Tolcsva
Tolcsva (tolĉva) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Sárospatak.
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Situo
3 Historio
4 Vidindaĵoj
5 Famuloj
6 Famaj nomportantoj
Bazaj informoj |
Areo: 17 km²- Alto super marnivelo: 108 m
Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.2826/21.4508
Loĝantaro: 1990
Poŝtkodo: 3934
Telefonprefikso: 47
Situo |
Tolcsva situas sur deklivoj, laŭ rojo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Miskolc-Sátoraljaújhely. Szerencs, Sátoraljaújhely kaj Abaújszántó troviĝas po 25, Miskolc 60 km-ojn.
Historio |
La loko estis loĝata ekde la neolitiko. La unua mencio devenis el 1255 en formo "Tholchwa". En 1486 la tiama "Granda Tolcsva" ricevis la rangon kampurbo. Post liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a alvenis grekoj, - baldaŭe judoj, - kiuj komencis komercadi precipe vinon. En 1856 incendio, en 1913 inundo okazis. En 1945 oni disdonis parcelojn el la grandbieno al la malriĉaj kamparanoj. la loĝantaro okupiĝis precipe pri vinkulturo kaj turismo. Dum la socialismo kolĥozo funkciis, kiu nun estas kooperativo pri vinkeloj.
Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, poŝto, klubo de maljunuloj.
Vidindaĵoj |
- grekokatolika preĝejo omaĝe al Ĉieliro de Dipatrino de 1859
- paroĥa gotika romkatolika preĝejo omaĝe al (Eta) Dipatrino el la 14-a jarcento
- kalvinana preĝejo de 1869
kastelo de Rákóczi el la 17-a jarcento, nun muzeo pri vinoj- klasikisma kastelo de Szirmay (sirmai), nun lernejo
- kastelo de Dessewffy de 1659
- klasikisma nobeldomo de Stépán
Famuloj |
- en Tolcsva naskiĝis:
- William Fox
ministroj Barna Buza kaj Béla Mezőssy
Famaj nomportantoj |
- Gábor Tolcsvai Nagy
- Béla Tolcsvay