Johann Conrad Schlaun







portreto de Johann Conrad Schlaun inter la jaroj 1760 kaj 1770


Johann Conrad SCHLAUN (n. la 5-an de junio 1695 en Warburg-Nörde en la episkopa teritorio Paderborn, m. la 21-an de oktobro 1773 en Monastero, germane Münster) estis germana arkitekto de la baroka epoko.



Vivo |





monumento pri la arkitekto en Nottuln



Schlaun konsideriĝas unu el la lastaj signifaj arkitektoj de la germana baroko. Li unue estis gimnaziano en Warburg kaj poste en Paderborn. Sekve li servis kiel soldato en la armeo de la episkopa teritorio Paderborn. Tiu teritorio pro la kolonja ĉefepiskopo estis sub sama rego kiel la episkopa teritorio Monastero - tio faciligis transiron al la armeo de Monastero. En la baroka epoko estis tute kutime, ke arkitektoj estis dungitoj de ŝtata armeo - tiel li povis projekti multajn imponajn konstruaĵojn, kastelojn samkiel preĝejojn, monaĥejojn samkiel privatajn domojn, estante ŝtata dungito. Inter la jaroj 1722 kaj 1742 li entreprenis plurajn longajn studvojaĝojn al Italio, Francio kaj suda Germanio.





la Clemens-preĝejo en Monastero



Al sia hejmregiono ĉirkaŭ la urbo Paderborn, kaj al sia posta vivoregiono en la urbo Monastero kaj la ĉirkaŭa Monastera Lando li donacis iujn el iliaj plej belaj konstruaĵoj.



Eksteraj ligiloj |




  • Informoj pri Johann Conrad Schlaun en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko germane

  • germanlingva reta biografio pri Johann Conrad Schlaun





  • Kategorio Johann Conrad Schlaun en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51