Bruntál




Koordinatoj: 49°59′N 17°27′E  /  49.983°N, 17.45°O / 49.983; 17.45 (Bruntál)


































































































































Bruntál

germane: Freudenthal, latine: Vallis Gaudiorum, pole: Bruntal
urbo

Bruntál, náměstí.JPG

Bruntál, placo






Flag of Bruntal.svg

Flago


Coat of arms of Bruntál.jpg

Blazono



Oficiala nomo: Bruntál

Ŝtato

Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono

Moraviasilezia regiono
Distrikto

Distrikto Bruntál
Administra municipo

Bruntál
Historiaj regionoj

Ĉeĥa Silezio, Moravio, Sudetio

Montaro

Jesenikoj
Ŝoseo
I/11
Memorindaĵoj

Bruntál kastelo, Domo de Gabriel
Riveroj

Opava, Černý potok

Situo
Bruntál
 - alteco
409 m s. m.
 - koordinatoj

49°59′N 17°27′E  /  49.983°N, 17.45°O / 49.983; 17.45 (Bruntál)

Areo
29,34 km² (2 934 ha)

Loĝantaro
17 686 (25.2.2008)
Denseco

602,79 loĝ./km²

Dominaĵo

Uhlířský vrch

Unua skribmencio

12-a jarcento

Horzono

MET (UTC+1)
 - somera tempo

MET (UTC+2)
Poŝtkodo
792 01

NUTS 3
CZ080

NUTS 4
CZ0801

NUTS 5
CZ0801 597180

Katastraj teritorioj
2
Partoj de urbo
3
Bazaj sidejunuoj
15




Situo enkadre de Ĉeĥio

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Ĉeĥio





Situo enkadre de Moraviasilezia regiono

ButtonRed.svg



Situo enkadre de Moraviasilezia regiono



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Bruntál

Retpaĝo: www.mubruntal.cz


Portal.svgPortalo pri Ĉeĥio

Bruntál estas urbo kun 16 600 loĝantoj situanta 50 km norde de urbo Olomouc en valkaldrono inter masivo de Hrubý Jeseník kaj pli altaj zonoj de Nízký Jeseník, kiuj apartenas al montaro Jeseníky. Bruntál estiĝis en avantaĝa situo en komercvojo el urbo Olomouc ĝis urbo Krnov kaj ĝis Silezio.


La urbo estas menciata jam en la 12-a jarcento en la tempo de přemyslida koloniigado. En la jaro 1213 ĝi estis avancigita je supera urbo kun la tn. magdeburgaj rajtoj. Baza elemento de evoluo de la urbo estis minado de oro kaj arĝento, ekde la 16-a jarcento poste prilaborado de ferercoj. Jam en la 16-a jarcento en la urbo prosperis vico da gildoj.


Bazplano de Bruntál estas tipo de koloniigita urbo fondita en libera nekonstruaĵplenigita spaco. Ĝi havas mezepokan kvadratan placon, el kiu en anguloj kondukas stratoj. En mezepoko la urbo estis ĉirkaŭigita per remparoj kaj oni eniris en ĝin tra tri portaloj. La urbaj remparoj konserviĝis en fragmentoj ĉe kastelo kaj en nordorienta parto de la urbo. La kastelo situas sur loko de origina burgaro verŝajne el la 2-a duono de la 13-a jarcento. En la jaro 1506 estas menciata burgo, kiu estis en la jaroj 1554 – 1556 alikonstruita al kastela sidejo. Plua rekonstruo okazis en la jaroj 1582 – 1608. Tiel estiĝis kastelo kun arkada kortego kaj turo. Kiam venis Ordeno de germanaj kavaliroj en la jaro 1630, estis konstruita kastela kapelo, pli poste kastela pinakoteko. La kastelo estas nun alirebla por publiko (vidu al apudan foton).




La blazono de la Alta Majstro la princo Karlo de Loreno ĉe la pordego de palaco en Bruntál; ĝi apartenis al la ordeno ĝis la 20a jc


Komence de la 19-a jarcento influis konstruadon de la urbo evoluo de industrio. Tiu ĉi tendenco plifortiĝis en la 70-aj jaroj de la 19-a jarcento, sed la konstruado estis okazanta plejparte ekster la historia kerno. El pluaj konstruaĵoj ni menciu ankaŭ la tn. kolonon de Klüppel, kio estas monumento al ordena vicregnestro G. W. von Elkerhauser, nomata Klüppel, kiu organizis defendon de la urbo kontraŭ danoj en la jaro 1626.



Bruntál en literaturo kaj en filmo |



Filmo |


Eksplicite bela kaj en Ĉeĥio nekutime netuŝita senpera ĉirkaŭaĵo estas kuliso de okazado de filmo Johana de Arko (1999) de reĝisoro Luc Besson. Císař a tambor estas ja filma fabelo, sed ĝi kaptas reprezentemajn spacojn de la bruntala kastelo.













Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto