis la 11-an de julio 1977 en Budapeŝto.



Biografio |


Dávid Rafael Fokos-Fuchs frekventis lernejon en Pozsony, kie li lernis ankaŭ hungare. Li iĝis pedagogo, baldaŭe direktoro de lernejo, fine li instruis en universitato. Li komencis esplori originon de la hungara lingvo, en 1911 kaj 1913 li esploris en Rusio, kie loĝis zurjenoj. Dum la 1-a mondmilito li kolektis zurjenajn popolkantojn inter militkaptitoj. Li okupiĝis pri la aliaj parencaj lingvoj de la hungara, krome ankaŭ pri lingvoj turka kaj mongola. Li longe redaktis fakrevuon Acta Linguistica.



Verkaro (elekto) |




  • Laut- und Formenlehre der süd-ostjakischen Dialekte (1911)


  • Zürjén szövegek (1916)


  • Finnugor-török mondattani egyeztetések (1934)


  • Volksdichtung der Komi(Syrjänen) (1951)


  • Das syrjänische Komitativ-suffix (1966)



Fontoj |


  • biografio kun foto (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero F kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)




Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.








Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto