Henryk Sienkiewicz












































































Henryk Sienkiewicz

Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png

Józef Buchbinder Portret H. Sienkiewicza.jpg


Persona informo

Naskonomo

Henryk Adam Aleksander Pius Sienkiewicz [#]

Naskiĝo

5-an de majo 1846 (1846-05-05)
en Wola Okrzejska, Podlasie Governorate, Flag of Russia.svg Rusia Imperio

Morto

15-an de novembro 1916 (1916-11-15) (70-jara)
en Vevey

Mortokialo
kardivaskulsistema malsano • Aneurysm of heart [#]

Tombo
St. John's Archcathedral [#]

Religio

katolika eklezio [#]

Lingvoj

pola lingvo [#]

Ŝtataneco

Rusia Imperio • Pollando [#]

Alma mater

Universitato de Varsovio [#]


Subskribo Henryk Sienkiewicz
Familio

Edz(in)o
Maria Szetkiewicz • Maria Romanowska-Wołodkowicz • Maria Babska [#]

Idoj
Jadwiga Korniłowiczowa [#]
Profesio

Profesio
romanisto • scenaristo • ĵurnalisto • verkisto [#]

Verkoj
Janko Muzykant
With Fire and Sword
Potop
Fire in the Steppe
Quo vadis?
The Knights of the Cross
In Desert and Wilderness [#]

Honorigoj

Nobel-premio pri literaturo • Kavaliro de Honora Legio [#]

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg





Henriko Ŝenkjeviĉ


Henryk SIENKIEWICZ (esperante: Henriko[1] Ŝenkjeviĉ[2]; naskiĝis la 5-an de majo 1846 en vilaĝo Wola Okrzejska (distrikto Łukowski), Pollando; mortis la 15-an de novembro 1916 en Vevej, Svislando) estis tatardevena pola vojaĝisto, ĵurnalisto kaj verkisto-erudiciulo, laŭreato de la Nobel-premio pri literaturo (1905). Dum la lastaj 20 jaroj lia historia romano Quo vadis? estis eldonata 2 mil fojojn en la mondo.l




Enhavo






  • 1 Vivo kaj kreado


  • 2 Famaj verkoj


  • 3 En Esperanto aperis


  • 4 Kritiko


  • 5 Distingoj


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Referencoj


  • 8 Eksteraj ligiloj





Vivo kaj kreado |


Henryk Sienkiewicz en la aĝo de 10 jaroj komencis legi Taciton en la latina lingvo, ekŝatante kulturojn de antikva Romo kaj antikva Grekio. Ekstudis medicinon, sed transiris al juro kaj la pola filologio en tiam ruslingva Varsovia universitato. Kunlaboris kun pozitivismaj gazetoj, en la jaroj 1876-1878 restis en Usono, kien iris kun Helena Modrzejewska kaj grupo de konatoj. En 1877 publikigis en ĵurnalo "Daily Evening Post" artikolon "Poland and Russia" (Pollando kaj Rusio), en kiu atakis duvizaĝan politikon de rusaj regopovoj, kiuj sur Balkana duoninsulo aperis kiel defendantoj de slavoj, kaj en Pola Reĝlando persekutis kaj reprezaliis polojn. Poste revenis Varsovion, sed ofte vojaĝis tra Eŭropo (Italio, Grekio, Turkio, Hispanio) kaj Afriko. Sian aŭtoritaton li plene oferis en la servojn de la nacia liberigo. Post eksplodo de la unua mondmilito forveturis al Svislando, kie kune kun Ignacy Jan Paderewski organizis helpon al polaj viktimoj de la milito. Li mortis en Svislando, sed en 1924 lia korpo estis transportita al la patrujo.


Liaj historiaj romanoj elstaras pro bildiga stilo, per kiu li sciis elvoki forte vivajn scenojn. La plej fama estas Quo vadis? el la antikva Romo, majstre esperantigita de Lidia Zamenhof, kaj romanoj el la pola historio La kruckavaliroj kaj trilogio: Per fajro kaj glavo, La diluvo kaj Sinjoro Volodijovski. El la dua ero de tiu ĉi trilogio oni produktis filmon La diluvo reĝisoritan de Jerzy Hoffman.


Grandan popularecon atingis aventura romano por geknaboj Tra dezerto kaj praarbaro (dufoje esperantigita).



Famaj verkoj |




  • Janko Muzikanto (Janko Muzykant) (1879)


  • La lanternisto (Latarnik) (1882)


  • Trilogio (Trylogia)


    • Per fajro kaj glavo (Ogniem i mieczem) (1884)


    • La diluvo (Potop) (1886)


    • Sinjoro Volodijovski (Pan Wołodyjowski) (1888)




  • Ŝi, la tria (Ta trzecia) (1888)


  • Sen dogmo (Bez dogmatu) (1891)


  • Ni sekvu Lin (Pójdźmy za Nim) (1892)


  • La familio Polanjecki (Rodzina Połanieckich) (1894)


  • Quo vadis? (1895)


  • La kruckavaliroj (romano) (1900) – kunigita al samnoma filmadapto de Aleksander Ford


  • Tra dezerto kaj praarbaro (W pustyni i w puszczy) (1912)

  • Kio okazis foje en Sidono (Co się raz stało w Sydonie)



En Esperanto aperis |




Kovrilpaĝo de Henryk Sienkiewicz: Noveloj; trad: Lidja Zamenhof; eld: Ferdinand Hirt 1925, Leipzig




  • Noveloj (tradukis Lidja Zamenhof, Internacia Mondliteraturo 16, 64 paĝoj, Leipzig 1925)


  • Janko Muzikanto (noveleto)

    • tradukis Antoni Grabovski (Biblioteko de la Lingvo Internacia Esperanto 42) – 20 paĝoj, Nurenbergo 1891

    • tradukis Danuta Kovalska – rete legebla




  • La juĝo de Zeŭs (Antoni Grabovski, Esperantisto, 5,6/1892)


  • La lanternisto (Latarnik) (rakonto, tradukis Kabe, Amsterdam 1905)


  • Ŝi, la tria (tradukis Antoni Grabovski, Varsovio 1913)


  • Ni sekvu Lin (tradukis Bronislavo Kuhl, 61 paĝoj, Varsovio 1909)


  • Quo vadis? (unua parto, dua parto) (tradukis Lidja Zamenhof, dua eldono, Varsovio 1957; tria eldono, Bjalistoko 2016)


  • Tra dezerto kaj praarbaro (tradukis Mjeĉislavo Signarski, Varsovio 1978)


  • Kaptitaj en Nubio (fragmentoj el Tra dezerto kaj praarbaro, tradukis Vigbertus van Zon, Vught 1936)


  • La juĝo de Oziris (tradukis Antoni Grabovski, Varsovio 1908)


  • Kio okazis foje en Sidono (humoresko, tradukis Antoni Grabovski, 24 paĝoj, Varsovio 1909)


  • Kiu estas kulpa? (dramo, tradukis Bronislavo Kuhl, 24 paĝoj, Wolfenbüttel 1911 (?))


  • Orso (rakonto, tradukis Adolfo Oberrotman, 31 paĝoj, Kolonjo 1933)


  • La Fabelo (tradukis Matiaso Zgondek)


  • Leteroj el la vojaĝo al Ameriko – Pri edukado kaj virinoj (tradukis Jozefo Zitinski, Heroldo de Esperanto, 16 okrobro 1977)



Kritiko |


Kritikistoj emis paroli pri kiĉoj kaj plagiatoj, aliflanke oni riproĉas al li, ke li naciisme perfortis historion, ĉar priskribante konfliktojn inter poloj kaj ukrainoj li skizis polojn kiel heroojn kaj ukrainojn kiel kanajlojn. Ĉu prave? Post lia morto ukrainaj naciistoj baldaŭ kaŭzis t.n. Volinian masakron - la kruelan genocidon de poloj.



Distingoj |



  • Kavaliro de Honora legio (Francio).


  • Honora doktoreco de Jagelona Universitato (1900).

  • Honora civitaneco de Lvovo kaj Medalo de urbo Lvovo (la 30-an de julio 1902, diplomon oni enmanigis la 18-an de februaro 1904 en Krakovo).

  • Por voĉdonoj de Pola Senato de la 18-a de decembro 2015 kaj de Pola Sejmo de la 22-a de decembro 2015 jaro 2016 estis proklamita Jaro de Henryk Sienkiewicz.



Vidu ankaŭ |



  • Respubliko de Ambaŭ Nacioj

  • Sveda diluvo

  • Dispartigoj de Pollando-Litovio

  • Renouveau catholique



Referencoj |





  1. Kazimierz Tymiński: Mały słownik POLSKO-ESPERANCKI (Malgranda vortaro POLA-ESPERANTA). Wiedza powszechna – Warszawa 1986. (ISBN 83-214-0326-3) paĝoj 429-431 – antaŭnomoj (voknomoj)


  2. Diskto pri esperantigado ankaŭ de familinomoj en esperanta Vikipedio




Eksteraj ligiloj |




  • Henryk Sienkiewicz vivo kaj verko (kun fotoj)


  • Henryk Sienkiewicz kun bibliografio (pole kaj angle)




  • Henryk Sienkiewicz en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Henryk Sienkiewicz en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


















Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51