Tiu ĉi artikolo pri Esperanto havas liston de fontoj, literaturo aŭ eksteraj ligiloj sed neniun aŭ nesufiĉajn referencojn.
Vi povas plibonigi ĝin, aldonante referencojn al fidindaj fontoj. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Aŭgusto 2017)
Komitato kunsidas en Roterdamo, UK 2008
La Komitato estas la supera gvid-organo de UEA.
Enhavo
1Historio
2Elekto
3Taskoj
4Eksteraj ligiloj
Historio |
Origine "Komitato" estis la nomo de la Estraro, sed en 1920 la nova statuto disigis inter Komitato kaj Komisiono (poste: Estraro). La Komitato ekde tiam kunvenas unufoje en la jaro, dum la Universala Kongreso (antaŭ 1934 dum la "Kongreso de UEA"). Dum la cetero de la jaro la Komitato laboras perpoŝte.
Laŭ la statuto de 1934, la Komitato nomiĝis enkonduke ankaŭ Centra Komitato de UEA (art. 36), kvankam la teksto cetere parolis nur pri Komitato.
La Ĝeneva UEA (1936-1947) havis ĝis 1938 nur "provizoran Komitaton", kiu funkciis samtempe kiel Estraro. Nur en 1938 estis elektita nova Komitato, kaj en 1939 nova Estraro. Internacia Esperanto-Ligo plufunkciigis la malnovajn UEA-komitatanojn kaj nur en 1938 elektis novan Komitaton.
Laŭ la nederlanda leĝo, asocio devas havi "kunvenon de membroj", kie kunvenas la membroj aŭ reprezentantoj de la membroj. Certajn decidojn povas fari nur tiu ĉi kunveno, ekzemple malŝarĝi kaj elekti la Estraron.
Elekto |
La komitatanoj havas trijaran oficoperiodon. Ekzistas tri manieroj eniri la Komitaton:
Komitatanon A nomas la landaj asocioj proporcie al la membronombro; tiuj komitatanoj estas la plej multaj. Landa Asocio rajtas nomi unu komitatanon por ĉiu komencita milo da aliĝintaj membroj de tiu Landa Asocio. La samo validas por aliĝinta Faka Asocio.
Komitatanon B elektas la individuaj membroj; po unu persono por komencita milo da individuaj membroj.
Komitatano C estas elektita de komitatanoj A kaj B por havi en la Komitato personojn kun aparte bezonataj spertoj; ĝis maksimumo kvarono de la tuta nombro.
Krome la kunsidojn partoprenas observantoj, kiuj reprezentas en la Komitato la landajn asociojn kun malpli ol cent membroj.
Superrigardon de komitatanoj la lastajn 33 jarojn vi trovas en komitatanoj 1986-2018.
Taskoj |
La Komitato havas a) la rajtojn kaj devojn, kiujn la nederlanda leĝo donas al la "ĝenerala kunveno de membroj" (aŭ ties reprezentantoj), kiel ekz. elekti la Estraron, kaj b) ceterajn rajtojn kaj devojn donitajn de la statuto de UEA.
.everyoneloves__top-leaderboard:empty,.everyoneloves__mid-leaderboard:empty,.everyoneloves__bot-mid-leaderboard:empty{ margin-bottom:0;
}
4
I'm referring to Picard, Riker, Data, Worf, Geordi, Dr. Crusher, Wesley Crusher, Chief O'Brien and family, Deanna Troi, Guinan. I know Picard and Worf show up on DS9, though I haven't seen it myself. I'm curious what happened to the characters after that last episode of TNG?
star-trek star-trek-tng
share | improve this question
edited 10 hours ago
Ham Sandwich
6,051 2 25 75
...
Flugkoridoroj dum la blokado de Berlino La Berlina aerponto estas la provizigo de okcidenta Berlino per aviadiloj fare de la aliancanoj inter la 23-a de junio 1948 kaj la 12-a de majo 1949 dum la blokado de Berlino fare de la sovetia armeo. Enhavo 1 Historio 1.1 La aerkoridoroj 1.2 Unuaj flugoj 1.3 Plibonigo de la aerponto 1.4 Fino de la aerponto 1.5 Rozinbombiloj 1.6 Bilanco 2 Flughavenoj 2.1 Berlino 2.2 Okcidenta Germanio 3 Aviadiloj de la berlina aerponto 4 15-a datreveno de la aerponto 5 Bibliografio 6 Referencoj 7 Eksteraj ligiloj Historio | General Lucius D. Clay, militguberniestro de la usona okupadzono Jam antaŭ la berlina aerponto estiĝis la malgranda aerponto . La estro de la sovetia militadministracio en Germanio, Vasili Daniloviĉ Sokolovski, ordonis la 1-an de aprilo 1948, kiel reago al la konferenco de Londono inter britoj, francoj kaj reprezentantoj de Benelukso pri aligo de Germa...
La berlina muro ĉe Bethaniendamm, 1986 La berlina muro aŭ simple la muro [1] , nomita ankaŭ "kontraŭfaŝisma remparo" en propaganda lingvo de la iama Germana Demokratia Respubliko, estis parto de la interngermana limo, kiu dividis de la 13-a de aŭgusto 1961 ĝis la 9-a de novembro 1989 okcidentan Berlinon de la orienta parto de la urbo kaj de la ĉirkaŭa tereno de la GDR. Ĝi estis unu el la plej famaj simboloj de la malvarma milito kaj de la disdivido de Germanio. Pli ol simpla muro, la berlina muro estis fakte tuta defendokonstruaĵo kun du muroj, ena malplena strio, rondirvojo, gardturoj kaj alarmsistemoj. Dum la provo transiri la severe garditan limon al okcidenta Berlino multaj homoj estis mortigitaj. La preciza nombro de viktimoj estas pridisputita kaj ne certa; la nombroj anoncataj varias inter 86 kaj 238 mortintoj. La malplifortiĝo de Sovetunio kaj la politiko de liberigo gvidita de Miĥail Gorbaĉov ebligis al la orientgermanoj faligi la 9-an de novembro 1989 l...