Rüeggisberg

















































Rüeggisberg

Blazono de Rüeggisberg


Blazono de Rüeggisberg

Preĝejo de Rüeggisberg


Preĝejo de Rüeggisberg
Kantono
Berno
Administra distrikto
Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009
Seftigen

Koordinatoj 

46°49′16″N 7°26′19″O  /  46.82111°N, 7.43861°O / 46.82111; 7.43861 (Rüeggisberg)Koordinatoj: 46°49′16″N 7°26′19″O  /  46.82111°N, 7.43861°O / 46.82111; 7.43861 (Rüeggisberg)
Nombro de enloĝantoj
1862
Areo
35,76 km²
Alteco
930 m super marnivelo
Poŝtkodo
3088 Rüeggisberg
3155 Helgisried-Rohrbach
3089 Fultigen

Komunumkodo
0880

Mapo de Rüeggisberg


Mapo de Rüeggisberg







v  d  r


Information icon.svg



Rüeggisberg estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1862 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 La distriktoj de la komunumo Rüeggisberg


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj


  • 8 Bildoj





Geografio |


La komunumo Rüueggisberg situas en la Svisa Mezlando ĉe la transiro al la Antaŭalpoj, proksimume 14 kilometrojn sude de la federacia urbo Berno. La komunumo estas tre vasta. Ĝi konsistas el kvar distriktoj, kiuj siavice konsistas el multnombraj vilaĝetoj kaj setlejoj, kaj la eksklavo Nünenenberg proksimume 10 kilometrojn sude de la cetera komunuma teritorio, kie situas la monto Gantrisch, kies kulmino kun alteco de 2175 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunumo. En Nünenberg fontas la rivero Gürbe.


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 35,76 km², de kiuj 29,5% estas kovritaj de arbaro, 64,2% servas por agrikulturo kaj 4,3% por setlado.
[1]



La distriktoj de la komunumo Rüeggisberg |


La komunumo Rüeggisberg konsistas el la sekvantaj kvar distriktoj:



  • Distrikto Rüeggisberg konsistante el la ĉefvilaĝo Rüeggisberg kaj la vilaĝetoj Mättiwil kaj Tromwil

  • Distrikto Bütschel konistante el la vilaĝetoj Oberbütschel, Niederbütschel, Gschneit kaj Bungerten

  • Distrikto Fultgen konsistante el la vilaĝetoj Hinterfoltigen kaj Vorderfultigen

  • Distrikto Helgisried-Rohrbach konsistante el la vilaĝetoj Helgisried, Rohrbach, Wiler, Schwanden, Brügglen, Schwand, kaj Wislisau (parto de Wislisau apartenas al la najbara komunumo Rüeschegg).



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Rüeggisberg limas en nordo en unu punkto al Wald, en nordnordoriento al Niedermuhlern, en nordoriento al Toffen, en orientnordoriento al Kaufdorf, en oriento al Rümligen, en sudoriento al Riggisberg, en sudokcidento al Rüschegg, en okcidento al Schwarzenburg, kaj en nordnordokcidento al Oberblam. La eksklavo Nünenberg limas en nordo al Riggisberg, en oriento al Blumenstein, en sudo al Därstetten, kaj en okcidento al Rüschegg.



Trafiko |


Tra la komunumo pasas de oriento al okcidento la kantona ĉefvojo n-ro 183 de Belp al Friburgo. Per la poŝtaŭtolinioj de Köniz al Riggisberg, de Berno al Helgisried-Rohrbach kaj de Riggisberg al Schwarzenburg la komunumo estas konektita al la publika transportreto.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Rüeggisberg datiĝas el la jaro 1075 kiel mons Richeri. En la jaro 1075 la Barono Lütold de Rümligen donacis al la abatejo Cluny la preĝejon en Rüeggisberg por tie fondi monaĥejon. La priorejo en Rüeggisberg disponis pri multnombraj bienoj, al kiuj apartenis la teritorio de la hodiaŭa komunumo sed ankaŭ bienoj en Guggisberg kaj aliaj lokoj. Ek de 1244 la urbo Berno estis la protektopotenco de Rüeggisberg, kaj konstante grandigis sian influon. 1565 la urbo Berno akiris ĉiujn rajtojn kaj submetis la iaman priorejon al sia voktejo Seftigen, kiu post la Helveta Revolucio en la jaro 1803 fariĝis al distrikto Seftigen. La 1-an de januaro 2010 post la malfondo de la malnova distrikto, Rüeggisberg estis atribuita al la nova administra distrikto Berno-Mezlando. [2].



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  2. Fonto: Anne-Marie Dubler: Rüeggisberg en Historia Leksikono de Svislando (2012-01-05)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Rüeggisberg

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Rüeggisberg – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)


Bildoj |














Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto