Provinco Équateur
provinco Équateur
| |
---|---|
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Mbandaka |
Areo | 403 292 km² |
Loĝantaro | 7 501 902 (stato: takso de 2010) |
Provinco Équateur respektive Provinco Ekvatora estas unu el dek provincoj de Demokratia Respubliko Kongo, kovranta la nordokcidentan parton de la lando. Laŭ oficiala takso el la jaro 2010 ĝi havis 7 501 902 loĝantojn. Konsiderante ke la provinca areo estas 403 292 kvadrataj kilometroj, el tio rezultas loĝdenso de 19 homoj po kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Mbandaka. Aliaj urboj estas Gemena, Bumba, Lisala, Binga kaj Gbadolite, inter aliaj. Oficiala lingvo en la provinco estas la franca, nacia lingvo la lingala.
Provincoj de la Demokratia Respubliko Kongo
Bandundu • Suba Kongo • Ekvatora • Kasaï-Occidental • Kasaï-Oriental • Katanga • Kinŝaso • Maniema • Norda Kivuo • Orientale • Suda Kivuo