Mielabelo



















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Mielabelo


Bee on Geraldton Wax Flower.JPG


Biologia klasado






































Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Artropodoj Arthropoda

Klaso:

Insektoj Insecta

Ordo:

Himenopteroj Hymenoptera

Subordo:

Apokritoj Apocrita

Superfamilio:

Apoidoj Apoidea

Familio:

Abeledoj Apidae

Tribo:

Abelenoj Apini

Genro:

Mielabelo Apis
Linnaeus, 1758


Specioj


Apis andreniformis
Apis cerana
Apis dorsata
Apis florea
Apis koschevnikovi
Apis mellifera,
Apis nigrocincta



Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Mielabelo









v  d  r


Information icon.svg



Mielabelo (Apis) estas genro de kolonia, flugkapabla insekto el la familio de abeledoj (Apidae) (kiu apartenas al subordo Apokritoj, al ordo Himenopteroj). La abeloj estis jam hejmigitaj en la epoko de la egiptiaj piramid-konstruoj.




Enhavo






  • 1 Kolonio


  • 2 Pikilo


  • 3 Komunikado


  • 4 Famaj abelbredaj regionoj


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Proverbo


  • 7 Eksteraj ligiloj


  • 8 Referencoj





Kolonio |


La mielabelo vivas en kolonio, nome abelsvarmo, kiu somere nombras ĝis ĉ 50.000 abelojn. La kolonio konsistas dum la granda parto de la jaro ĉefe el femaloj: el t.n. reĝino (kiu sole la ovojn demetas — ĝis 2.000 tage) kaj el sterilaj laboristinoj, kiuj la nektaron kolektas kaj prilaboras por ricevi mielon, la larvojn flegas kaj protektas la abelujon. Sed somere ili bredas ĝis ĉirkaŭ 2.000 masklajn abelojn (virabelo).


La reĝino pariĝas kun virabeloj, kiuj mortas post la nupto, ĉar la reĝino forŝiras generilojn de virabelo post transdono de semo. Kiam somere la kvanto de la kolektita mielo malpliiĝas, la virabelojn oni forpelas el la abelujo. La virabeloj estiĝas en partenogenezo el nefekundigitaj ovoloj (ovoj) en la sekvonta printempo.


Nur la nutrado de la larvoj decidas pri tio, kio evoluas el la larvo: reĝino aŭ laboristinoj. La larvo de la estonta reĝino ricevas la plej bonan nutraĵon, la t.n. reĝinan ĵeleon. En majo aperas la novaj reĝinoj, kiuj kun parto de la kolonio elsvarmas por establi novan kolonion (abelbredistoj povas uzi rimedojn por kontroli eliron de svarmoj kaj ankaŭ neebligi ĝin).


La abeloj konstruas ĉelaron el vakso, en kiuj ili bredas siajn idojn kaj deponas la mielon. La mielo estas kolektita el la nektaroj de la floroj aŭ (malpli ofte) el sekreciaĵoj de plantoj.


Poste en siaj mallongaj vivoj la laboristinoj kolektas polenon, kiun ili transportas kiel globojn kungluitajn sur malantaŭaj kruroj (v. foton)


La 80% de la plantoj estas abelpolenataj, kio montras iliajn gravecojn. Krom tio ili estas bredbestoj pro la mieloj kaj vaksoj. La afero pri bredado de abeloj nomiĝas kiel abelbredado, tiuj homoj kiuj profesie okupiĝas pri ĉi tio nomiĝas kiel abelbredistoj. Por la abelbredistoj finiĝas la jaro en aŭgusto, kiam ili bone ennutras la abelojn por ke ili bone travintrumu. Ju pli bone la abelkolonio travintrumas, des pli forta ĝi estas printempe por kolekti la mielon. Dum lastaj jardekoj la mielabelo estas minacata fare de mielakaro. Tiu ĉi parazito estis enportata fare de sciencistoj kaj ĝi respondecas pri formorto de tutaj kolonioj.



Pikilo |


La pikilo de la abelo estas ekipita per ŝtokoj (ŝpatoj), kiuj ankriĝas en la mola haŭto (ekz de la homo) kaj tiel la pikilo elŝiriĝas el la korpo de la mielabelo, kaŭzante ties morton. (Se la piko atingas alian insekton, la pikilo ne ankriĝas en ties kitina surfaco.




Mielabelo kolektanta polenon



Komunikado |


Por la interkomunikado de la abeloj servas la t.n. abela danco (pri tiu temo vidu ankaŭ Karl Von Frisch).



Famaj abelbredaj regionoj |


Famas la hungara akacia mielo, kaj en Francio la lavenda mielo en Provenco kaj tiu de kolzo pli norde. Multaj landoj havas siajn famajn abelbredajn regionojn.






  • Mielabelo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Mielabelo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Mielabelo en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)






Vidu ankaŭ |



  • Abelo

  • Abelbredado

  • Abela danco



Proverbo |


Ekzistas proverbo pri abelo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:








  • Citaĵo

     Kiu havas abelojn, havas mielon. 


Eksteraj ligiloj |



  • Informo pri mielabeloj (en la germana lingvo)


Referencoj |




  1. Lernu




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto