Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj
La Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj (OAŜ) estas la ĉefa forumo al multflanka dialogo de Ameriko. La Organizaĵo laboras por fortigi la pacon kaj sekurecon, solidigi la demokration, defendi la homajn rajtojn, apogi la socialan kaj ekonomian disvolviĝon de la Amerikaj landoj. Ĝiaj agoj celas vigligi la rilatoj inter la nacioj kaj popoloj de l' kontinento.
OAŜ havas sidejon en Vaŝingtono, Usono. Ĝi havas ankaŭ regionajn oficejojn en la membraj ŝtatoj.
Enhavo
1 Historio
2 Oficialaj lingvoj
3 Celoj
4 Strukturo de OAŜ
5 Membro-ŝtatoj
6 Ĝeneralaj Sekretarioj de OAŜ
7 Eksteraj ligiloj
8 Vidu ankaŭ
Historio |
OAŜ havas sidejon en Vaŝingtono.
En 1890 la Unua Internacia Amerika Konferenco, okazanta en Vaŝingtono, kreis la Internacian Unuiĝon de Amerikaj Respublikoj kaj ĝian daŭran sekretarion, la Komercan Oficejon de la Amerikaj Respublikoj. En 1910 tiu organizaĵo iĝis Tutamerika Unuiĝo. La 30-an de aprilo 1948 21 ŝtatoj de l' kontinento kunvenis en Bogoto, Kolombio, por adopti la Ĉarton de la Organizaĵo de la Amerikaj Ŝtatoj.
Oficialaj lingvoj |
Estas kvar oficialaj lingvoj de OAŜ: la hispana lingvo, la franca lingvo, la angla lingvo kaj la portugala lingvo.
Celoj |
OAŜ havas la sekvajn esencajn celojn:
- Garantii la pacon kaj la sekurecon de l' kontinento;
- Antaŭenigi kaj solidigi la parlamentan democration sub la precipo de neinterveno;
- Preveni la eblajn kaŭzojn de malfacilaĵoj kaj garantii pacan solvon de kvereloj inter la membraj ŝtatoj;
- Organizi la solidaran agadon de tiuj se estos atako;
- Serĉi solvon al ĉiuj politikaj, juraj, ekonomiaj problemoj kiuj okazos inter ili;
- Antaŭenigi, pere de kunlabora agado, ekonomian, socialan kaj kulturan disvolviĝon de la membraj ŝtatoj;
- Forigi la mizeron, kiu estas malhelpo al demokratia evoluo de la popoloj de l' kontinento;
- Atingi sufiĉan limigon de konvenciaj armiloj por dediĉi pli da mono al sociala kaj ekonomia disvolviĝo de la membraj ŝtatoj.
Strukturo de OAŜ |
Laŭ la Ĉarto de OAŜ (Titolo 8-a), ĝiaj konsultaj kaj politikaj organoj estas:
Ĝenerala Asembleo;
Konsulta Kunveno de Ministroj de Eksterlandaj Rilatoj;
Interamerika Konsilio por Integra Disvolviĝo kaj specialaj konsiloj;
Interamerika Jura Komitato;- Interamerika Komisiono de Homaj Rajtoj
- Ĝenerala Sekretario
- Specialaj konferencoj;
- Specialaj organoj;
Membro-ŝtatoj |
Origine estis 21 membro-ŝtatoj en 1948, nun estas 35 sendependaj ŝtatoj:
Antigvo-Barbudo (1967)
Argentino (1948)
Bahamoj (1982)
Barbado (1967)
Belizo (1991)
Bolivio (1948)
Brazilo (1948)
Ĉilio (1948)
Domingo (1948)
Dominiko (1979)
Ekvadoro (1948)
Grenado (1975)
Gujano (1991)
Gvatemalo (1948)
Haitio (1948)
Honduro (1948)
Jamajko (1969)
Kanado (1990)
Kolombio (1948)
Kostariko (1948)
Kubo (1948) - Per rezolucio de la Oka Konsulta Kunveno de Ministroj de Eksterlandaj Rilatoj (1962), la nuna Kuba registaro jam povas partopreni en OAŜ, post reakcepto en junio 2009.
Meksiko (1948)
Nikaragvo (1948)
Panamo (1948)
Paragvajo (1948)
Peruo (1948)
Salvadoro (1948)
Sankta-Kito kaj Neviso (1984)
Sent-Lucio (1979)
Sent-Vincento kaj Grenadinoj (1981)
Surinamo (1977)
Trinidado kaj Tobago (1967)
Urugvajo (1948)
Usono (1948)
Venezuelo (1948)
Ĝeneralaj Sekretarioj de OAŜ |
Alberto Lleras Camargo (Kolombio) 1948-1954
Carlos Dávila Espinoza (Ĉilio) 1954-1955
José A. Mora (Urugvajo) 1956-1968
Galo Plaza (Ekvadoro) 1968-1975
Alejandro Orfila (Argentino) 1975-1984
João Clemente Baena Soares (Brazilo) 1984-1994
César Gaviria (Kolombio) 1994-2004
Miguel Ángel Rodríguez (Kostariko) Septembro-Oktobro 2004
José Miguel Insulza (Ĉilio), de aprilo 2005
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo de la OAŜ
Vidu ankaŭ |
- Komunumo Sudamerika de Nacioj
- Merkosudo
Amerika Konvencio pri Homaj Rajtoj kaj Interamerika Kortumo pri Homaj Rajtoj