Aŭtokodo
La aŭtokodo estas la kodo el numeroj kaj literoj oficiale asignita de koncerna oficiala instanco al ĉiu aŭto, kiun necesas vidigi sur tiucela ŝildo (licencplato) je la antaŭo kaj malantaŭo (en iuj partoj de Usono nur je la malantaŭo) de tiu aŭtomobilo. Ĝi same estas notita en la registraj paperoj de tiu instanco kaj de la aŭtomobila posedanto. Kelkaj ŝtatoj per tiaj kodoj distingas siajn regionojn: la "regiona aŭtokodo" tiam estas tiu kombino el literoj aŭ ciferoj, kiu - kiel parto de la tuta aŭtokodo - ebligas tiun distingon.
Enhavo
1 Internaciaj kodoj pri landoj
2 Regionaj aŭtokodoj en unuopaj landoj
2.1 Eŭropo
2.2 Ameriko
2.3 Azio
2.4 Afriko
2.5 Aŭstralio kaj Oceanio
2.6 Landoj kun centraj aŭtokodoj
3 aŭtokodaj sistemoj
4 Eksteraj ligiloj
Internaciaj kodoj pri landoj |
Aldone al la aŭtokodo internaciaj interkonsentoj difinis, ke necesas fiksi je la aŭtomobilo kodon pri la lando, kie ĝi registriĝis, kaze ke oni per la aŭto veturas ekster tiu "hejma" lando. Antaŭvidatas difinita elipsa ŝildo kun nigraj literoj sur blanka fono. En la Eŭropa Unio (EU) kaj kelkaj aldonaj orienteŭropaj landoj la internacia kodo pri landoj estas integrita je la maldekstra rando de la aŭtokoda ŝildo, kune kun la Eŭropa respektive nacia flago. Se oni veturas al lando ekster Eŭropa Unio, ankaŭ kun tia aŭtokoda ŝildo necesas aldone fiksi la elipsan nigran kaj blankan ŝildon je sia aŭto (escepto estas la landoj Svisio, Liĥtenŝtejno, Kroatio kaj Norvegio, kiuj akceptas la landokodon laŭ la modelo de EU integritan maldekstraflanke de la aŭtokoda ŝildo.
Regionaj aŭtokodoj en unuopaj landoj |
En iuj landoj parto de la aŭtokodo indikas en kiu loko aŭ landoparto la aŭto registriĝis.
Eŭropo |
- aŭtokodoj en Albanio
- aŭtokodoj en Aŭstrio
- aŭtokodoj en Belarusio
- aŭtokodoj en Britio
- aŭtokodoj en Bulgario
- aŭtokodoj en Ĉeĥio
- aŭtokodoj en Estonio
aŭtokodoj en Francio (ĝis aprilo 2009)- aŭtokodoj en Germanio
- aŭtokodoj en Grekio
- aŭtokodoj en Hispanio
- aŭtokodoj en Irlando
- aŭtokodoj en Italio
- aŭtokodoj en Kroatio
aŭtokodoj en Litovio (ĝis decembro 2003)- aŭtokodoj en Makedonio
- aŭtokodoj en Moldavio
- aŭtokodoj en Montenegro
- aŭtokodoj en Nederlando
- aŭtokodoj en Norvegio
- aŭtokodoj en Pollando
- aŭtokodoj en Rumanio
- aŭtokodoj en Rusio
- aŭtokodoj en Svedio
- aŭtokodoj en Serbio
- aŭtokodoj en Svisio
- aŭtokodoj en Slovakio
- aŭtokodoj en Slovenio
- aŭtokodoj en Turkio
- aŭtokodoj en Ukrainio
Ameriko |
- aŭtokodoj en Brazilo
- aŭtokodoj en Kanado
- aŭtokodoj en Meksiko
- aŭtokodoj en Usono
Azio |
- aŭtokodoj en Azerbajĝano
- aŭtokodoj en Ĉinio
- aŭtokodoj en Hindio
- aŭtokodoj en Indonezio
- aŭtokodoj en Japanio
Afriko |
- aŭtokodoj en Suda Afriko
Aŭstralio kaj Oceanio |
- aŭtokodoj en Aŭstralio
Landoj kun centraj aŭtokodoj |
En la sekvaj landoj oni ne povas konjekti laŭ la aŭtokodo, en kiu landoparto la aŭto estas registrita. En tiuj landoj la kombinaĵoj de numeroj kaj literoj laŭ centra sistemo estas disdonataj sinsekve:
- Andoro
- Bosnio kaj Hercegovino
- Belgio
- Danio
Finnlando (ekde 1973)
Francio (ekde aprilo 2009, kvankam eta emblemo dekstre daŭre indikas regionon kaj departementon)
Hispanio (ekde septembro 2000, antaŭe vidu la tekston aŭtokodoj en Hispanio)- Hungario
- Kipro
- Luksemburgo
- Islando
Italio (ekde 1994, sed kun libervolaj markiloj ekde 1999, vidu la tekston aŭtokodoj en Italio)- Latvio
Litovio (ĝis januaro 2004)- Liĥtenŝtejno
- Maldivoj
- Malto
- Monako
Nederlando (ekde 1951, antaŭe vidu la tekston aŭtokodoj en Nederlando)
Portugalio (*)- San-Marino
Svedio (ekde 1973, antaŭe vidu la tekston aŭtokodoj en Svedio)- Vatikano
(*) Dum ĉe portugalaj aŭtoj ne eblas vidi la devenon, tio jes ja eblas ĉe la remorkoj (postveturiloj): La remorkoj havas literon por la registrodistrikto kaj poste numeron (sinsekve disdonitan en la distrikto. Jen kelkaj mallongigoj: C = Coimbra, L = Lisboa (Lisbono), M = Madeira, P = Porto.
aŭtokodaj sistemoj |
Ĉiu lando uzas pli-malpli klare difinitan sinsekvon de literoj kaj ciferoj por siaj aŭtokodoj. Tio ofte permesas konkludi, el kiu lando iu veturilo venas, eĉ se internacia aŭtosigno mankas kaj alia konkreta indiko de lando ne estas legebla aŭ ankaŭ mankas. Tamen en multaj kazoj tiu identigo ne estas sendube ebla. Krome en multaj landoj por specialaj celoj estas eldonataj aŭtokodoj por specialaj celoj, kiuj ne kongruas al la kutima sistemo kaj do povas misgvidi. Tamen jen interpretilo por
- Eŭropo
Aŭtokodo uzata en Pollando super: el 2-a majo 2006
sube: el 1-a de majo 2000 ĝis 1-a de majo 2006
Malnova aŭtokodo de fajroestingo en Grekio
Eksteraj ligiloj |
- License plates of the world