Minejo Ignát






Laŭtempa fotografio


Minejo Ignát, la nuna Minejo Jan Šverma, estas eksa nigrakarba minejo troviĝanta sur teritorio de Mariánské Hory. Minej- kaj aerumtruoj kun profundeco 535 metroj estis profundigitaj en la jaro 1890 kaj nomitaj Ignát laŭ Ignác Vondráček, la patro de posedanto. La minejo troviĝis 800 metrojn de la dekstra bordo de rivero Odra kaj 450 metroj de fervojaj reloj. La regula minado de karbo komencis en la jaro 1895.


La 7-an de septembro 1947 Minejo Ignát estis alinomita je Minejo Jan Šverma. Solenon persone partoprenis Marie Švermová, la edzino de fama slovaka komunisto. La 1-an de oktobro 1954 estis al ĝi almembrigita Minejo Odra en Přívoz, kie oni ĉesis mini en la jaro 1991. En la jaro 1964 estis malfermita Minejo Jan Šverma II en Svinov, kiu estis fermita en la jaro 1971. La minejo Jan Šverma mem finis la minadon la 31-an de marto 1992.



Vidu ankaŭ |


  • Koaksigejo Ignát


Eksteraj ligiloj |


  • Tago en koaksigejo Šverma en ostravablog.cz





Portala ikono Portalo pri Ostrava






Portala ikono Portalo pri Minado





Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto