Brandenburgio
Brandenburgio | |||
germane: Brandenburg | |||
Federacia lando | |||
Elaviadila vido al urbo Cottbus, unu el la lokoj de Brandenburgio | |||
| |||
Oficiala nomo: Brandenburg | |||
Lando | Germanio | ||
---|---|---|---|
Federacia lando | Brandenburgio | ||
Distriktoj | 14 - Barnim - Dahme-Spreewald - Elbe-Elster - Havelland - Märkisch-Oderland - Oberhavel - Oberspreewald-Lausitz - Oder-Spree - Ostprignitz-Ruppin - Potsdam-Mittelmark - Prignitz - Spree-Neiße - Teltow-Fläming - Uckermark | ||
Eksterdistriktaj urboj | 4 - Brandenburg an der Havel - Cottbus - Frankfurt (Oder) - Potsdam | ||
Historiaj regionoj | 6 - Reĝlando Prusio - Germana Imperiestra Regno - Luzacio - Vajmara Respubliko - Tria regno - GDR | ||
Najbaras kun | 6 - Saksio-Anhalto Germanio - Malsupra Saksio Germanio - Meklenburgo-Antaŭpomerio Germanio - Okcidentpomeria Provinco Pollando - Lubuŝa Provinco Pollando - Saksio Germanio | ||
Konata loko | Spree-arbaro | ||
Riveroj | Havel, Spree, Elbo, Odro, Luzacia Niso | ||
Ĉefurbo | Potsdamo | ||
Areo | 29 477 km² (2 947 700 ha) | ||
Loĝantaro | 2 484 826 (fine de decembro 2015) | ||
Denseco | 84,3 loĝ./km² | ||
Ministroprezidanto | Matthias Platzeck (SPD) ekde 2002 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
ISO 3166 | DE-BR | ||
Landa Esperanto-asocio | Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio (EABB) | ||
Distriktoj enkadre de Brandenburgio | |||
Vikimedia Komunejo: Brandenburg | |||
Retpaĝo: www.brandenburg.de/cms/list.php/bbstart | |||
Brandenburgio estas federacia lando en la orienta parto de Germanio kiu plene ĉirkaŭas Berlinon. Ĝia germana nomo estas Brandenburg [BRANdenburk]. Ĝi estas konata kiel Brandeburg aŭ Brandeburk en la ĉeĥa lingvo. Ankaŭ itale oni ofte uzas la formon Brandeburgo, ĉar la sonkombino "nb" estas malfacile prononcebla por italoj. Fine de decembro 2015 ĝi havis 2484826 loĝantojn.
Al Brandenburgio limas la germanaj federaciaj landoj Meklenburgo-Antaŭpomerio (norde), Saksio (sude), Saksio-Anhalto (okcidente) kaj en la oriento najbaras Pollando.
Enhavo
1 Geografio
1.1 Reliefo
1.2 Akvaĵoj
1.2.1 Riveroj
1.2.2 Lagoj
1.3 Urboj
2 Administra disdivido
2.1 Distriktoj
2.2 Eksterdistriktaj urboj
3 Luzacio
4 Servoj
5 Kulturo
6 Vidu ankaŭ
Geografio |
Reliefo |
En Brandenburgio ne ekzistas montaroj. La pejzaĝo tamen ne estas tute ebena. Ĝin modlis pluraj glaciepokoj. La plej alta punkto estas Hagelberg, kiu leviĝas 201 m super la marnivelon.
Akvaĵoj |
Brandenburgio unuflanke konsideriĝas la plej akvoriĉa federacia lando de Germanio. Ekzistas pli ol 3.000 naturaj lagoj kaj multnombraj pliaj arteferitaj lagoj kaj lagetoj. Plue ekzistas pli ol 33.000 kilometroj da akvovojoj, el kiuj tamen la plejmulto ne estas riveroj, sed kanaloj. Aliflanke tamen la lando ricevas relative malmulte da pluvo kaj tial kolektiĝas malmulte da grundakvo. Pro la relativa pluvomanko ankaŭ ekzistas kompare malmultaj rojoj kaj riveretoj, kiuj trafluus la lagojn, kaj tial la mempurigo de la lagoj nur limigite funkcias.
Riveroj |
La sekvaj riveroj tuŝas aŭ trafluas Brandenburgion per siaj tutaj aŭ partaj longoj:
|
|
|
Lagoj |
La plej granda natura lago nomiĝas Scharmützelsee, ĝia areo kovras 1207 hektaroojn.
Alia lago estas la Jungfernsee.
Urboj |
La plej gravaj urboj en Brandenburgio estas:
|
|
Administra disdivido |
En Brandenburgio ekzistas 14 distriktoj (Landkreise) kaj 4 eksterdistriktaj urboj.
Distriktoj |
kun administraj centroj | |
|
|
Eksterdistriktaj urboj |
Brandenburg an der Havel (BRB)
Cottbus (CB)
Frankfurt (Oder) (FF)
Potsdam (P)
Luzacio |
La Luzacia lignita regiono - germane Lausitzer Braunkohlerevier, suprasorabe Łužiski brunicowy rewěr - estas lignitominada teritorio en la sudoriento de la federacia lando Brandenburgio kaj en la nordoriento de la federacia lando Saksio.
Servoj |
- Brandenburgia Teknologia Universitato
- La Akademio de Sciencoj de Berlino kaj Brandenburgio aŭ plejeble proksima al la germanlingva originalo Berlin-Brandenburgia Akademio de Sciencoj, germane Berlin-Brandenburgische Akademie der Wissenschaften, latine Academia Scientiarum Berolinensis et Brandenburgensis, estas akademio de sciencoj fondita en 1992 per ŝtata traktato inter la federaciaj landoj Berlino kaj Brandenburgio. La akademio estas subjekto de publika juro kun la rajto je memadministrado.
|
Kulturo |
- Brandenburgia literatura premio
Vidu ankaŭ |
- Fläming
|