Podkasto




Podkasto (transliterumo de la anglalingva vorto podcast) estas programo eldonita per la Interreto, en maniero kiu ebligas al uzantoj aboni puŝkanalon kaj ricevi la novajn sonajn aŭ videajn dosierojn aŭtomate. Ĝi estas esence blogo, kies (ĉefaj) publikaĵoj estas elŝuteblaj sondosieroj, aboneble listigataj per RSS aŭ simila protokolo. Tiu ĉi tekniko donas la eblecon al multaj produktantoj krei mem-eldonitajn radio- kaj televido-programojn. Ekzistas la distingo inter originalaj ("veraj") podkastoj kaj neoriginalaj podkastoj: originalaj estas tiuj elsendaĵoj, kiuj aperas nur en podkasta aranĝo, dum la neoriginalaj estas ekzemple elsendoj (jam elsenditaj) duume elsenditaj en podkasta formato.


Uzantoj abonas podkastojn per 'podkasta' programaro kiu periode serĉas kaj ricevas novajn materialojn. Poste ĝi povas aktualigi la enhavon de portebla muzikaparato, kopiante la novajn dosierojn al ĝi; el tio venas la angla nomo 'podcast', kombino el iPod (muzikaparato de la firmao Apple) kaj 'broadcast' (disaŭdigo, brodkasto). Podkastado tamen ne neprigas iPod-on; ĉiu muzikaparato aŭ komputilo kapabla ludi la koncernan datenaranĝon (plejofte tio estas MP3, sed ankaŭ la pli novaj Ogg/Vorbis kaj AAC) povas aŭdigi sonajn podkastojn. Ĉirkaŭ 70% de la aŭskultantoj konsumas podkastojn per sia komputilo, la resto per portebla ludileto.




Enhavo






  • 1 Unikaj atributoj


    • 1.1 Diferencoj de tradiciaj disaŭdig-procezoj


    • 1.2 Diferencoj inter sonaj podkastoj kaj aliaj specoj de interret-radio




  • 2 Ankaŭ vidu


  • 3 Esperantlingvaj podkastoj





Unikaj atributoj |



Diferencoj de tradiciaj disaŭdig-procezoj |


Malkiel radio aŭ interretaj disaŭdigoj, podkastoj estas riceveblaj kaj aŭskulteblaj/spekteblaj kiam ajn, laŭ la deziroj de la uzanto. Tamen, ekzistas en tio ankaŭ malavantaĝoj, ekzemple, podkastoj ne povas inkluzivi tujajn kontribuojn de la aŭskultantoj/spektantoj.


Tamen, podkastoj havas gravajn avantaĝojn kontraŭ tradiciaj disaŭdigaj metodoj pro la egalisma kerno de la tekniko. En la plimultaj landoj uzo de la radia spektro estas forte limigita, kaj personaj dissendo-permesiloj estas malfacile aŭ tute ne atingeblaj. Podkastado ebligas al unuopuloj facile dissendi siajn materialojn tutmonde sen tiuj malhelpoj.



Diferencoj inter sonaj podkastoj kaj aliaj specoj de interret-radio |


Podkastoj malsimilas al pli malnovaj interret-elsendoj laŭ la maniero per kiu la materialoj estas disdonitaj. Anstataŭ centra son-datumstrio, aŭskultontoj ricevas la sondosierojn rekte kaj aŭtomate. Podkastoj povas inkluzivi ceterinformojn kiel datojn, titolojn, kaj priskribajn notojn.



Ankaŭ vidu |


  • Kiel krei propran podkaston?


Esperantlingvaj podkastoj |




  • Ĉi Tie Nun · Ĉi Tie Nun

  • Esperanto-Radio-Arkivo


  • esPodkasto – ĝoju aŭ frenezigxu! · esPodkasto – ĝoju aŭ frenezigxu!

  • Junula Radio Internacia

  • Kern.punkto

  • lingvokasto · lingvokasto · eo-lernopodkasto por anglalingvanoj

  • Movada vidpunkto

  • Podkastaro, Esperanto rss-nutraĵa kompilo

  • Podkasto Roĝer Borĝes


  • Pola RetRadio · [1]


  • Radio Aktiva - http://radioaktiva.esperanto.org.uy


  • Radio Verda · Radio Verda


  • Varsovia Vento · Varsovia Vento





Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto