Tito Puente
Ernesto Antonio Puente Jr., plej multe konata kiel Tito Puente (naskiĝis la 20-an de aprilo 1923 en Novjorko kaj mortis la 31-an de majo 2000 samloko) estis tre influanta latinamerika ĵaza kaj mamba muzikisto. Li estas fama pro siaj dancecaj komponaĵoj, kiuj daŭrigis lian karieron dum ĉirkaŭ kvindek jaroj.
En 1992, li partoprenis la filmon Los reyes del mambo cantan canciones de amor ("La reĝoj de mambo kantas amo-kantaĵojn") kun Celia Cruz.