Kwidzyn
Kwidzyn | |||
Flago | Blazono | ||
| |||
Mapo | |||
---|---|---|---|
Genitivo de la nomo | Kwidzyna | ||
Provinco | Pomerio (provinco de Pollando) | ||
Distrikto | Distrikto Kwidzyński | ||
Komunumo | komunumo Kwidzyn | ||
Speco de komunumo | Urba | ||
Urba komunumo | Jes | ||
Koordinatoj | 53° 44′ N, 18° 56′ O53.73583333333318.930833333333Koordinatoj: 53° 44′ N, 18° 56′ O | ||
Alto super la marnivelo | 42 m | ||
Areo | 21,82 km² | ||
Loĝantaro | 40008 (en 2004) | ||
Loĝdenso | 1 738,2 loĝ./km² | ||
Poŝtkodo | 82-500 | ||
Telefona antaŭkodo | 55 | ||
Aŭtokodo | GKW | ||
TERYT | 6222907011 | ||
Estro | Andrzej Krzysztof Krzysztofiak | ||
Titolo de estro | Urbestro | ||
Adreso de estraro | ul. Warszawska 19 | ||
Retpoŝto de estraro | akrzysztofiak@um.kwidzyn.pl | ||
Poŝtkodo de estraro | 82-500 | ||
Telefono de estraro | 0-55 646-47-00 | ||
Fakso de estraro | 0-55 646-47-03 | ||
Poŝto de estraro | info@um.kwidzyn.pl | ||
Ĝemelaj urboj | (Germanio) Celle (Svedio) Olofström (Ukrainio) Bar | ||
Komunuma retejo | http://www.kwidzyn.pl | ||
Kwidzyn (prononcu: Kvidzin) (latine Quedin/Insula Sanctae Mariae / legu: Kvedin/Insulo de Sankta Maria; prapruse: Kwēdina /legu: Kvedina/; germane Marienwerder /legu: Marienverder/ - traduko el la germana al Esperanto: River-insulo de Maria; Esperante: Kvidzino) estas urbo en Pomerio (provinco de Pollando) en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Kwidzyn / Kvidzino en distrikto Kwidzyński (legu: Kvidzinjski) kaj la urbo estas sidejo de la distrikto.
La 31-an de marto 2011 la urbo havis 38.632 loĝantojn.
Dum la jaroj 1975 – 1998 la urbo apartenis al la Vojevodio de Elbląg (legu: Elblong)
Enhavo
1 Situo
2 Historio
2.1 La 20-a jc
3 Ĝemelurboj
4 Kulturo
4.1 La Pupteatra Scenejo je la nomo Jan Wilkowski
4.2 La Teŭtona Kastelo en Kwidzyn / Kvidzino
5 Gravaj personoj ligitaj aŭ naskitaj en Kwidzyn/Marienwerder
5.1 Honora civitano
6 Esperanto en la urbo
7 Notoj kaj referencoj
8 Ekstera ligilo
Situo |
La urbo situas ĉe la rivero Liwa (legu: Liva) kiu estas la dekstra alflu-rivero de Nogat kiu estas la riverbrako de la Vistulo, la urbo estas nur 5 km de la Vistulo.
Historio |
En la 11-a jc tiu regiono estis nomata Pomezanio kaj estis tie burgo Kwedis [Kvedis] en la historiaj dokumentoj nomata: Quedin, Quidino, Quedzyn (legu: Kvedin, Kvedino, Kvedzin)). Supozeble tute detruita dum la oftaj militoj en Pomezanio. Aperis tie setlejo fondita de la Germana Ordeno en la jaro 1233, konstruita kiam la Granda Majstro de la Ordeno estis Hermann von Balk[1]. Urborajtoj laŭ leĝo de Chełmno / Kulm en la jaro 1233 aŭ 1235. La urbo estis detruita en la jaro 1243 dum la bataloj de la Germana Ordeno kun la loĝanta tie la balta popolo praprusoj. Tamen tuj rekonstruita fare de la Ordeno. Dum la jaroj 1285 - 1587 la urbo estis ĉefurbo kaj sidejo de la Diocezo de Pomezanio. La denova lokigo de la urbo kaj urborajtoj okazis en la jaro 1336, kaj aperis la nova nomo Marienwerder (germane: Werder – rivera insulo; Marien – maria – do oni povas jene traduki: Maria Insulo), latine en la dokumentoj nomita: Insula Sanctae Mariae. En la jaro 1440 en la urbo agis la Prusia Konfederacio[2]. Post la Dektrijara Milito (1454-66) en la jaro 1466 la urbo restis en la Duklando Prusio sed kiel vasallando de pola reĝo. Post la unua dispartigo de Pollando en la jaro 1772, en la urbo estis sidejo de loka prusia administrejo, de la jaro 1818 sidejo de la Distrikto Kwidzyn/Marienwerder en la Okcidenta Prusio.
En la jaro 1828 oni konstruis la ŝoseon al la pramo tra la rivero Vistulo ĉe la riverhaveno en vilaĝo Korzeniewo (legu: Koĵenjevo).
La 20-a jc |
En la jaro 1920 post la Unua Mondmilito kiam denove aperis Pollando sur la mapo de Eŭropo laŭ decido de la Traktato de Versajlo kaj krome la franca komisaro de Ligo de Nacioj organizis la plebisciton en Varmio-Mazurio kaj en la Ĉevistula Regiono Powiśle, do en distriktoj: Kwidzyn/Marienwerder/Kvidzino, Sztum/Stuhm/Ŝtumo kaj en Malbork/Marienburg/Malborko. En tiu lasta distrikto la plebiscito okazis danke al persona interveno de pola esperantisto Bernardo Binnebesel por decidi pri la limoj de Pollando. Tamen grandparte sensukcesa, ĉar por Pollando voĉdonis nur ch. 40% en Kwidzyn / Marienwerder / Kvidzino, 25-30% en Sztum / Stuhm / Ŝtumo kaj 15% en Malbork / Marienburg / Malborko, nur kelkaj vilaĝoj kie oni voĉdonis pli ol 50% por Pollando eniris polajn limojn (vidu la apudan mapon). Sekve Kwidzyn/Marienwerder restis en la limoj de Germanio (en Orienta Prusio), sed kiel la sidejo de la Okcident-Prusia Distrikto. La 30-an de januaro 1945 al la forlasita de germanoj urbo Kwidzyn / Kvidzino eniris la Ruĝa Armeo kaj oni organizis tie lazareton por 20 mil da vunditaj soldatoj. La sovetianoj forlasante la urbon bruligis la malnovan parton de la urbo kun la urbodomo.
De la jaro 1945 la urbo eniris Pollandon. Kiam pola administrado transprenis la urbon oni malkonstruis la bruligitajn brikdomojn (fare de Ruĝa Armeo) kaj la akiritajn brikojn oni transportis por rekonstruo de Malnov-urbo de Varsovio.
De la jaro 1999 la urbo kiel la distrikta sidejo eniris la Vojevodion de Pomerio.
La 23-an de septembro 2007 okazis granda incendio en la Urba Oficejo kaj en Starostejo (Distriktejo)[3].
En la majo 2007 oni trovis en la kriptoj de la katedralo de Sankta Johano la Evangeliisto la tombojn kun ostoj de la Grandaj Majstroj de Germana Ordeno. Oni pere de la esploro dokumentis ke temis pri Werner von Olsen, Ludolf König von Wattzau kaj Henryk von Plauen.
Ĝemelurboj |
Celle en Germanio[4]
Olofström en Svedio[4]
Gubin en Pollando[4]
Bar (Ukrainio) en Ukrainio[4]
Kulturo |
En la urbo aktivas la Kultur-Centro kiu okupiĝas pri la disvolvo de kulturo ĉe la loka socio en Kwidzyn / Kvidzino. Ĝi organizas kulturan agadon en la kampo de edukado pri komputiloj kaj lingvoj. La ĉefaj centroj en kiuj oni realizas la celojn de la Kultur-Centro estas:
- La Kultur-Societo en Kwidzyn / Kvidzino
- La Nigra Salono
- La Komputil-Lingva Centro
- La Urba Teatro je la nomo Witold Gombrowicz[5]
La Pupteatra Scenejo je la nomo Jan Wilkowski |
La Krea Asocio de Pupteatra Scenejo je la nomo Jan Wilkowski en Kwidzyn / Kvidzino, ĝi estas la aŭtora pup-teatro. Funkcias de la jaro 2001 kaj ĝi estas i.a.:
- la organizanto de la "Internacia Festivalo de la Pup-teatraj Miniaturoj Animo Kwidzyn / Kvidzino",
- ĝi kreas la teatrajn spektaklojn (por plenkreskuloj kaj same por niaj ĉarmaj infanetoj),
- ĝi helpas al la junaj aŭtoroj en la disvolvo de iliaj pasioj (filmo, fotografio, muziko, plastiko (formarto), verkado, kultur-publicismo,),
- ghi agas por la popularigo de pupteatro kaj por la kultura disvolvo de la loka socio.
La Teŭtona Kastelo en Kwidzyn / Kvidzino |
vidu la apartan artikolon (baldaŭ kreotan)
La Kastela Muzeo en Kwidzyn / Kvidzino kun la konstantaj ekspozicioj:
- la iloj por torturoj kaj punado (la 16a jc - 18a jc)
- Art-metio (la 15a - 20a jc)
- la Barok-skulptaĵoj el Pomerio
- la Arto kaj Kulturo materiala en la Regiono Powiśle / la Ĉevistula Regiono
- la Naturo de norda Pollando
Gravaj personoj ligitaj aŭ naskitaj en Kwidzyn/Marienwerder |
Leszek Czarnobaj - pola Senatano (favora por Esperanto)
Maciej Aksler – pola aviadil-konstruisto kaj esplorpiloto
Dorotea el Mątowy (legu: Montovi) 1347 - 1394 - beatulino, en Germanio nomata sanktulino
Arthur Kickton – germana arkitekto
Józef Krasnowolski (legu: Jozefo Krasnovolski) 1879 – 1939 - artisto
Maciej Silski – pola kantisto, venkinto de la konkurso de la televid-programo idolo en la jaro 2005
Magdalena Margulewicz (legu: Marguleviĉ) – pola aktorino
Bernard Nowak – verkisto, eldonisto, aktivulo de sindikato "Solidarność" / Solidareco
Wojciech Belon (legu: Vojcjeĥ) – pola kantisto kaj lirik-poeto
Jacek Borcuch (legu: Borcuĥ) – aktoro, reĝisoro, filozofo
Jan z Kwidzyna / Johannes Marienwerder (legu: Kvidzina) (legu: Marienverder) 1343 – 1417 – katolika teologo, teŭtona pastro
Rudolf von Auerswald (legu: Aŭersvald) 1795 – 1866 – prusia politikisto kaj ĉefministro
Marek Szulen (legu: Ŝulen) nask. 1975 – komponisto de elektronik-muziko
Magdalena Rzemek (legu: Ĵemek) – pola kantistino de la ensembloj "Brathanki", "Neo", venkintino de la televida konkurso "La ŝanco por la sukceso"
Johann Friedrich List (lrgu: Fridriĥ) 1787 – 1868 - urbestro de Kenigsbergo
Gustav Cohn 1840 – 1919 - germana ekonomiisto
Ida von der Groeben (legu: Greben) 1791 – 1868 - verkistino
Heinrich Friedrich Jacobson (legu: Hajnriĥ Fridriĥ Jakobson) 1804 - 1866 - eklezi-juristo kaj historiisto
Wilhelm Johann Albert von Tettau 1804 - 1894 - germana juristo, politikisto kaj historiisto
Ernst Kossak 1814 – 1880 - ĵurnalisto
Heinrich Ludwig Robert Giseke (legu: Hajnriĥ Ludvig Gizeke) 1827 – 1890 - poeto kaj verkisto
Hermann von Dechend 1814 – 1890 - ĉefprezidanto de la Nacia Banko
Rudolf Reichenau, verkisto
Rudolf Heidenhain (legu: Hajdenhajn) 1834 – 1897 - fiziologo
Alfred Genzmer (legu: Gencmer) - kirurgo
Albert Kolbe 1871 – ? - urbestro de Stargard en Pomerio
Kurt Rosenfeld (legu: Rozenfeld) 1877 – 1943 - politikisto
Kurt-Jürgen von Lützow (legu: Jurgen Lucof) 1892 – 1961 - generalo
Joachim Witthöft (legu: Joaĥim Vothoft) 1887 – 1966 - generalo de infanterio
Thuro Balzer (legu: Turo Balcer) 1882 – 1967 - pentristo
Ida Siekmann (legu: Zikman) 1902 – 1961 - la unua viktimo de la Berlina Muro
Rolf Lahr (legu: Lar) 1908 – 1985 - germana diplomato
Ernst Tillich (legu: Tilliĥ) 1910 – 1985 - germana politikisto
Dieter Gütt (legu: Diter Gut) 1924 – 1990 - germana radia kaj televida ĵurnalisto
Hardy Rodenstock (legu: Hardi Rodenstok) nask. 1941 - manaĝero de arto kaj muzikeldonisto
Eugen Windmüller (legu: Eŭgen Vindmila) 1842 – 1927 - ĝenropentristo kaj pejzaĝisto
Honora civitano |
Hans Pfundtner (legu: Fundtner) 1881 – 1945 - ŝtatsekretario en ministerio de la Tria Regno
Esperanto en la urbo |
La 1-an de oktobro 2014 venis de Sztum dum sia turneo tra Pollando la Senata Esperanto-ekspozicio, kiu unue estis oktobre 2012 en Varsovio en la Pola Senato kaj estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto kaj la Konferenco pri Esperanto en Pola Parlamento organizita de polaj parlamentanoj i.a. senatano Edmund Wittbrodt kaj fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de Mecenato de Esperanto el Japanio Etsuo Miyoshi. La E-ekspozicio post la Senato estis prezentata en Varsovio, Malborko, Nowy Staw, Tczew, Gdynia, Pelplin, Wołów, Złotoryja, Vroclavo, Sosnowiec, Czeladź, Będzin, Lębork, Łeba, Lodzo, Loviĉo kaj Sztum, la ekspozicion invitis al la urbo la Urbestro de la Urbo Kwidzyn sub kies Patroneco okazas la Ekspozicio kaj la loka Esperanto-amiko Petro Stec, li estas NRO-aktivulo kaj kulturaganto por tuta Pomerio kaj manaĝero de la Pup-Teatro "ANIMO". La vernisaĝo okazis la 2-an de oktobro kun la Aŭtoritatoj de la Urbo kaj Distrikto, la lokaj televido kaj gazetaro kaj la ekspozicio daŭris ĝis la 5-a de novembro 2014 ([6]). La 20an de oktobro 2014 okazis la monologo "Doktoro Esperanto" de Mario Migliucci en la traduko al la pola de Roman Dobrzyński kaj prezentis ĝin la loka esperantistino el Sztum Helena Biskup, de la 21-a de oktobro ĝis 4a de novembro 2014 akompanis la Senatan Esperanto-ekspozicion la rapida Esperanto-kurso gvidata de Eduardo Kozyra el Malborko, la vic-prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kaj kunordiganto de la ekspozicio. Aliĝis jam al la Esperanto-kurso 8 urbanoj.
La 5an de novembro 2014 la Senata Ekspozicio veturos al granda, iam vojevodia urbo Elbląg / Elblongo, kie la sekvontan tagon okazos vernisaĝo kaj monologo "Doktoro Esperanto" en la ekspoziciejo de la Malnova Urbodomo ĉe la Katedralo en la historia, malnova kvartalo de la urbo, krome okazos la rapida kurso "Esperanto dum 7 tagoj".
Notoj kaj referencoj |
↑ Na Ziemi Ojców / Sur la Tero de Niaj Patroj, Rocznik Ziem Zachodnich i Północnych /Jarlibro de Nordaj kaj Okcidentaj Teritorioj, 1962, Towarzystwo Rozwoju Ziem Zachodnich, paĝo 205.
↑ Toruński Serwis Turystyczny /La Toruna Turismo-servo. Toruń / Toruno: informacja turystyczna/turisma informo, zabytki/antikvaĵoj, hotele/hoteloj, muzea/muzeoj, historia/historio, przewodnicy/ĉiĉeronoj/, vademecum turysty, informilo por turistoj.
↑ Portal Pomorza.
- ↑ 4,04,14,24,3Miasta partnerskie Kwidzyna.
↑ Teatr Miejski im. Witolda Gombrowicza.
↑ http://www.kwidzyn.pl/pl/mieszkancy/aktualnosci/2333-125-lat-jezyka-esperanto-wystawa.html