Elektromagneta indukto




La elektromagneta indukto estas elektromagneta interefiko, dum kiu estiĝas elektra tensio en konduktilo. Ĝia malkovro estas dankebla al Michael Faraday (1831). Oni dividas la fenomenon de la elektromagneta indukto je du grupoj: Moviĝa indukto kaj Trankvila indukto.




Enhavo






  • 1 Moviĝa indukto


  • 2 Trankvila indukto


  • 3 Induktita tensio


  • 4 Referencoj


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Eksteraj ligiloj





Moviĝa indukto |


Dum la moviĝa indukto (alinomita ankaŭ elektromova indukto[1]), aŭ la magneta kampo aŭ la konduktilo aŭ ambaŭ moviĝas rilate iunu al la alia. La plej oftemoviĝa formo estas turniĝanta moviĝo (generatora principo), sed aperas ankaŭ elektromagneta indukto per pasanta moviĝo, sed ĝenerale en prezentaj instalaĵoj, eksperimentoj.


Se la induktita tensio estiĝas en linia konduktilo tiel, ke moviĝo de la kondiuktilo estas vertikala je la induktaj linioj, tiam la grandeco de la induktita tensio estas: Ui=B∗l∗v{displaystyle U_{i}=B*l*v}, kie B : estas magneta indukdenso (Vs/m²), l : estas efika longo de la konduktilo (m), v :estas rapido de la movo (m/s). Se ni movas en la magneta kampo kun indukdenso „B” rulaĵon (bobenon) kun volvonombro „N”, tiam la induktita tensio estas: Ui=N∗B∗l∗v.{displaystyle U_{i}=N*B*l*v.} Okaze de moviĝa indukto, la direkton de la induktita tensio estas difinebla per leĝo de Lenz.



Trankvila indukto |


Dum la trankvila indukto moviĝas nek la konduktilo, nek la magneta kampo; tiukaze, la elektromagneta indukto generas la magnetan flukson (produto de indukdenso kaj kovrita surfaco) : Φ=B∗S.{displaystyle Phi =B*S.} Pro tiu formulo, magneta indukdenso „B” estas nomita ankaŭ magneta fluksdenso[2].



Induktita tensio |


Oni parolas pri induktita tensio, se en konduktilo -rulaĵo- estiĝas tensio je efiko de elektromagneta indukto. Tiu tensio ne egalas al tensio de la akumulatoroj, baterioj, kiu estas produktata je kemia efiko.
Pri la magneta flukso ŝanĝiĝanta dum la tempo, la grando de la tensio, estanta dum trankvila indukto, okaze de unuvolva rulaĵo (konduktilo) egalas al: Ui=dΦ/dt.{displaystyle U_{i}={dPhi }/{dt}.} Se temas pri rulaĵo kun volvonombro "N", tiam:
Ui=N∗/dt.{displaystyle U_{i}=N*{dPhi }/{dt}.}



Referencoj |





  1. Elektromova indukto (PIV)


  2. Magneta fluksdenso (PIV)




Vidu ankaŭ |



  • Ekvacioj de Maxwell

  • Leĝo de Lenz-Faraday

  • Magneta kampo



Eksteraj ligiloj |


  • Elektromagneta indukto, Animacio (en)



Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?

Iĥnotaksono