Dumviva membro de UEA

Multi tool use
Dumviva membro de UEA estas individua membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiu deklaras intencon fari specifan kontrakton inter si kaj la asocio: la individuo pagas la dudek-kvin-oblon de jara kotizo por individua membro de UEA en kategorio MA (membro-abonanto), kaj la asocio kompense deklaras konsideri la personon individua asocia membro dum la tuta daŭro de ties vivo [kaj dum la ekzisto de la asocio...]. Parto de la kontrakto estas la sindevigo de la asocio, dum la vivo de la dumviva membro sendi al ties privata adreso ĉiujare la jarlibron de UEA kaj tuj post ties eldono (laŭ momenta stato 11-foje jare) la revuon Esperanto.
La jaroj de UEA-membreco ĝis la decido iĝi dumviva membro ne gravas, kaj jam pasintece pagitaj membrokotizoj ne kalkuleblas parto de la por dumviva membreco pagenda dudek-kvin-obla jara kotizo. La kontrakto do kompare al ĉiujara pago de membrokotizo povas esti avantaĝa por la membro, se la persono estas juna, havas antaŭ si longan vivon, intencas pli ol 25 jarojn resti individua membro de la tegmenta Esperanto-asocio, kaj se UEA ne malfondiĝos... alikaze estus aldona materia avantaĝo por la asocio. Tamen ĝenerale plimulto el la personoj, kiuj iĝas dumviva membro de UEA, ne kalkulas tiom sobre, sed konsideras la pagon de tiom alta unufoja kotizo idealisma signo de senrezerva subteno de la asocio UEA - negrave kiel evoluos la estonto.
Eksteraj ligiloj |
- informoj pri membriĝo en la retejo de UEA (esperante)
Stanislavo Belov (2012-01-29)Mi iĝis dumviva membro de UEA! (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-18. Alirita 2017-09-18. (blogaĵo publikigita en iom variigita formo ankaŭ en la retejo Sezonoj)
- kritika diskuto de Peter Weide pri dumviva membreco de UEA, komencita la 26-and efebruaro 2009, en la retejo esperantoland.de
HiIJs0bpM8N8pTUw0WYlLY2ekxlyGzgN8 HmC,wT1jY cppdw,H8b3PM
Popular posts from this blog
.everyoneloves__top-leaderboard:empty,.everyoneloves__mid-leaderboard:empty,.everyoneloves__bot-mid-leaderboard:empty{ margin-bottom:0;
}
4
I'm referring to Picard, Riker, Data, Worf, Geordi, Dr. Crusher, Wesley Crusher, Chief O'Brien and family, Deanna Troi, Guinan. I know Picard and Worf show up on DS9, though I haven't seen it myself. I'm curious what happened to the characters after that last episode of TNG?
star-trek star-trek-tng
share | improve this question
edited 10 hours ago
Ham Sandwich
6,051 2 25 75
...
Flugkoridoroj dum la blokado de Berlino La Berlina aerponto estas la provizigo de okcidenta Berlino per aviadiloj fare de la aliancanoj inter la 23-a de junio 1948 kaj la 12-a de majo 1949 dum la blokado de Berlino fare de la sovetia armeo. Enhavo 1 Historio 1.1 La aerkoridoroj 1.2 Unuaj flugoj 1.3 Plibonigo de la aerponto 1.4 Fino de la aerponto 1.5 Rozinbombiloj 1.6 Bilanco 2 Flughavenoj 2.1 Berlino 2.2 Okcidenta Germanio 3 Aviadiloj de la berlina aerponto 4 15-a datreveno de la aerponto 5 Bibliografio 6 Referencoj 7 Eksteraj ligiloj Historio | General Lucius D. Clay, militguberniestro de la usona okupadzono Jam antaŭ la berlina aerponto estiĝis la malgranda aerponto . La estro de la sovetia militadministracio en Germanio, Vasili Daniloviĉ Sokolovski, ordonis la 1-an de aprilo 1948, kiel reago al la konferenco de Londono inter britoj, francoj kaj reprezentantoj de Benelukso pri aligo de Germa...
La berlina muro ĉe Bethaniendamm, 1986 La berlina muro aŭ simple la muro [1] , nomita ankaŭ "kontraŭfaŝisma remparo" en propaganda lingvo de la iama Germana Demokratia Respubliko, estis parto de la interngermana limo, kiu dividis de la 13-a de aŭgusto 1961 ĝis la 9-a de novembro 1989 okcidentan Berlinon de la orienta parto de la urbo kaj de la ĉirkaŭa tereno de la GDR. Ĝi estis unu el la plej famaj simboloj de la malvarma milito kaj de la disdivido de Germanio. Pli ol simpla muro, la berlina muro estis fakte tuta defendokonstruaĵo kun du muroj, ena malplena strio, rondirvojo, gardturoj kaj alarmsistemoj. Dum la provo transiri la severe garditan limon al okcidenta Berlino multaj homoj estis mortigitaj. La preciza nombro de viktimoj estas pridisputita kaj ne certa; la nombroj anoncataj varias inter 86 kaj 238 mortintoj. La malplifortiĝo de Sovetunio kaj la politiko de liberigo gvidita de Miĥail Gorbaĉov ebligis al la orientgermanoj faligi la 9-an de novembro 1989 l...