Saksio
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Saksio (apartigilo) |
Saksio | |||
germane: Sachsen | |||
Federacia lando | |||
Elaviadila foto de urbo Dresdeno | |||
| |||
Oficiala nomo: Freistaat Sachsen | |||
Lando | Germanio | ||
---|---|---|---|
Federacia lando | Saksio | ||
Distriktaroj (ĝis la 1-a de marto 2012) | Dresden, Chemnitz, Leipzig | ||
Distriktoj | 10 - Bautzen - Ercmontaro - Görlitz - Leipzig - Meißen - Mittelsachsen - Nordsachsen - Sächsische Schweiz-Osterzgebirge - Vogtland - Zwickau | ||
Historiaj regionoj | 4 - Luzacio - Germana Regno - Tria regno - GDR | ||
Montaroj | Ercmontaro, Elba Grejsmontaro, Luzacia Montaro | ||
Najbaras kun | 9 - Turingio Germanio - Saksio-Anhalto Germanio - Brandenburgio Germanio - Lubuŝa Provinco Pollando - Malsuprasilezia Provinco Pollando - Regiono Karlovy Vary Bohemio - Regiono Ústí nad Labem Bohemio - Regiono Liberec Bohemio - Bavario Germanio | ||
Riveroj | 5 - Elbo - Mulde - Freiberger Mulde - Zwickauer Mulde - Spree | ||
Ĉefurbo | Dresdeno | ||
- koordinatoj | 51°03′N 13°44′E / 51.05°N, 13.733°O / 51.05; 13.733 (Saksio) | ||
Areo | 18 413,91 km² (1 841 391 ha) | ||
Loĝantaro | 4 084 851 (decembro 2015) | ||
Denseco | 221,84 loĝ./km² | ||
Ministroprezidanto | Michael Kretschmer (CDU) ekde 2017 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
ISO 3166 | DE-SN | ||
Aŭtokodoj | Listo de aŭtokodoj | ||
Landa Esperanto-asocio | Saksa Esperanto-Ligo | ||
Situo de Dresdeno enkadre de Germanio | |||
La administra divido de Saksio | |||
Vikimedia Komunejo: Saxony | |||
Retpaĝo: sachsen.de | |||
Saksio aŭ Saksujo estas federacia lando en la sudorienta parto de Germanio. Ĝia oficiala nomo estas Freistaat Sachsen (Freistaat = Republik = respubliko).
Al Saksio limas la germanaj federaciaj landoj Brandenburgio (norde), Saksio-Anhalto (norde kaj nordokcidente), Turingio (okcidente), Bavario (sudokcidente) plus la ŝtatoj Ĉeĥio en la sudo kaj Pollando en oriento. Ĝi havas areon de 18 413 kvadrataj kilometroj kaj fine de decembro 2015 ĝi havis 4 084 851 loĝantojn.
La nomo "Saksio" venas de la saksoj, antikva tribo kiu vivis en la nordokcidenta parto de la nuntempa germana teritorio, en la nuna Malsupra Saksio. Ili estis unu el la triboj kiuj konkeris Anglion kaj kunmergiĝis tie kiel Anglosaksoj. La nomo de la iama tiea duklando ŝoviĝis sudorienten, al la nuna Saksio, kiu tamen neniam estis loĝloko de la origina tribo kies nomon ĝi nun portas.
Saksio estas unu el la kvin t.n. Novaj federaciaj landoj de Germanio, kiuj apartenis al Germana Demokratia Respubliko de 1949 ĝis 1990 kaj aliĝis al Federacia Respubliko Germanio en la Germania reunuiĝo en 1990.
Enhavo
1 Urboj kaj geografio
1.1 Grandaj urboj
1.2 Aliaj urboj
1.3 Montaroj
1.4 Riveroj
2 Administra strukturo
2.1 Distriktaroj (Regierungsbezirke)
2.2 Distriktoj (Landkreise)
2.3 Eksterdistriktaj urboj
2.4 Komunumoj
3 Luzacio
4 Loĝantaro
4.1 Parolmaniero
5 Vidindaĵoj
6 Notoj
7 Eksteraj ligiloj
Urboj kaj geografio |
Grandaj urboj |
Rango | Urbo | Loĝantaro |
---|---|---|
1 | Lepsiko | 531,582 |
2 | Dresdeno | 530,754 |
3 | Chemnitz | 242,022 |
4 | Zwickau | 91,564 |
5 | Plauen | 63,967 |
6 | Görlitz | 54,042 |
7 | Freiberg | 40,268 |
8 | Bautzen | 39,607 |
9 | Freital | 39,276 |
10 | Pirna | 37,645 |
Ŝtata ĉefurbo, Dresdeno
Rigardo super centro de Lepsiko
Chemnitz, rigardo super Falkeplatz
Ĉefa merkato de Zwickau
Historia urbo Görlitz
Bautzen
Aliaj urboj |
Annaberg-Buchholz, Bad Schandau, Brand-Erbisdorf, Flöha, Görlitz, Hohnstein, Hoyerswerda, Kamenz, Löbau, Meißen, Mittweida, Radebeul, Tharandt, Zittau, Zöblitz
Montaroj |
Ercmontaro, Elba Grejsmontaro, Luzacia Montaro
Riveroj |
Elbo, Mulde, Freiberger Mulde, Zwickauer Mulde,
Administra strukturo |
Distriktaroj (Regierungsbezirke) |
Saksio ĝis la 1-a de marto 2012 estis dividita en tri administraj distriktaroj: Dresden, Chemnitz kaj Leipzig.
Distriktoj (Landkreise) |
En Saksio ekzistas 10 distriktoj (Landkreise) kaj 3 eksterdistriktaj urboj[1].
- Bautzen
- Ercmontaro
- Görlitz
- Leipzig
- Meißen
Distrikto Centra Saksio (Mittelsachsen)
Distrikto Norda Saksio (Nordsachsen)
Distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro (Sächsische Schweiz-Osterzgebirge)- Vogtland
- Zwickau
Eksterdistriktaj urboj |
Dresdeno (ĉefurbo de la federacia lando, dua plej granda urbo)
Lepsiko (laŭ loĝantaro plej granda urbo de Saksio)
Chemnitz (tria plej granda urbo de Saksio)
Komunumoj |
Saksio konsistas el 497 politike sendependaj komunumoj (2008-04-01). Inter ili estas: 7 eksterdistriktaj urboj, 171 urboj, kiuj apartenas al distrikto (el inter ili 36 "grandaj distriktaj urboj" kun pli ol 20.000 enloĝantoj) kaj 319 pliaj neurbaj komunumoj. La urbaj kaj neurbaj komunumoj ofte fondis komunumarojn por pli efika plenumado de administraj taskoj.
Komparu kun: Listo de la komunumoj en Saksio
Luzacio |
La Luzacia lignita regiono - germane Lausitzer Braunkohlerevier, suprasorabe Łužiski brunicowy rewěr - estas lignito(=brunkarbo)-minada teritorio en la sudoriento de la federacia lando Brandenburgio kaj en la nordoriento de la federacia lando Saksio.
Loĝantaro |
Parolmaniero |
La suprasaksa germana dialekto (germane Obersächsisch) estas orienta centreja germana dialekto parolata en granda parto de la moderna federacia lando Saksio kaj en la apudaj partoj de Saksio-Anhalto kaj Turingio. Kvankam ordinarlingve nomata "la saksa" (germane Sächsisch), ĝi estas malsama al la malsuprasaksa dialektogrupo de la platgermana lingvo en norda Germanio. La suprasaksa estas proksime ligita al la turingia dialekto parolata en la okcidente najbaraj regionoj[2].
Vidindaĵoj |
- Parko de Muskau
Notoj |
↑ Sächsisches Kreisgebietsneugliederungsgesetz (PDF, 1,1 MB) germane
↑ Ludwig Erich Schmitt (eld.): Germanische Dialektologie ["ĝermana dialektologio"]. Eldonejo Franz Steiner, Wiesbaden 1968, paĝo 143 germane
Eksteraj ligiloj |
oficiala retejo (germane)
mapo de la historia Elektoprinclando Saksio el 1789- Esperanto en Saksio kun multaj ligiloj
|
|