Sebastián de Belalcázar


























Sebastián de Belalcázar

Sebastian de Belalcazar.jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

1-an de januaro 1480 (1480-01-01)
en Kordovo

Morto

21-an de aprilo 1551 (1551-04-21) (71-jara)
en Kartageno

Ŝtataneco

Hispanio

Profesio
esploristo, konkistadoro







v  d  r


Information icon.svg



Sebastián de Belalcázar (Belalcázar, 1480 - Kartageno (Kolombio), 1551) estis hispana konkeranto dum la esploro de Ameriko.


Ŝajne li alvenis al Ameriko en unu el la vojaĝoj de Kristoforo Kolumbo kaj en 1514 li akompanis guberniestron Pedrarias Dávila al Darién, en nuna Panamo.


En 1524 li partoprenis la konkeron de Nikaragvo kaj estis urbestro de la urbo de Leono.


Li poste kunlaboris kun Francisco Pizarro, kaj en 1533 li konkeris la nunan urbon de Kito, kaj fondis la urbojn de Guajakilo, Ampudia, Kalio, Popajano kaj Neiva, inter aliaj. En 1539, li eniris en Bogoton.


En 1541 li estis nomumita guberniestro de teritorio nun apartenanta al Kolombio kaj Ekvadoro. Li partoprenis diversajn luktojn kun aliaj konkerantoj, kaj post unu el la murdoj kiujn li ordonis, li estis mortkondamnita, sed forpasis de malsano antaŭ ol li suferis la ekzekuton.



Ecuador p121.jpg





Eksteraj ligiloj |



  • http://www.caliescali.com/historia_belalcazar.php3

  • http://www.andalucia.cc/abenhumeya/BIOGRAFIA/SEBASTIAN%20DE%20BELALCAZAR.htm




Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51