Suno





Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri stelo. Por informoj pri la samnoma komunumo en Italio, vidu la paĝon Suno (Italio).



















































































Suno Sun symbol-2.svg

Stelo

La Suno en UV.

La Suno en UV.

Speco

Flava nano[1]

Orbitaj ecoj

Granda duonakso
26000–28000 lumjaroj

Periodo
2,25–2,50 × 108 jaroj
Meza cirkulrapido
217 km/s

Terdistanco
- Minimuma
- Averaĝa
- Maksimuma


147 098 074 km
149 597 887,5 km
152 097 701 km

Planedaro

Sunsistemo

Fizikaj ecoj

Diametro
Ekvatora diametro
Polusa diametro
1 390 950 km
1 391 000 km
1 390 900 km

Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
1,9891 × 1030 kg
1,408 × 103 kg/m³
274,0 m/s2
617,54 km/s

Rotacia periodo
27t 6h 36m (je ekvatoro)
28t 4h 48m (je latitudo 30°)
30t 19h 12m (je latitudo 60°)
31t 19h 12m (je latitudo 90°)

Aksa kliniteco
7,25° (al ekliptiko)
67,23° (al galaksia ebeno)

Lumeco
3,827 × 1026 W

Aĝo
4,57 miliardoj da jaroj

Metalenhavo
0,0177

Atmosferaj kaj surfacaj ecoj

Surfaca temperaturo
5778 K (surface)
5 000 000 K (korono)
~15 700 000 K (kerno)

Observaj ecoj

Spektroklaso
G2 V

Videbla magnitudo
−26,74[2]

Absoluta magnitudo
4,83

Angula diametro
- Minimuma
- Averaĝa
- Maksimuma


31' 31"
32' 03"
32' 35"







v  d  r


Information icon.svg





La Suno (latine Sol, greke Helios) estas la nura stelo de Sunsistemo. La restaj objektoj de tiu sistemo rondiras ĉirkaŭ Suno aŭ iu objekto rondiranta Sunon.


Ĝi estas mezgranda stelo de spektroklaso G2V, flava nano.[1]


Kiel la aliaj steloj en la universo, la Suno estas grandega globo de plasmo. La Tero estas nur je proksimume 150.000.000 km de la Suno. La stela sistemo plej proksima al la Suno estas Alfa Centaŭro. La lumo de la steloj de tiu sistemo bezonas 4,35 jarojn por atingi la Teron. La lumo de la Suno bezonas nur 8,3 minutojn por atingi nin.




Enhavo






  • 1 Strukturo


    • 1.1 Brilo




  • 2 Rotacio


  • 3 Esploro de la Suno


    • 3.1 Fruaj observadoj


    • 3.2 Perteleskopa observado


    • 3.3 Persatelita kaj perkosmosondila esploroj




  • 4 Kulturaj aspektoj


    • 4.1 Kulturhistorio




  • 5 Kalendaroj


  • 6 Simboloj


  • 7 Vidu ankaŭ


  • 8 Proverbo


  • 9 Referencoj


  • 10 Eksteraj ligiloj





Strukturo |


La maso de la Suno konsistas precipe el hidrogeno (ĉirkaŭ 73%), heliumo kaj 70 aliaj elementoj. Sed la Suno estas tiel varmega (de 5.500 ĝis 15.000.000 gradoj Celsiaj), ke ĉiuj elementoj tie estas en gasa stato, aŭ eĉ en plasma stato (t.e. miksaĵo de nukleoj kaj elektronoj senligaj). La suna maso estas 332.950 fojoj pli granda ol la maso de la Tero. La diametro de la Suno estas 1.400.000 km.


La Suno estas speco de granda nuklea forno. Per nuklea fuzio la Suno eligas varmon kaj lumon, kiam hidrogeno konvertiĝas en heliumon. Sed tio estas tre longa procezo. La sciencistoj taksas, ke la Suno formiĝis antaŭ 4.600.000.000 jaroj, kaj ĝia vivo ĝis la sekvantaj grandaj ŝanĝoj daŭros 5 miliardojn da jaroj plu.


La suna korono videblas dum plena suna eklipso. Tiam astronomoj povas studi la grandajn ekflamegojn, kiuj elĵetiĝas de la suna kromosfero. Ili ankaŭ studas la sunmakulojn, kiuj povas perturbi la terajn telekomunikadojn. (Averto: neniam rigardu rekte la Sunon!)


Suna protuberanco estas granda brila strukturo de la suna atmosfero, kiu komponiĝas el rilative malvarma kaj densa plasmo kun temperaturo de la grandordo de 10 000 K, sama grandordo kiel tiu de la suna fotosfero. Tia strukturo baniĝas en la multe pli varma kaj maldensa plasmo de la korono; ties formo estas trudita de korona magneta kampo. Tipa protuberanco havas grandon de pluraj miloj da kilometroj, kun rekordo de 800 000 km, kaj daŭras pluraj semajnojn aŭ monatojn. La sunaj protuberancoj vidiĝas kiel brilaj formoj kiam ili aperas ĉe la rando de la suna disko. Kiam oni vidas ilin sur fono de la fotosfero, ili aperas kontraste malhela kaj estas tiel nomataj sunaj filamentoj.



Brilo |


La giganta kvanto de energio, kiu elradiis de la Suno de jam kvin miliardoj da jaroj estis longdaŭra enigmo por astronomoj. Kiaj energifontoj povus provizi tiom da energio dum tiom longa epoko? Se la tuta Suno estus farita el karbono, ĝia brulenergio sufiĉus nur por kelkmiloj da jaroj. Gravita energio - malrapida ŝrumpo de la Suno pro la propra pezo - povus daŭri nur 30 milionojn da jaroj.


La mistero de la suna energio solviĝis nur en la 20-a jarcento, kiam oni malkovris la nuklean energion. Evidentiĝis, ke la nura fonto, kiu estas sufiĉe abunda por klarigi la sunan energion, estas nuklea brulado. Kvar nukleoj de hidrogeno, la elemento plej abunda en la Suno kaj en la Universo, kunfandiĝas al unu nukleo de heliumo. Tiu brulado provizas la energion de ĉiuj steloj en la "ĉefa sekvenco", kiel la Suno. Kiam elĉerpiĝas la provizo de hidrogeno en la stela kerno, heliumaj nukleoj povas bruli kaj produkti pli pezajn nukleojn kiel karbonon, nitrogenon, oksigenon ktp.



Rotacio |


La Suno rotacias en ĉirkaŭ kvar semajnoj ĉirkaŭ sia propra akso. Tiu rotacio daŭras 25,4 tagojn ĉe la ekvatoro, 27 ĝis 28 tagojn ĉe mezaj latitudoj kaj 34,4 tagojn ĉe la polusoj. Tiu daŭrodiferenco de unu "tago de la Suno" nomiĝas diferencia rotacio kaj estas klarigebla jam delonge per gaz- kaj hidrodinamiko. Tamen komence de la 1990-aj jaroj evidentiĝis, ke la Suno rotacias sub la konvektozono samforme en periodo de 27 tagoj. Oni ankoraŭ ne bone komprenas la evoluon de la diferencia rotacio ene de la konvektozono.



Esploro de la Suno |



Fruaj observadoj |




Sunsubiro en Niederndorf la 25-an de februaro 2008.


Kiel la plej grava ĉielkorpo por la surtera vivo, la Suno estis atente observata de homoj jam en prahistorio. Kultejoj, kiel ekzemple Stonehenge, estiĝis por kalkulli la pozicion kaj la iradon de la Suno, ĉefe la momentoj de la solsticoj. Oni supozas, ke eĉ pli malnovaj ejoj estis uzataj por observi la Sunon. La irado de la Suno kaj ĉefe suneklipsoj estis observataj kaj dokumentataj de tre diversaj kulturoj.


Mencioj el Ĉinujo evidentigas, ke okazis forta agado de sunmakuloj. Sunmakuloj estas videblaj per la nura okulo, kiam la Suno troviĝas malalte sur la horizonto kaj kiam la sunlumo estas filtrita de la dika teratmosfero.


En la 19-a jarcento oni supozis, ke la Sunon estas el karbono, kiu brulis.[mankas fonto] Tamen laŭ tiu teorio la Suno povus brili nur dum ĉirkaŭ 6.000 jaroj.



Perteleskopa observado |




La tuta spektro de la Suno en videbla lumo kun absorbolinioj. Sur tiu bildo la tuta spektro, kiu ja nur estas longa maldika bendo, estis disigitaj en pluraj strioj ordigitaj unu sub la alia. La malhelaj "makuloj" estas la spektrolinioj de la unuopaj ondlongecospacoj.


Ankaŭ en Eŭropo oni rimarkis sunmakulojn en tiu epoko, sed oni konsideris ilin "atmosferajn vaporojn". Nur post la evoluo de la teleskopo oni sisteme esploris la fenomenon. En la jaro 1610 Galilei kaj Thomas Harriot unuaj observis la makulojn per teleskopoj. Johann Fabricius unua priskribis ilin en 1611 kadre de scienca teksto.


La observatan moviĝon de la makuloj sur la sundisko li ĝuste rilatis al la memrotacio de la Suno.
En 1619[mankas fonto] oni supozis sunventon, ĉar la vosto de kometoj ĉiam troviĝas je ties malsuna flanko.


Evidentiĝis en 1942, ke la suno elradias radioondojn. En 1949 Herbert Friedman pruvis sunan iksoradiadon.


Laŭepoke estis konstruitaj apartaj sunobservatorioj, kiuj celis nuran esploron de la Suno.


En 1960 estis pruvita la vibrado de la fotosfero. Tio estis la komenco de la heliosismologio, kiu studas la memvibradon de la Suno kaj deduktas de tio ĝian enan strukturon kaj procezojn.



Persatelita kaj perkosmosondila esploroj |




La kromosfero de la Suno en la lumo de la H-α-linio.


Serio de satelitoj estis senditaj ĉirkaŭ la Teron por observi la Sunon. Per tiuj satelitoj oni povas esplori la ondolongecspacoj (ultraviola radiado, ikso-radioj), kiuj alimaniere estas absorbitaj de la teratmosfero. Tiel ekzemple la spacstacio Skylab, sendita en 1973, kunportis ikso-radian teleskopon.


Helpe de kosmosondiloj oni provas alproksimiĝi la Sunon por studi la proksiman ĉirkaŭon de la Suno. Tamen pro la altegaj temperaturo kaj radiado, tio estas teknike malfacilega afero. Tiel la german-usonaj sondiloj Helios sukcesis alproksimiĝi la Sunon nur je distanco de ĉirkaŭ 43,4 milionoj da kilometroj.


La kosmosondilo Ulysses startigita en 1990 esploris la polusojn de la Suno, kiuj videblas nek de la Tero, nek de satelitaj kaj kosmosendiloj, kiuj troviĝas ĉe la planeta nivelo.
Tial Ulysses flugis unue al la planeto Jupitero, kie estis ŝanĝita la vojo per aparta manovro por ke la sondilo forlasu la planetan nivelon. De tiam ĝi jam dufoje superflugis la sunpolusojn. Per kutimaj konvenciaj raketmotoroj, sen flugo preter Jupitero, tia misio ne povintus okazi.


En 1995 la sondilo SOHO, konstruita ĉefe de Eŭropo, startis direkten al la Suno. Ĝi troviĝas nun en la punkto de Lagrange L1 kaj observas la Sunon per dek du malsamaj iloj. Ĝi sendas bildojn de la Suno ĉiutage kaj utilegas por la prognozo de sunerupcioj kaj sturmoj. En 1998 sekvis la satelito TRACE pour subteni SOHO-n.


En 2001 startis la kosmosondilo Genesis kaj trovis iom poste pozicion en la punkto de Lagrange L1 por kolekti tie dum 2,5 jaroj sondaĵojn de la sunvento por porti ilin al la Tero. Septembre 2004 la sondilo revenis surteren, sed pro ne malfermiĝinta paraŝuto ĝi kraŝis kaj multaj sondaĵoj detruiĝis. Iuj tamen estas esploritaj nuntempe de sciencistoj.


La 26-an de oktobro 2006 startis la du kosmosondiloj STEREO kaj unuan fojon sendis 3-dimensian bildon de la Suno kaj de ties ĉirkaŭo. Por sukcesi tion unu el la sondiloj poziciiĝis en la punkto de Lagrange L4, la alia en L5.



Kulturaj aspektoj |



Kulturhistorio |




La sunĉaro de Trundholm.


La suno estas la centra kosma korpo videbla desur la tero kaj de ĝi dependas ĉiu vivo surtera.


Tian ĉefan signifon jam rekonis homojn de prahistorio.
La plej multaj antikvaj socioj diigis la Sunon (Helios, aspekto de Apolonio en la greka mitologio, Sol en la romia mitologio), kaj nuntempaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la virdio.


La regula ĉiutaga kaj ĉiujara reveno de la suno estis parte time atendate kaj alvokata per kultaj aŭ magiaj ritoj.
Ĉefe suna sunaj eklipsoj timegis homojn. En la Ĉina imperio oni kredis, ke drako voris la sunon. Per granda bruego oni provis igi la drakon rekraĉi la sunon.


Aliflanke homoj jam delonge lernis la scion pri la fundamentaj periodoj kiel la tago kaj la jaro kaj utiligis ilin. La suno estas natura horloĝo al la homaro kaj la sekvo de la sezonoj estigis kalendarojn, kiu estis gravega por kultivado.


Sumeranoj reprezentis la sunon kiel sundion Utu. Ĉe la babilonanoj ĝi korespondis al la dio Ŝamaŝ, kiu ĉiutage alpaŝis al la ĉielo kaj kies radioj ĉion malkaŝis.
En la antikva Egiptujo oni adoris Reon, nomita ankaŭ Re aŭ Re-Atum. L
Aĥnaton akzeptis nur la unu dion Atono, la personigita sundisko kaj nuliigis ĉiujn aliajn egiptajn diaĵojn. En la ĉina imperio la suno estis simbolo por la oriento, printempo, vireco kaj naskiĝo, sed ankaŭ por la imperiestro. Vidu ankaŭ artikolon pri Suna dio.



Kalendaroj |


Homoj jam delonge lernis la scion pri la fundamentaj periodoj kiel la tago kaj la jaro kaj utiligis ilin. La suno estas natura horloĝo al la homaro kaj la sekvo de la sezonoj estigis kalendarojn, kiu estis gravega por kultivado.


La suno, kiel la plej videbla astro, formas la bazon por multaj kalendaroj, inkluzive de la okcidenta gregoria kalendaro. La tago dimanĉo nomiĝas tiel pro la Suno en multaj lingvoj, inter ili la ĝermanaj (ekzemple la angla Sunday kaj la germana Sonntag - suntago, tago de la suno) kaj iuj hindaj kaj keltaj.



Simboloj |




Astrologia simbolo de Suno


En alkemio kaj blazono-tradicio, la Suno asociiĝis al la metalo oro.


En la ĉina imperio la suno estis simbolo por la oriento, printempo, vireco kaj naskiĝo, sed ankaŭ por la imperiestro.



Vidu ankaŭ |



  • Astronomio

  • Suna energio

  • Suna maso

  • Suna lumeco

  • Sunŝipo



Proverbo |


Ekzistas pluraj proverboj pri la suno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:









  • Citaĵo

     Eĉ sur la suno troviĝas makuloj. 







  • Citaĵo

     Post vetero malbela lumas suno plej hela. 







  • Citaĵo

     Se forestas la suno, sufiĉas la luno. 



Referencoj |




  1. 1,01,1MURDIN, Paul. (2001) Encyclopedia of Astronomy and Astrophysics : Sun (EN). Bristol: Institute of Physics Publishing. doi:10.1888/0333750888/4938.


  2. https://web.archive.org/web/20100715200549/http://nssdc.gsfc.nasa.gov/planetary/factsheet/sunfact.html


  3. [1]




Eksteraj ligiloj |



  • france Le Soleil, (Le système solaire à portée de votre souris - La Sunsistemo musklake atingebla)





Portala ikono Portalo pri Astronomio




  • Suno en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Suno en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)











Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto