Milio




Milio, aŭ mileo[1], aŭ milia panico[2] (Panicum miliaceum), estas unujara herbo el la poacoj kun panikle aranĝitaj unufloraj spiketoj, en kiuj evoluas tre malmola brilglata grajno. Ĝi estas malnova grenplanto, ankoraŭ kulturata en Sud-Eŭropo kaj Azio (jam ekde la ŝtonepoko). La grajnoj uzatas por fari panon, kaĉon kaj servas kiel furaĝo por hejmaj birdoj; bazmaterialo por la industrio (sukero, alkoholo, amelo).


La planto originas el Ĉinio, varmoŝatanta, ne pretendemo je agrotipoj. Ĝi havas kurtan kultivperiodon, tiel uzatas ne nur kiel ĉefplanto, sed postplanto. Ĝi altas 80–120 cm, la larĝaj folioj longas 20–25 cm. La spiketojn kovras 3 glumoj. La senarista infloresko longas 10–25 cm, estas panikla. Ĝi estas mem- aŭ fremdpolenada.


Esploroj cele plibonigi ĝian produktivecon estas plenumitaj de la Internacia instituo de esploroj pri agrikulturaj produktaĵoj en duonsekaj klimatoj (ICRISAT laŭ ties angla siglo) in Andhra Pradesh, Barato[3].




Eksteraj ligiloj |




  • http://www.fao.org/docrep/W1808E/w1808e0l.htm Tabelo pri miliaj specioj angle


  • http://www.hort.purdue.edu/newcrop/afcm/millet.html Milio en la manlibro pri alternativaj rikoltoj angle

  • http://news.bbc.co.uk/2/hi/science/nature/4335160.stm



Referencoj |






Portala ikono Portalo pri Biologio





  1. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto PIV


  2. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto PIV


  3. TTT-ejo de ICRISAT





  • Milio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Milio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51