Soci-ekonomia geografio
Soci-ekonomia geografio estas unu el du ĉefaj partoj de geografiaj sciencoj, pristudas teritorian organizon de la socio en diversaj landoj, regionoj, lokoj. Ĝi dispartiĝas je:
- Ekonomia geografio;
- Socia geografio;
- Geografio de loĝantaro.
Socio-ekonomia geografio konsistigas la kernon de ĉiuj sciencaj geografiaj disciplinoj kaj direktoj, okupiĝantaj pri sociaj eventoj.
Ekonomia geografio pristudas specifaĵojn de la formado de teritoriaj-ekonomiaj strukturoj de mastrumado en diversaj landoj kaj regionoj. Ĝi dividiĝas je (1) ĝenerala, ekonomibranĉa (Geografio de Agrokulturo, Industrio, Transporto,Turismo k.c.), regiona Ekonomiaj Geografioj kaj Geografio de Monda Mastrumado.
Socia geografio pristudas spacajn procezojn kaj formojn de organizado de homvivo, antaŭ ĉio laŭ vidpunkto de kondiĉoj de laboro, ripozo, vivo, reprodukto de homoj. Ĝi estas ligita kun sociaj, demografiaj, ekonomiaj kaj aliaj esploroj.
Lingva geografio estas la subfako de homa geografio kiu studas la geografian distribuon de lingvo(j) aŭ ĝiaj konsistigaj elementoj.
Geografio de loĝantaro pristudas dislokigon kaj teritorian organizon de loĝantaro, ĝian lokon en procezoj de socia produktado kaj reciprokagon de la socio kun ĉirkaŭmedio. Geografio de Loĝantaro pririgardas en geografia aspekto diversajn problemojn, ligitan kun loĝantaro, ĝia nombro, strukturo, denso, dislokigo, teritoria formo (urba kaj kampara loĝantaro).
Vidu ankaŭ |
- Fizika geografio