UK 1933







Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.























UK 1933
Loko

Kolonjo, Flag of Germany (1935–1945).svg Nazia Germanio
Ekde
29-a de julio 1933
Ĝis
5-a de aŭgusto 1933

← Antaŭa

Sekva →







v  d  r


Information icon.svg






Günter Riesen, urbestro de Kolonjo (centre) dum la malferma kunveno




Festkunsido de UEA


La 25-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Kolonjo, Germanio dum somero 1933.


950 partoprenantoj vizitis la kongreson, kies organizado estis malfaciligata pro la ekrego de la nacisocialistoj en Germanio. Dum la kongreso eldiskutiĝis kaj ekvalidis la interkonsento de Kolonjo, kiu novordigis la interrilaton inter UEA kaj la naciaj societoj pri Esperanto. Tiel la 25-jariĝo de UEA, festata en Kolonjo, fariĝis ia finpunkto de antaŭa epoko.


La kongreso fine ne havis altan protektanton, kvankam en 1932 Konrad Adenauer, posta federacia kanceliero de Germanio kaj tiama ĉefurbestro de Kolonjo, estis elektita alta protektanto de la UK - tamen la malŝato de la novaj naziaj regantoj je Adenauer fine kondukis al la diplomatia paŝo entute rezigni pri protektanto. Oficiale la kongreso fine ankaŭ ne havis LKK-prezidanton, praktike tio estis Marianne Gernsbacher. Oni kunvenis en la foirejo; la inaŭguro kaj aliaj vesperaj aranĝoj okazis en la festsalono Gürzenich.



















Esperanta Flago
Universalaj Kongresoj

Esperanta Flago

1905-1915 • 1920-1939 • 1940-1980 • 1981-2010
MILITO ........ San-Francisko 1915 ....... MILITO
Hago 1920 • Prago 1921 • Helsinki 1922 • Nurnbergo 1923 • Vieno 1924 • Ĝenevo 1925
Edinburgo 1926 • Danzig 1927 • Antverpeno 1928 • Budapeŝto 1929 • Oxford 1930
Krakovo 1931 • Parizo 1932 • Kolonjo 1933 • Stokholmo 1934 • Romo 1935
Vieno 1936 • Varsovio 1937 • Londono 1938 • Berno 1939
DUA MONDMILITO
Berno 1947 • Malmö 1948 • Bornemouth 1949 • Parizo 1950








Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto