Pablo Escobar
Pablo Escobar | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskonomo | Pablo Emilio Escobar Gaviria |
Naskiĝo | 1-an de decembro 1949 (1949-12-01) en Rionegro |
Morto | 2-an de decembro 1993 (1993-12-02) (44-jara) en Medeĝino |
Kaŭzo de morto | pafvundo |
Loĝloko | La Catedral |
Aliaj nomoj | El Patrón, Don Pablo, El Doctor, El Padrino, El Señor, El Diablo, El Mágico, El Zar de la Cocaína, El Duro |
Ŝtataneco | Kolombio |
Alma mater | Universitato de Antjokio |
Profesio | droglordo, politikisto, entreprenisto |
Lingvoj | hispana lingvo |
Familianoj | |
Edz(in)o | Victoria Eugenia Henao Vallejo, María Isabel Marieta |
Infanoj | Sebastián Marroquín, Manuela Escobar |
Frat(in)o | Roberto De Jesus Escobar Gaviria. |
Pablo Emilio ESCOBAR GAVIRIA [pablo emiljo eskobar gavirja] alinome El Patrón (La Patrono) (1-a de decembro, 1949 – 2-a de decembro, 1993) estis kolombia narkotikisto kaj politikisto.
Pablo Escobar estas en Kolombio ĝis hodiaŭ konsiderata la caro de kokaino kaj simbolo de organizita krimo. Li akiris grandegan kvanton de riĉeco per kontrabando de kokaino kaj ties kontraŭleĝa vendado.
Citaĵoj |
Pri Pablo Escobar |
- Blindigita per insida letero, la frato de Pablo Escobar, Roberto Escobar, moknome El Osito (La Urseto) dum intervjuo al TV5 en malliberejo de Itagüí, ne permesas, ke oni senindulge kritiku sian forpasitan fraton:
"Nu... lin oni nomis El Patrón ĉar en Kolombio la personojn kiuj estas posedantoj --aŭ propraĵuloj de entrepreno-- oni alinomas "patronoj". Do, la malriĉaj homoj eknomis lin patrono ĉar li estis alvenanta kun du kamionoj al la malriĉaj kvartaloj kaj al ili disdonis por ke ili havu pli bonan manieron nutriĝi"
- Antaŭ ol esti ekstradiciita al Usono, Gilberto Rodríguez Orejuela fiparolas pri La Patrono, sia malamiko:
"Ni povas diri, ke la plej granda mafiulo donita de la 20a jarcento en la mondo nomiĝis Pablo Escobar... ĉar mi ne konis ĝis ĉi tiun momenton --mi ne scias, ĉu vi ja konas lin-- en kiu lando de la mondo unu sola viro, unu sola krimulo, estis povanta mortigi, estis povanta ordoni, la morton de 427 policistoj." [1]
Piednotoj |
↑ [1] Intervjuo al Gilberto Rodríguez Orejuela