Hans-Emil Schuster
Hans-Emil Schuster | ||
---|---|---|
Hans-Emil Schuster | ||
Persona informo | ||
Nomo | Hans-Emil Schuster | |
Dato de naskiĝo | 19-a de septembro 1934 | |
Loko de naskiĝo | Hamburgo | |
Okupo | astronomo | |
Aĝo | 84 | |
Portalo pri Homoj | ||
|
Hans-Emil Schuster (naskiĝis la 19-an de septembro 1934, en Hamburgo) estas germana astronomo
Li laboris en la Observatorio de Hamburgo-Bergedorf kaj en la
Eŭropa suda observatorio (ESO). Li estis administra direktoro de la
Observatorio La Silla. Li emeritiĝis en oktobro 1991.
Li partoprenis al la serĉo, la elekto kaj la testoj de la situoj por du observatorioj
de ESO : la Observatorio La Silla kaj la Observatorio de Cerro Paranal (tiu ĉi
estas la situo de la Tre Granda Teleskopo).
Li ankaŭ partoprenis al du sud-ĉielaj astronomiaj enketoj de
ESO: la enketo ESO-B ("Quick-Blue Survey": rapida blua enketo) finita en 1978, kiu
estis la unua optika skano de la suda profunda ĉielo, kaj la "Red Sky Survey"
(ruĝa ĉiela enketo). Fotografioj estis faritaj per la 1 metro-diametra
Schmidt-teleskopo de ESA en la observatorio de La Silla.
Malkovroj |
Li malkovris la periodan kometon 106P/Schuster, kaj la kometon
C/1976 D2 (tiam nomita kometo 1975 II aŭ 1976c), notinda pro ĝia perihelio
de 6,88 AU[1],
la plej granda iam observita je tiama epoko.
Li malkovris 25 asteroidojn, inter kiuj estas la apolona asteroido 2329 Orto
kaj la amoraj asteroidoj 2608 Seneko, 3271 Ulo, 3288 Seleŭko
kaj 3908 Nikso. Li observis la terrenkontan asteroidon
1978 CA kiu estis perdita kaj retrovita nur en 2003[2].
Li kunmalkovris la nanan galaksion Fenikson kun
Richard Martin West. Li malkovris en 1976 la
Globan Stelamason de Eridano, unu el la plej malproksimaj
globaj stelamasoj for de la galaksia haloo. En 1980
li malkovris supernovaon en la galaksio NGC 1255.
Tamen, la "Spiralo de Schuster" (nana galaksio de Horloĝo) ne ricevis
lian nomon, sed tiun de unu alia Schuster.
La asteroido 2018 Schuster estis tiel nomita en lia honoro.
malkovritaj asteroidoj : 25 | |
---|---|
2105 Gudy | 29-a de februaro 1976 |
2234 Schmadel | 27-a de aprilo 1977 |
2275 Cuitlahuac | 16-a de junio 1979 |
2329 Orthos | 19-a de novembro 1976 |
2608 Seneca | 17-a de februaro 1978 |
3266 Bernardus | 11-a de aŭgusto 1978 |
3271 Ul | 14-a de septembro 1982 |
3288 Seleucus | 28-a de februaro 1982 |
3398 Stattmayer | 10-a de aŭgusto 1978 |
3496 Arieso | 5-a de septembro 1977 |
3908 Nyx | 6-a de aŭgusto 1980 |
4761 Urrutia | 27-a de aŭgusto 1981 |
6163 Reimers | 16-a de marto 1977 |
6261 Chione | 30-a de novembro 1976 |
6847 Kunz-Hallstein | 5-a de septembro 1977 |
7215 Gerhard | 16-a de marto 1977 |
10454 Vallenar | 9-a de julio 1978 |
10669 Herfordia | 16-a de marto 1977 |
11001 Andrewulff | 16-a de junio 1979 |
11789 Kempowski | 5-a de septembro 1977 |
12211 Arnoschmidt | 28-a de majo 1981 |
26074 Carlwirtz | 8-a de oktobro 1977 |
46514 Lasswitz | 15-a de majo 1977 |
73640 Biermann | 5-a de septembro 1977 |
161989 Cacus | 8-a de februaro 1978 |
Notoj kaj referencoj |
↑ IAUC 2923: 1976c; 1976d; 1974 XIII (angle)
↑ "Nouvelles du Ciel" januaro 2003 (france)