Stropkov
Stropkov | ||
hungare: Sztopkó, germane: Stropko | ||
urbo | ||
Stropkov | ||
| ||
Oficiala nomo: Stropkov | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Prešov | |
Distrikto | Distrikto Stropkov | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Ŝariŝo | |
Montaro | Ondavská vrchovina | |
Rivero | Ondava | |
Situo | Stropkov | |
- alteco | 202 m s. m. | |
- koordinatoj | 49°12′18″N 21°39′05″E / 49.205°N, 21.65139°O / 49.205; 21.65139 (Stropkov) | |
Areo | 24,674 km² (2 467,4 ha) | |
Loĝantaro | 10 833 (31.12.2007) | |
Denseco | 439,05 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1245 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 091 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-54 | |
Aŭtokodoj | SP | |
NUTS | 527840 | |
Zoologia ĝardeno | ZOO Stropkov | |
Situo enkadre de Slovakio | ||
Situo enkadre de Regiono Prešov | ||
Vikimedia Komunejo: Stropkov | ||
Retpaĝo: www.stropkov.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Stropkov (hungare Sztopkó, germane Stropko) estas urbo en Slovakio, en Regiono Prešov, en Distrikto Stropkov.
Enhavo
1 Situo
2 Historio
3 Vidindaĵoj
4 Ĝemelurbo
Situo |
La urbo situas en valo kaj laŭ maldekstra bordo de Ondava, laŭ flankovojoj. Prešov troviĝas 57 km.
Historio |
Fortikaĵo konstruiĝis en la 13-a jarcento, kie okazis ankaŭ departementaj kunvenoj. La unua mencio okazis en 1414 en formo Toporó, tiam la bienulo estis familio Perényi (perEnji). En 1473 la poloj okupis la fortikaĵon, sed poste ĝi reokupiĝis. Pola princo Albert sukcese sieĝis ĝin en 1491. Francisko Rákóczi la 2-a tenis la fortikaĵon inter 1703-1711, sed poste la aŭstroj malkonstruis ĝin. El la ruinoj kastelo konstruiĝis en la 18-a jarcento, kiu pligrandiĝis post jarcento al klasikisma stilo. En 1910 en la komunumo loĝis 2585 da loĝantoj (966 slovakoj, 919 germanoj, 440 hungaroj). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de "Sztropkó", kies distriktejo estis. Poste la loko apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. En 1942 la judoj estis deportitaj al Auswitz, Sobibor kaj Maidanek, en 1945 la germanoj al Germanio, poste la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2004 loĝis en la urbo 10 822 da homoj, precipe slovakoj.
Vidindaĵoj |
- gotika katolika preĝejo el la 14-a jarcento
- restaĵoj de fortikaĵo
- klasikisma kastelo
- bestĝardeno
Ĝemelurbo |
Ropczyce, Pollando
|