Pitkarna Insularo
Pitcairn Islands | |
Pitkarna insularo | |
Pitkarno | |
Flago de Pitkarna Insularo | Blazono de Pitkarna Insularo |
Nacia himno: Pitcairn Anthem | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Adamstaŭno |
Oficiala(j) lingvo(j) | Pitkarna lingvo, angla lingvo |
Plej ofta(j) religio(j) | Adventismo de la Sepa Tago |
Areo % de akvo | 47 km² ? |
Loĝantaro | 54 (2014) |
Horzono | UTC−08:00 |
Interreta domajno | .pn |
Landokodo | PCN |
Telefona kodo | +64 |
Politiko | |
Ekonomio | |
Valuto | nov-zelanda dolaro (NZD) |
La Pitkarna Insularo (angle plurale Pitcairn Islands [pitken ajlenz]) estas britia transmara teritorio en Oceanio.
La Pitkarna Insularo estas la plej eta loĝata kolonio de Britio, kaj la plej izolita insularo de Polinezio, post la Paskinsulo, situanta meze de la oceano inter tiu lasta kaj Franca Polinezio. Nur la efektiva Pitkarna insulo estas loĝata. La pitkarnanoj originas de grupo de anglaj viroj, ribelintoj de la ŝipo Bounty [Baŭnti] en 1789, kaj de ties tahitiaj inoj. Hodiaŭ ilin vivtenas ĉefe turismo kaj vendado de poŝtmarkoj.
Geografia pozicio: (25°04′00″S 130°06′00″U / 25.066667°S, 130.1°U / -25.066667; -130.1 (Pitkarna Insularo))
En 1936 sur la insulo ankoraŭ loĝis 200 homoj, en 2004 nur 48 el 9 familioj, el inter ili 12 viroj.
Biogeografie la insularo apartenas al la pacifika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj ĝi ankaŭ troviĝas en mara ekoregiono.
Enhavo
1 Geografio
2 Historio
3 Faŭno kaj floro
4 Socio
5 Defendo
6 Vidu ankaŭ
7 Referencoj
8 Eksteraj ligiloj
Geografio |
Pitkarna insularo konsistas el kvar insuloj:
- Pitkarna insulo
- Insulo Henderson
- Insulo Ducie
- Insulo Oeno
Historio |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Pitkarna Insularo.
La Historio de Pitkarna Insularo komenciĝas per unua ekloĝigo de Pitkarna Insularo fare de Polinezianoj en la 11-a jarcento, kiuj pruveble konstante loĝis en insuloj Henderson kaj Pitkarno, kie ili kreis prosperan socion. Polinezianoj eltenis en la insuloj proksimume dum kvar centjaroj kaj poste pro ne tute konataj kialoj forlasis ilin. La unua Eŭropano, kiu aperis en areo de Pitkarna Insularo, estis Pedro Fernandes de Queirós, kiu malkovris kaj nomis du el la insuloj; sed ne estas certa, kiujn insulojn precize li nomis. Dum 17-a kaj 18-a jarcentoj estis sinsekve malkovritaj kaj nomitaj ĉiuj kvar insuloj: Oeno en la jaro 1606 de Pedro Fernandes de Queirós, Pitkarno en la jaro 1767 de Philip Carteret (sed eble jam en la jaro 1606 de Pedro Fernandes de Queirós), Ducie en la jaro 1791 de Edward Edwards kaj Henderson en la jaro 1819 de James Henderson (sed eble jam en la jaro 1606 de Pedro Fernandes de Queirós).
Post kiam la Polinezianoj malaperis el Pitkarna Insularo, la insuloj restis sen loĝantaro ĝis la jaro 1790, kiam Pitkarna Insulo estis reekloĝigita de grupo de britiaj ribeloj el ŝipo HMAV Bounty kaj de grupo de Polinezianoj. Eble la unua naskito estis Thursday October Christian.
Konstantaj koloniistoj ekloĝis nur en Pitkarna Insulo, la aliaj insuloj restis sen loĝantoj. Travivitaj Britoj kaj iliaj idoj sur la insulo vivis forgesitaj ĝis la jaro 1808, kiam la insulon malkovris usonaj balenĉasistoj, en la jaro 1814 la Pitkernanojn malkovris ankaŭ Britoj. Pitkarna kolonio kreskis kaj pro troplenigo la loĝantoj en la jaro 1831 translokiĝis al Tahitio, de kie ili baldaŭ revenis; en la jaro 1856 la loĝantoj foriris al Norfolkinsulo, kie jam pliopo de ili konstante restis kaj al Pitkarna Insulo post kelkaj jaroj revenis nur parto de ili. Ekde dua duono de 20-a jarcento el Pitkarna Insulo foriras pli kaj pli da loĝantoj pro laboro kaj la populacio sur la insulo malkreskas. Komence de la 21-a jarcento komencis esploro de akuzo pri seksa misuzo de neplenkreskaj knabinoj, kiun devis sur la insulo fari parto de la viroj, en la jaro 2004 ses el ili estis kondamnitaj inklude insulestro Steve Christian. Pitkarna Insularo estas la lasta britia transmara teritorio en Pacifiko.
Faŭno kaj floro |
Sur ambaŭ grandaj insuloj – Henderson kaj Pitkarno – vivas kelkaj endemiaj specioj (specioj kiuj ne vivas aliloke en la mondo) kiel Hendersona kanbirdo aŭ Pitkarna kanbirdo. Ekzemplo de endemia planto estas Glochidion pitcairnense, kiu ankaŭ troviĝas sur la ambaŭaj insuloj.[1]
Sur Pitkarnaj insuloj daŭre vivas palmkraboj (Birgus latro), palinuroj Panulirus penicillatus kaj kelonioj.[2]
Socio |
- festotago Bounty Day
Defendo |
Pitkarna Insularo estas britia transmara teritorio; defendo estas en respondeco de britia Ministerio pri Defendo kaj Britia armearo.[3] En 2004 la enloĝantoj havis ĉirkaŭ 20 armilojn, kiuj estis retenitaj pro juĝado pri seksperfortoj.[4]
Vidu ankaŭ |
- Norfolkinsulo
- Pitkarna kanbirdo
- Hendersona kanbirdo
Referencoj |
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pitcairn Islands en la angla Vikipedio.
↑ Glochidion pitcairnense (angle). The IUCN Red List of Threatened Species. International Union for Conservation of Nature and Natural Resources. Alirita 2016-06-09.
↑ Pitcairnovy ostrovy: Unikátní příroda uprostřed Tichého oceánu (ĉeĥe). National Geographic Society and Astrosat Media (2012-09-07). Alirita 2015-05-08.
↑ Pitcairn Islands (angle). The World Factbook. CIA. Alirita 2016-06-09. “defense is the responsibility of the UK”.
↑ Pitcairn islanders to surrender guns (angle). Television New Zealand (2004-08-11). Arkivita el la originalo je 2015-03-17. Alirita 2016-06-09.
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo
Turisma retejo de Pitkarna Insularo angle
CIA Factbook pri Pitkarna Insularo angle
|
|