UK 1969
UK 1969 | |
---|---|
Loko | Helsinko, Finnlando |
Ekde | 26-a de julio 1969 |
Ĝis | 2-a de aŭgusto 1969 |
← Antaŭa | Sekva → |
La 54-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 1969 en Helsinko, Finnlando, kun 1857 partoprenantoj el 38 landoj. La kongresa temo estis "La rolo kaj taskoj de la Esperanto-Organizaĵoj en la aktualaj lingva situacio en la mondo".
La Alta Protektanto de la kongreso estis Urho Kekkonen, Prezidanto de Finnlando. La lokan kongresan komitaton prezidis N. G. Narvala.
La kongreso okazis plejparte en la kongresejo Dipoli en la urboparto Otaniemi de la najbara urbo Espoo, en ejo de Finnlanda Teknika Universitato. Teatraj prezentoj okazis en la urba teatro de Helsinki.
Internacia Somera Universitato |
La rektoro de la Universitato estis emeritiĝinta profesoro pri meteologio Vilho Väisälä.
La programo:
Ivo Lapenna: Internacia Juro kaj Mondpolitiko
Erkki Kääriäinen: Pri la formo kaj grando de la terglobo
Italo Chiussi: Esperanto kaj islamo
Vilho Setälä: La finna lingvo kaj esperanto kiel ŝlosiloj al studo pri lingvoj
Carl Støp-Bowitz: Birdetoj kiel ekstermantoj de insektoj
Simeon Simeonov: Nuntempa scienca informado kaj dokumentado kun aparta konsidero de la lingvaj problemoj
David L. Armand: Racia uzado kaj konservado de la naturfontoj de nia planedo
Aurél Ponori Thewrewk: Dante kaj la natursciencoj
E. A. Bokarev: Kazaj sistemoj en finno-ugraj kaj kaŭkazaj lingvoj
Teatraĵoj prezentitaj |
Internacia Arta Teatro
Vilhelmo la konkeranto de Vanĉa Kljakoviĉ. Rolis Ivan Rogulja, Silva Fulgosi.
Aparta ĉambro de Calude SAN.
Hotelo de Pepo Bandiĉ de Branko Ĉopiĉ. Gastrolis Belka Beleva kaj Anani ANEV el Bulgara Esperanto-Teatro (BET). Reĝisoris Srdjan Flego.
La sonoriloj de Smiljan Rozman. Rolis Mladen Šerment
Universalaj Kongresoj | ||
---|---|---|
1905-1915 • 1920-1939 • 1940-1980 • 1981-2010 | ||
Berno 1947 • Malmö 1948 • Bornemouth 1949 • Parizo 1950 | ||
Munkeno 1951 • Oslo 1952 • Zagreb 1953 • Haarlem 1954 • Bologna 1955 | ||
Kopenhago 1956 • Marsejlo 1957 • Mainz 1958 • Varsovio 1959 • Bruselo 1960 | ||
Harrogate 1961 • Kopenhago 1962 • Sofio 1963 • Hago 1964 • Tokio 1965 | ||
Budapeŝto 1966 • Roterdamo 1967 • Madrido 1968 • Helsinki 1969 • Vieno 1970 | ||
Londono 1971 • Portlando 1972 • Beogrado 1973 • Hamburgo 1974 • Kopenhago 1975 | ||
Ateno 1976 • Rejkjaviko 1977 • Varna 1978 • Lucerno 1979 • Stokholmo 1980 |