János Aczél




János ACZÉL [jAnoŝ acEl] (laŭ la hungara skribmaniero Aczél János; naskiĝis la 26-an de decembro 1924 en Budapeŝto) estas hungara matematikisto, profesoro, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio.



Biografio |


János Aczél doktoriĝis en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1947. Pli frue en 1946 li edziĝis baldaŭe havanta 2 filinojn. Li komencis sian matematikan karieron en universitato de Szeged, poste en Miskolc. Inter 1952-1965 li havis postenon en universitato de Debrecen, poste li iris al Kanado. Ankaŭ tie li instruis en universitato ĝis la pensiuliĝo. Li ricevis 3 premiojn inter 1961-1988.


Li apartenas al la granda kvinopo de hungaraj matematikistoj, kiuj finis la lernadon en 1947 kun Ákos Császár, László Fuchs, János Horváth (matematikisto) kaj István Sándor Gaál.



Liaj ĉefaj verkoj |




  • Funktionalgleichungen der Theorie der geometrischen Objekte 1960


  • Lectures on Functional Equations and their Applications 1966


  • On Applications and Theory of Functional Equations, On Measures of Information and their Characterizations 1975


  • Functional Equations in Several Variables with Applications to Mathematics, Information Theory and to the Natural and Social Sciences 1989



Fontoj |


  • Hungara Vikipedio














Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto