1-a de septembro









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30





































































septembro

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di







1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29
30

aranĝo de 2019
tagoj

La 1-a de septembro estas la 244-a tago de la jaro (la 245-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 121 tagoj restas.


Je la 1-a de septembro okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |



  • -5509: Postulata komenca dato de la bizanca erao


  • 1015: Superveno de pola armeo gvidata de la princo Boleslao la 1-a en la batalo de Budyšin kontraŭ la germana dum militiro de la germana imperiestro Henriko la 2-a al Pollando de Piastoj


  • 1181: Lucio la 3-a iĝis papo


  • 1271: Gregorio la 10-a iĝis papo


  • 1364: Papo Urbano la 5-a eldonis buleon vivigantan Krakovan Akademion, pli frue anoncitan de pola reĝo Kazimiro la Granda


  • 1529: Sancti Spiritu, unua eŭropa hispana setlejo en Argentino, estis detruita de indiĝenaj indianoj


  • 1636: Pollando: diocezo de Smolensk kreiĝis, establita de reĝo Sigismondo la 3-a Vasa post rekonkero de la urbo en pola-rusa milito


  • 1643: Sveda armeo komencis nesukcesan sieĝon de la ĉeĥa urbo Brno


  • 1715: Ludoviko la 15-a iĝis reĝo de Francio


  • 1804: Karl Ludwig Harding malkovris la asteroidon 3 Junono


  • 1870: Francia-Prusia Milito: malvenko de la franca armeo en la batalo de Sedan (Ĉampanjo-Ardenoj)


  • 1877: La 10-a rusa-turka milito: batalo de Loveĉ komenciĝis


  • 1880: Venko de brita armeo super la afgana en batalo de Kandaharo


  • 1891: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Rosalia


  • 1892: Germana astronomo Anton Staus malkovris asteroidon Roberta


  • 1897: Bostono: la unua metroo en Nordameriko ekfunkciis


  • 1905: Alberto kaj Saskaĉevano aliĝis al la Kanada Konfederacio.


  • 1906: Rusa registaro fondis kontraŭrevoluciajn kampajn juĝejojn, kiuj kondamnis al mortpuno pli ol 6 mil personojn


  • 1910: Brazila futbalteamo Corinthians fondiĝis en San-Paŭlo


  • 1914: En bestoĝardeno en Cincinnati mortis la lasta migrokolombo


  • Unua mondmilito:


    • 1914: Sankt-Peterburgo ŝanĝis nomon al Petrogrado


    • 1916: Bulgario deklaris militon kontraŭ Rumanio




  • 1919: Pola-ukraina milito: Ukrainio kaj Pollando subskribis armisticon


  • 1920: Francoj fondis Libanon, kiu iĝis ilia protektorato ĝis 1943


  • 1920: Litova armeo atakis Suwałki, Sejny kaj Augustów – komenco de pola-litova landlima milito


  • 1923: Honŝuo: granda tertremo de Kantō en Tokio kaj Jokohamo - mortis pli ol 140 mil japanoj


  • 1928: Albanio fariĝis Albana Reĝlando, kie ekreĝis Zog la 1-a


  • 1932: Kolumbia-perua milito eksplodis


  • 1935: Litova mararmeo kreiĝis


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1939: Sen militdeklaro Germanio kaj Slovaka ŝtato frumatene invadis Pollandon - komenco de la dua mondmilito (ĉ. 70 milionoj de homoj pereos, en tio 6 milionoj de polaj civitanoj); prezidento Ignacy Mościcki enkondukis militjuron sur teritorio de la tuta lando; sieĝo de Westerplatte: pola militunuo pripafata de 11 kanonoj de gaste alveninta kirasita batalŝipo - la unua batalo de la milito daŭranta 7 tagojn (anstataŭ dekkelkaj horoj planataj de germanoj); Bombado de Wieluń - la unua germana atako per 50 tunoj da bomboj al civilaj celoj (nova germana normo, kontraŭa al la internacia juro - la unua germana militkrimo de la milito) - la urbo detruiĝis 75% (laŭvice malsanulejo, sinagogo, preĝejo), ĉirkaŭ 1200 poloj pereis; komandanto de Pola Poŝto en Gdańsk mortfalis - la poŝtistoj defendis sin dum 14 horoj anstataŭ planataj 1-2 laŭ germanoj kaj 6 laŭ poloj; Poznań: dum aeratakoj 195 personoj pereis kaj 43 mortis pro vundoj; Katowice: enurbe kaj regione estis 15 ekzekutoj kun 199 murditaj poloj; soldatoj de Wehrmacht en 15 ekzekutoj murdis en teritorio de Pollando 139 personojn; batalo de Mokra (apud Kłobuck) - Volinia Brigada Kavalerio dum la tuta tago haltigis la 4-an Kirasitan Divizion (polaj perdoj; 530 soldatoj, en tio 27 oficiroj, mortigitaj, vunditaj kaj perdiĝintaj, kaj 300 ĉevaloj; germanaj perdoj: pli ol 100 tankoj kaj kelkcent soldatoj); Toruń: je la 5.30 subleŭtenanto piloto Stanisław Skalski pafalterigis unuan germanan aviadilon (septembre pafalterigis 6); Varsovio: subkolonelo piloto Leopold Pamuła post pafalterigo de du germanaj aviadiloj kaj manko de municio ramis la laŭvican kaj paraŝutis; en Tczew revenĝe mortfalis la unuaj viktimoj de la milito - polaj fervojistoj kaj doganistoj ekblokintaj germanan trajnon kun armiloj - la unua malvenko de germanoj pro defendo kaj eksplodigo de la urbaj landlimaj pontoj, pro kio ili revenĝe murdis kelkaj miloj de poloj en la unuaj tagoj de la milito; gazeto "Goniec Warszawski" (Varsovia Kuriero) aperigis verson de Kazimierz Wierzyński "Święty Boże" (Sankta Dio), verkitan tagon pli frue, kiu komencis la polan militan poezion; gazetaro skribis pri hieraŭa soveta ratifiko de la pakto Ribbentrop-Molotov; reprezentanto de Slovakio en Varsovio Ladislav Szathmary rifuzis obeemon al sia registaro pro ties subskribo de kunlaboro kun germanoj


    • Registaro de Sovetunio ebligis al germanoj uzi radiostacion en Minsko por ke ili povu ĉifre instrui siajn bombaviadilistojn; germana instrukcio por gazetaro: skribi, ke poloj atakis la unuaj kaj en titoloj eviti la vorton milito, kaj informi pri 1,2 mln de germanoj vivantaj en Pollando (la vera nombro estis ĉirkaŭ 700 mil); Litovio anoncis neŭtralecon; Ĉikago: "Dziennik Chicagowski" publikigis alvokon de la Koncilio de Amerika Pola Diasporo Samlandanoj al Ago! kaj membroj de Nacia Asocio de Pollando deklaris transdoni tagan enspezon al Fonduso de Nacia Defendo; en Nazia Germanio oni konfirmis insignon de vunditoj por soldatoj de Wehrmacht, SS, Kriegsmarine kaj Luftwaffe kun la Fera Kruco (la lasta versio)


    • 1940: Heinrich Himmler direktis al batalo kontraŭ pola rezistomovado "specialan batalionon de krimuloj komandatan de Oskar Dirlewanger sub kontrolo de SS; en pola Asocio de Armita Batalado estis 3733 oficiroj kun substandarditoj kaj 15 981 suboficiroj; en Varto-Lando fondiĝis konspira Armia Narodowa (Nacia Armeo); germanaj regopovoj en Varsovio fiksis polican horon de la 21-a vespere ĝis la 5-a matene; la unuaj n-roj de germanaj gazetoj por poloj aperis en Varsovio kaj Krakovo;


    • Nov-Jorko: "Nowy Świat" informis (post du tagoj), ke en Ĝenevo, Lisbono, Cape Town kaj Ŝanhajo okazis funebraj ceremonioj lige al datreveno de la germana invado en Pollandon; Stokholmo: "Socialdemokraten" konstatis, ke la pola defendo postulas alian pritakson: Armea supereco de Germanio estis en Pollando multe pli alta ol en Francio, tamen sen ajna helpo, la polaj izolitaj armitaj fortoj pli longe rezistis kaj pli atakeme, ol la francaj; en kartvela preĝejo en Istanbulo okazis meso kun partopreno de polaj soldatoj el internigejo en Kadikoyu; en Münchenbuchsee aperis la unua revuo por internigitaj polaj soldatoj "Goniec Obozowy" (Tendara Kuriero), eldonata ĝis junio 1945; Londono: "Wiadomości Polskie" citis fragmenton de la libro de Axel Heyst, After Hitler: Kompare al ĉi tiu ago de revenĝo kaj malamo, la tri fruaj dispartigoj de Pollando-Litovio ŝajnas modelo de logiko kaj prezento de bonaj moroj. Fakte, la kvara dispartigo de Pollando naskiĝis de malamo kaj revenĝo . (...) Lume de tiuj ĉi faktoj la pola tragedio superas ĉiujn malfeliĉojn kaj katastrofojn , kiuj falis al iu ajn nacio de Eŭropo en la modernaj tempoj


    • 1941: Germanaj regopovoj enkondukis en Lvovo apartajn tram-vagonojn destinitaj "nur por judoj"; en Lodzo aperis konspira junulara organizaĵo "Promieniści"; en Varsovio fondiĝas konspira organizaĵo Polscy Socjaliści (Polaj Socialistoj)


    • Ĉefa Sekur-Oficejo de Nazia Germanio enkondukis devon marki judojn per Stelo de Davido en Protektorato Bohemio kaj Moravio, Nazia Germanio kaj en enkorpigitaj al ĝi polaj teritorioj; aktorino Sarah, filino de Winston Churchill apelacias per Londona radio pri helpo al polaj rifuĝintoj; en Blackpool aperas nova dusemajna revuo "Skrzydła. Wiadomości ze Świata" (Flugiloj. Sciigoj el la Mondo)


    • 1942: Pola Enlanda Armeo transdonis al Londono sian dokumenton pri ekstermado de judoj; Organizaĵo de Eta Sabotado okaze de la datreveno de eksplodo de la dua mondmilito disĵetis en Varsovio ĉirkaŭ 30 mil flugfoliojn; pollingva "Biuletyn Informacyjny" atingis nombron de 24 mil ekzempleroj; nokte de la 1-a/2-a de septembro sovetaj aviadiloj bombis Varsovion - aparte damaĝis kvartalo Wola


    • 1943: Volinia masakro: ukrainoj murdis en Siomaki dekkelkajn polojn; taĉmento de Pola Enlanda Armeo de la 31-a de aŭgusto ĝis la 1-a de septembro konkeris por kelkaj horoj Końskie mortigante 10 agentojn de gestapo kaj prenante provizon kun municio; en Poznań reaktiviĝis konspira organizaĵo "Polska Niepodległa" (Pollando Sendependa) kun spiona, sabota kaj propaganda celo; en Pińczów aperis unua n-ro de skolta subtera revuo "Dywersant" (Flanka Atakanto); "Biuletyn Informacyjny" aperis en eldonkvanto de 43 mil ekzempleroj

    • Polaj ĉasaviadilistoj pafalterigis ĝis tiu ĉi tago 570 malamikajn aviadilojn certe, 152 verŝajne kaj 192 difektis


    • 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): ĉiuj soldatoj kaj parto de civilaj loĝantoj de Malnova Urbo evakuiĝis per kanaloj al Mezurbo (4500-5000 personoj) - nur 50-persona grupo de Bataliono "Zośka" trairis surtere; Hitler sugestis ĵeti super ribelanta Varsovio minojn por bruligi konstruaĵojn; germanoj murdis en Varsovio 2 profesorojn, geografon Stanisław Lencewicz kaj arthistoriiston Zygmunt Batowski kaj per tankaj kugloj detruis monumenton al pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa; soveta NKVD deportis de Vilno 72 soldatojn de Pola Enlanda Armeo en Sovetunion; germanaj kaj ukrainaj policanoj pafmortigis 8 virojn en du vilaĝoj de distrikto Wielicki


    • George Orwell publikigis senkompromise akran kritikon de "fia kaj malkuraĝega" konduto de brita gazetaro kaj intelektuloj rilate al la varsovia ribelo - esprimplene kontraŭstaris al servema politiko de amaskomunikiloj koncerne Sovetunion - "Stalin ĉiam pravas"; la tago estis proklamita omaĝtago por Pollando flanke de guberniestroj de Suda Dakoto, Norda Dakoto, Minesoto, Luiziano, Milvokio, Teksaso, Viskonsino, Nov-Jorkio kaj urbestroj de Ĉikago, Sankta Luiso kaj Omaha kaj 52 grandaj magazenoj de Novjorko ĉe la 5-a Avenuo organizis ekspoziciojn pri Batalanta Pollando; en Rio-de-Ĵanejro oni malkovris monumenton al Ŝopeno; pola prezidento en ekzilo Władysław Raczkiewicz en radia disaŭdigo rimarkis pri Pollando, ke sojle de la sesa militjaro ripetiĝas tragika situacio pri ĝia batalo por libereco. Varsovio batalas sola; Centro de Polaj-Amerikaj Societoj dum publika kunsido en Novjorko apelaciis al usona prezidento Franklin D. Roosevelt pri helpo al batalanta Varsovio; Supera Komandanto Kazimierz Sosnkowski kun akra kritiko de okcidentaj aliancanoj rilate al la ribelo de Varsovio kaj Pollando skribis al soldatoj: Oni metas argumentojn pri perdoj kaj gajnoj. (...) ni rememorigu, ke la polaj pilotoj en la batalo de Anglio spertis pli ol 40% da perdoj. 15% de aviadiloj kaj skipoj pereis dum provoj helpi al Varsovio (...) (britaj gazetoj cenzuris la nombron 40%, generalo Władysław Anders rimarkis ke por novaĵagentejo Reuters britoj falsigis la tekston); BBC citis depeŝon de generalo Stanisław Maczek: Mi diras al vi de la batalkampo en Francio. (...) Pola Kirasita Divizio en Francio omaĝas al soldatoj kaj civila loĝantaro de la Ĉefurbo. Ni solene promesas, ke donitajn de vi oferojn ni revenĝos centoble




  • 1945: Pollando: en Stargard Szczeciński malfermiĝis liceo, la unua en Pomerio


  • 1945: Malfermo de Pola Milita Tombejo sur Monto Kasino omaĝe al soldatoj de la Dua Pola Korpuso partoprenantaj la batalon de Monte Cassino


  • 1946: 68% de grekoj referendumie elektis rekonstruon de monarkio kun reveno de la reĝo al la lando


  • 1951: Subskribo de ANZUS - Traktato por Sekureco de Aŭstralio, Novzelando kaj Usono pri militista kunlaboro sur Pacifiko


  • 1958: Ekzekutado de 10 politikaj malliberuloj en Temeŝvaro (Rumanio) post la proceso de Szoboszlay


  • 1962: En provinco Kazvin de norda Irano pro tertremo 12 225 personoj pereis kaj 2776 vundiĝis


  • 1963: De Malajzia Federacio sendependiĝis Sabaho, Saravako kaj Singapuro (de Britio)


  • 1965: Sidejo de la Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj translokiĝis de Ĝenevo al Vieno


  • 1969: Armea puĉo en Libio: post faligo de la reĝo Idris ekregis kolonelo Muamar Kadafi


  • 1972: En Rejkjaviko finiĝis ŝaka "matĉo de jarcento" pri mondĉampioneco - usonano Bobby Fischer venkis Borison Spasskij de Sovetunio


  • 1979: Konfederacio de Sendependa Pollando kreiĝis - la unua en Orienta Bloko malkaŝe aganta opozicia partio


  • 1981: Centr-Afrika Respubliko: rezulte de puĉo David Dacko faliĝis, André Kolingba ekregis


  • 1983: Flugo 007 de Korean Air: apud Saĥaleno sudkorea pasaĝera aviadilo estis pafe alterigita de sovetuniaj ĉasaviadiloj - pereis 269 pasaĝerojn.


  • 1985: Oni trovis postrestaĵojn de la ŝipo RMS Titanic


  • 1992: Estina pola ĉefministro Piotr Jaroszewicz kaj lia edzino estis murditaj en Varsovio


  • 1996: En Ukrainio estis enkondukita nacia valuto - ukraina hrivno


  • 1999: Mireya Moscoso iĝis prezidentino de Panamo (kiel la unua virino)


  • 2004: Martín Torrijos iĝis prezidento de Panamo


  • 2004: Terorisma atako en Beslan: ostaĝigo de pli ol mil personoj (ĉefe infanoj) en rusia urbo Beslan fare de teroristoj, kiuj postulis retirigon de la rusia armeo el Ĉeĉenio


  • 2004: Ĉeĥio, Hungario, Kipro, Latvio, Litovio, Slovakio kaj Slovenio aniĝis al Eŭropolo


  • 2006: Krimeo: unua televidkanalo ATR de ukraina televido ekfunkciis en la krime-tatara lingvo por krime-tataroj


  • 2010: Pakistano: 31 personoj pereis kaj 281 vundiĝis en bomba atenco dum ŝijaisma procesio en Lahore


  • 2011: Tony Tan iĝis prezidento de Singapuro


  • 2016: Rusa juĝejo en Permjo kondamnis al monpuno de 200 mil rubloj Vladimiron Luzgin, kiu en la ruslingva interkona retejo antaŭ du jaroj skribis pri la soveta invado en Pollandon dum la dua mondmilito



Naskiĝoj |




  • 1453: Gonzalo Fernández de Córdoba, hispana generalo, andaluza nobelo, la patro de tranĉea milito (m. 1515)


  • 1524: Pierre de Ronsard, franca poeto de renesanca poezio, gvidanto de Plejado (m. 1585)


  • 1593: Mumtaz Mahal, mogola imperiestrino, ĉefedzino de Ŝaho Jahan, memorigita de Taĝ-Mahalo (m. 1631)


  • 1597: Johannes Micraelius, germana historiisto, teologo, filozofo, poeto kaj pedagogo (m. 1658)


  • 1642: Miklós Bethlen, hungara verkisto, kanceliero de Transilvanio (m. 1716)


  • 1653: Johann Pachelbel, germana komponisto kaj orgenisto (m. 1706)


  • 1689: Kilian Ignaz Dientzenhofer, baroka ĉeĥa arkitekto (m. 1758)


  • 1754: August Hermann Niemeyer, germana teologo, libretisto, vojaĝverkisto (m. 1828)


  • 1758: Wilhelm Leberecht Götzinger, germana teologo kaj aŭtoro de vojaĝgvidilo (m. 1818)


  • 1761: Heinrich Eberhard Gottlob Paulus, germana orientalisto kaj teologo


  • 1774: Johann Jakob Bernhardi, germana kuracisto kaj botanikisto (m. 1850)


  • 1798: Jean Augustin Franquelin, franca religia pentristo (m. 1839)


  • 1804: Mariana Pineda, hispana nacia heroino, devenanta de Andaluzio, ekzekutita (m. 1831)


  • 1832: Ferenc Veress, hungara fotografisto de Transilvania Muzeo-Asocio (m. 1916)


  • 1840: Árpád Balás, hungara agrikulturisto kaj fakverkisto (m. 1905)


  • 1848: Auguste Forel, svisa kuracisto, psikiatro, entomologo (m. 1931)


  • 1854: Engelbert Humperdinck, germana komponisto de la malfruromantikismo (m. 1921)


  • 1867: Marie-Louise van de Velde, belga pianistino kaj pentristino, edzino de Henry Van de Velde (m. 1943)


  • 1872: Léda, Diósy Ödönné, amantino de poeto Endre Ady (m. 1934).


  • 1875: Edgar Rice Burroughs, usona verkisto de aventuroj pri Tarzano (m. 1950)


  • 1887: Erik Vilhelm Malmkvist, sveda fervoja oficisto, revizoro de Eldona Societo Esperanto, prezidanto de Esperantoklubo de Stokholmo (m. nekonata)


  • 1887: Blaise Cendrars, svisa franclingva poeto, konata de esperantlingva romano Ĉu vi konas Blaise Cendrars? de Manuel de Seabra, rete legebla en esperanto ( m. 1961)


  • 1896: A.C. Bhaktivedanta Svami Prabhupada, hindua sacerdoto, populariganto de viŝnuismo en Okcidenta civilizo (m. 1977)


  • 1897: István Halmágyi, hungara dekoraciskulptisto (m. 1997)


  • 1899: Andrej Platonov, verkisto de Rusio, cenzurata komunisto, aŭtoro de malutopio (m. 1951)


  • 1904: Tibor Talpassy, hungara verkisto kaj poeto(m. 1988)


  • 1904: Alajos H. József Tauszik, hungara/rumania hungara pastro, eklezihistoriisto (m. 1992)


  • 1904: Sándor Vita, hungara politikisto, redaktoro (m. 1993)


  • 1909: August Sabbe, la lasta estona kontraŭkomunista partizano el formacio Arbaraj fratoj, murdita (m. 1978)


  • 1910: Kálmán F. Rácz, hungara verkisto kaj tradukisto (m. 1980)


  • 1914: Géza Nagy rumania hungara literaturhistoriisto (m. 1981)


  • 1914: Stefan Niedzielak, pola militpastro de Pola Enlanda Armeo kaj de Libero kaj Sendependo, kunkreinto de Katina Familio, murdita (m. 1989)


  • 1917: László Horváth, rumania hungara operkantisto (m. 2004)


  • 1920: Hubert Lampo, flandra verkisto de magia realismo (m. 2006)


  • 1921: Willem Frederik Hermans, nederlandaino verkisto (m. 1995)


  • 1921: Maire Mullarney, irlanda edukistino kaj advokatino de esperanto (m. 2008)


  • 1922: Vittorio Gassman, itala aktoro, reĝisoro kaj scenaristo, komparata al Marcello Mastroianni aŭ Alberto Sordi (m. 2003)


  • 1922: Rajmund Kaczyński, pola soldato kaj inĝeniero, la patro de pola prezidento Lech Kaczyński kaj pola ĉefministro Jarosław Kaczyński (m. 2005)


  • 1925: Roy J. Glauber, usona Nobelpremiita fizikisto esplorinta fazojn lume de kvantuma teorio


  • 1933: Ingeborg Adleff, hungara-germana aktorino


  • 1933: Ann W. Richards, usona politikistino (m. 2006)


  • 1938: Per Kirkeby, dana artisto, la ĉefa reprezentanto de la nuntempa arto sialande


  • 1941: Júlia Várady hungara operkantistino


  • 1942: Jürgen John, germana regiona historiisto kaj fakverkisto


  • 1946: Barry Gibb, brita muzikisto, membro de la muzika grupo Bee Gees


  • 1950: Miĥail Fradkov, ĉefministro de Rusio, ekonomikisto, laboristo de spiona servo SVRR


  • 1953: Ahmad Ŝah Masud, taĝika-afgana militisto kaj politikisto, komandanto de muĝahedinoj, murdita (m. 2001)


  • 1954: Filip Vujanović, ĉefministro kaj prezidento de Montenegro, prezidanto de la Parlamento de Montenegro


  • 1955: Irén Portik Kisné, rumania hungara etnografino


  • 1957: Gloria Estefan, kuba kantistino, komponistino kaj aktorino


  • 1958: Maksymilian Biskupski, pola skulptisto, aŭtoro de la Monumento al Mortfalintaj kaj Murditaj ekster aneksitaj de Sovetunio Polaj Orientaj Limregionoj


  • 1961: Tonino Benacquista, franca-itala verkisto


  • 1972: Éva Kecseti, hungara industriartistino


  • 1968: Judit Hary, rumania hungara operkantistino


  • 1980: Nigar Camal, azerbajĝana kantisto


  • 1988: Simona de Silvestro, svisa aŭtokuristino


  • 1993: Ilona Mitrecey, franca kantistino



Mortoj |




  • 672: Recesvinto, reĝo de visigotoj


  • 870: Muhammad al-Buĥari, persa sciencisto, sunaisto, aŭtor de haditoj Sahih Buĥari (n. 810)


  • 1159: Hadriano la 4-a, papo angladevena, aŭgustenano (n. 1115)


  • 1557: Jacques Cartier, franca vojaĝisto kaj esploristo (teritorio de Kanado) (n. 1491)


  • 1600: Tadeo Hajeko, ĉeĥa astronomo, matematikisto kaj privata kuracisto de Rudolfo la 2-a (n. 1525)


  • 1648: Marin Mersenne, franca ermito, teologo, filozofo, matematikisto kaj muziksciencisto, la unua mezuris rapidon de sono (n. 1588)


  • 1680: Johano Georgo la 2-a, princo de la dinastio Wettin, ĉefmarŝalo de Sankta Romia Imperio (n. 1613)


  • 1687: Henry More, brita pastro, filozofo, mistikulo, platonano de Kembriĝo (n. 1614)


  • 1715: Ludoviko la 14-a, reĝo de Francio el dinastio burbonoj (n. 1638)


  • 1776: Ludwig Christoph Heinrich Hölty, germana poeto (n. 1748)


  • 1839: Izidor Guzmics, hungara teologo, edukisto, tradukisto (de Teokrito) (n. 1786)


  • 1856: William Yarrell, angla ornitologo, naturalisto kaj verkisto (n. 1784)


  • 1878: Polixéna Wesselényi, hungara vojaĝskribistino tra Italio kaj Svislando (n. 1801)


  • 1906: Giuseppe Giacosa, itala poeto, aŭtoro de teatraĵoj (n. 1847)


  • 1912: Aurél Török, hungara biologo, zoologo kaj antropologo (n. 1842)


  • 1915: August Stramm, germana verkisto kaj poeto (n. 1874)


  • 1922: Samu Pecz, hungara arkitekto kaj profesoro, konata de Kalvinana preĝejo aŭ Luterana alea preĝejo (n. 1854)


  • 1936: Konstantin Schmidt von Knobelsdorf, germana generalo (n. 1860)


  • 1941: Jiří Orten, ĉeĥa poeto juddevena ligita kun Prago (n. 1919)


  • 1948: Ferenc Szász, rumania hungara agronomo kaj fakverkisto (n. 1880)


  • 1957: Béla Szele, hungara, poste rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, politikisto (n. 1878)


  • 1958: István Béla Kónya, rumania hungara advokato, politika ekzekutito (n. 1915)


  • 1958: Aladár Szoboszlay, rumania hungara romkatolika pastro, ekzekutita (n. 1925)


  • 1959: Jack Norworth, usona kantisto kaj vodevilisto (n. 1879)


  • 1961: Eero Saarinen, estona-usona arkitekto kaj dezajnisto (n. 1910)


  • 1967: Siegfried Sassoon, angla poeto kaj verkisto, konata de kontraŭmilita poezio, influinta verkaron de Wilfred Owen (n. 1886)


  • 1970: François Mauriac, franca katolika Nobelpremiita verkisto, membro de Franca Akademio, esperantigata (n. 1885)


  • 1973: Attila Demjén, hungara pentristo, gvidanto de belarta fakrondo Mihály Munkácsy (n. 1926)


  • 1981: Albert Speer, germana arkitekto kaj nazia oficisto, ĉefo de la Organizaĵo Todt, militkrimulo (n. 1905)


  • 1982: Haskell Curry, usona matematikisto kaj logikisto, omaĝita per komputillingvo Haskell (n. 1900)


  • 1982: Władysław Gomułka, pola ŝtatestro, komunisto, gvidanto de Pola Unuiĝinta Laborista Partio, respondeca pri komunista krimo (n. 1905)


  • 1984: Endre Szőts, hungara geologo, paleontologo (n. 1914)


  • 1989: Kazimierz Deyna, pola futbalisto, oficiro, kapitano de la pola nacia teamo de futbalo (n. 1947)


  • 1992: Árni Böðvarsson, islanda esperantisto, filologo de la islanda lingvo, sekretario de Islanda Esperanto-Asocio, redaktoro de Islanda-Esperanta Vortaro, komisionano de Belartaj Konkursoj (n. 1922)


  • 1993: Géza Baróti, hungara ĵurnalisto, verkisto, aŭtoro de radioteatraĵoj (n. 1914)


  • 1995: Ödön Nagy, rumania hungara pastro, etnografo, fakverkisto (n. 1914)


  • 1997: Zoltán Zenglitczky, rumania hungara/hungara reĝisoro, kameraisto, fotisto (n. 1965)


  • 2000: Zoltán Székely, rumania hungara muzeologo, arkeologo (n. 1912)


  • 2003: Karl Egger, aŭstra filologo kaj pastro


  • 2004: Tibor Cseh, hungara inĝeniero, publicisto, kulturorganianto (n. 1925)


  • 2006: György Faludy, hungara poeto, verkisto, tradukisto (n. 1910)


  • 2008: Tomáš John Baťa, ĉeĥa-kanada entreprenisto (n. 1914)


  • 2015: Rozália Sántha, hungara instruistino, lernolibroverkistino (n. 1933)


  • 2018: Ehsan Jarŝater, irana iranistikisto, ĉefredaktoro de Iranika Enciklopedio (n. 1920)



Specialaj tagoj kaj festoj |




  • Romkatolika Eklezio: Egidio, benediktana abato


  • Nacia tago en Libio, tago de la revolucio (1969)


  • Nacia tago en Slovakio, konstitucio de la slovaka respubliko; plia tago estas la 29-a de aŭgusto.


  • Nacia tago en Uzbekio, memore al la sendependiĝo (la 31-an de aŭgusto 1991)


  • Singapuro: Tago de Instruisto


  • Pollando: Tago de Eksmilitisto - ekde 1997 poloj omaĝas al mortfalintoj sur batal-kampoj dum la patrio-defendado



Tagoj de semajno |


La 1-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.




  • 1-a de septembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 1-a de septembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto