Affensteine

Multi tool use

Monto "rokoformacio
Affensteine.

Vido al parto de Affensteine
Affensteine estas la nomo de fama rokoregiono en Elba Grejsmontaro. Ĝi situas dekstre de la rivero Elbo, inter la valo Kirnitzschtal en la nordo kaj la vilaĝo Schmilka en la sudo. Kune kun la apuda rokoformacio Schrammsteine ĝi okupas areon de proksimume 12 km².
La nomo Affensteine, origine Aufensteine, ne rilatas al simioj (germane Affen), sed al gufoj ("Auf" estis malnova germana vorto por "Uhu" = gufo). Tiuj birdoj iam vivis tie en abunda kvanto. Affensteine do signifas Gufaj Rokoj.
La areo de tiu rokaro etendiĝas norde de la linio, kiun formas la vojoj Reitsteig, Zurückesteig kaj Schrammsteinweg, inter la ravino "Schwarzes Loch" en la okcidento kaj la monto Kleiner Winterberg en la oriento.
La rokoj staras en ĉeno kaj formas kvazaŭ muron. Horizontala terasoforma ŝtupo ilin dividas je du etaĝoj. Sur tiu ĉi (ofte tre mallarĝa) "teraso" oni povas iri laŭ belega migrovojeto kun pluraj imponaj longadistancaj vidoj al aliaj partoj de la montaro. La menciita teraso, kies nomo estas "Obere Affensteinpromenado", estas atingebla trans multaj aventurecaj suprenvojoj; ekzemple: Großer Dom, Kleiner Dom kaj Wilde Hölle.
La rokofendoj etendiĝas plej ofte en vertikala direkto. Al grimpantoj ili ofertas malmultajn eblecojn por apogo. En tiu rokoregiono koncentriĝas granda parto el la malfacilaj kaj postulemaj grimpovojoj de la montaro. La plej gravaj rokopintoj estas Bloßstock, Kreuzturm, Domwächter, Rohnspitze, Brosinnadel, Frienstein, Bergfried. La plej alta roko estas Carolafelsen kun alteco de 458 metroj. Ĝi estas atingebla por migrantoj.
GH57lqB
Popular posts from this blog
.everyoneloves__top-leaderboard:empty,.everyoneloves__mid-leaderboard:empty,.everyoneloves__bot-mid-leaderboard:empty{ margin-bottom:0;
}
4
I'm referring to Picard, Riker, Data, Worf, Geordi, Dr. Crusher, Wesley Crusher, Chief O'Brien and family, Deanna Troi, Guinan. I know Picard and Worf show up on DS9, though I haven't seen it myself. I'm curious what happened to the characters after that last episode of TNG?
star-trek star-trek-tng
share | improve this question
edited 10 hours ago
Ham Sandwich
6,051 2 25 75
...
Flugkoridoroj dum la blokado de Berlino La Berlina aerponto estas la provizigo de okcidenta Berlino per aviadiloj fare de la aliancanoj inter la 23-a de junio 1948 kaj la 12-a de majo 1949 dum la blokado de Berlino fare de la sovetia armeo. Enhavo 1 Historio 1.1 La aerkoridoroj 1.2 Unuaj flugoj 1.3 Plibonigo de la aerponto 1.4 Fino de la aerponto 1.5 Rozinbombiloj 1.6 Bilanco 2 Flughavenoj 2.1 Berlino 2.2 Okcidenta Germanio 3 Aviadiloj de la berlina aerponto 4 15-a datreveno de la aerponto 5 Bibliografio 6 Referencoj 7 Eksteraj ligiloj Historio | General Lucius D. Clay, militguberniestro de la usona okupadzono Jam antaŭ la berlina aerponto estiĝis la malgranda aerponto . La estro de la sovetia militadministracio en Germanio, Vasili Daniloviĉ Sokolovski, ordonis la 1-an de aprilo 1948, kiel reago al la konferenco de Londono inter britoj, francoj kaj reprezentantoj de Benelukso pri aligo de Germa...
La berlina muro ĉe Bethaniendamm, 1986 La berlina muro aŭ simple la muro [1] , nomita ankaŭ "kontraŭfaŝisma remparo" en propaganda lingvo de la iama Germana Demokratia Respubliko, estis parto de la interngermana limo, kiu dividis de la 13-a de aŭgusto 1961 ĝis la 9-a de novembro 1989 okcidentan Berlinon de la orienta parto de la urbo kaj de la ĉirkaŭa tereno de la GDR. Ĝi estis unu el la plej famaj simboloj de la malvarma milito kaj de la disdivido de Germanio. Pli ol simpla muro, la berlina muro estis fakte tuta defendokonstruaĵo kun du muroj, ena malplena strio, rondirvojo, gardturoj kaj alarmsistemoj. Dum la provo transiri la severe garditan limon al okcidenta Berlino multaj homoj estis mortigitaj. La preciza nombro de viktimoj estas pridisputita kaj ne certa; la nombroj anoncataj varias inter 86 kaj 238 mortintoj. La malplifortiĝo de Sovetunio kaj la politiko de liberigo gvidita de Miĥail Gorbaĉov ebligis al la orientgermanoj faligi la 9-an de novembro 1989 l...