5-a de junio









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30





































































junio

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di






1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

aranĝo de 2019
tagoj

La 5-a de junio estas la 156-a tago de la jaro (la 157-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 209 tagoj restas.


Je la 5-a de junio okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 1098: Unua krucmilito: armeo de selĝukoj komencis sieĝon de Antioĥio, en kiu krucmilitistoj, post konkero de la urbo la 3-an de junio, samtempe sieĝis citadelon defendatan de turkoj


  • 1224: Imperiestro Frederiko la 2-a (Sankta Romia Imperio) fondis la universitaton de Napolo


  • 1257: Pollando: princo de Krakovo kaj Sandomierz Boleslao la 5-a Hontema urbigis Krakovon laŭ magdeburga juro


  • 1288: Batalo de Worringen: decida venko de Johano la 1-a super ĉefepiskopo de Kolonjo


  • 1305: Klemento la 5-a iĝis papo


  • 1409: Granda okcidenta skismo: Koncilio de Pizo detronigis papon Gregorio la 12-a kaj kontraŭpapon Benedikto la 13-a


  • 1443: La plej forta en Pollando tertremo, kies surcentro estis norde de Vroclavo, kiu plej damaĝis, en Krakovo falis preĝejo


  • 1625: Okdekjara Milito: hispana armeo konkeris Breda


  • 1654: Kristina kroniĝis kiel reĝino de Svedio


  • 1752: Benjamin Franklin pruvis, ke la fulmo estas elektro


  • 1806: Napoleono proklamis Reĝlandon Holando


  • 1827: Turka armeo konkeris Akropolon en Ateno


  • 1837: Teksaso: Houston akiris urborajton


  • 1849: Subskribo de la dana konstitucio (la lando fariĝis konstitucia monarkio).


  • 1851: Romano de Harriet Beecher Stowe La Kabano de Onklo Tom komencis aperadi en usona revuo


  • 1862: Vjetnamio kaj Francio subskribis en Sajgono traktaton donanta al francoj 3 provincojn en Koĉinĉino


  • 1866: Laŭ kalkuloj Plutono atingis afelion sur sia orbito; la laŭvica okazos aŭguste 2113.


  • 1894: Pollando: inaŭguro de la pentra ekspozicio Panoramo pri Racławice en Lvovo - postmilite kun parto de la libroj el Ossolineum transprenita al Vroclavo


  • 1900: Brita armeo konkeris Pretorion


  • 1912: Marista infanterio de Usono albordiĝis al Kubo


  • 1916: Unua mondmilito: brita ministro pri milito Horatio Kitchener pereis en destrojero HMS Hampshire, sinkigita de germana submarŝipo apud Orkadoj - 650 personoj pereis, 12 saviĝis


  • 1929: Ramsay MacDonald la duan fojon iĝis ĉefministro de Britio


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1940: Germana polico pafmortigis en Ciężkowice 20 polojn, revenĝe pro pafmortigita germana ĝendarmo unu tagon pli frue; gestapo pafmortigis 10 personojn en Nowy Wiśnicz; en Krakovo estis arestita gvidanto de konspira Kamparana Liberec-Organizaĵo "Racławice" Romuald Tyczyński

    • En Hungario troviĝas 1773 polaj oficiroj kaj 11 108 suboficiroj kaj 8 mil civilaj rifuĝintoj el Pollando


    • 1941: Germana polico pafmortigis en Zgierz 22 polojn; en germana bieno en Biernatki strikis 19 junajn laboristojn

    • Rezulte de incendio post japana aeratako de la ĉina urbo Ĉongĉingo sufokiĝis en tunelo ĉirkaŭ 4 mil personoj, kiuj kaŝis sin dum bombado; Nov-Jorko: aperas revuo "Poland Fights" kun interalie artikoloj: The Underground Struggle kaj Trade-Unionism in Soviet Occupied Poland - anglalingva versio aperis ĝis 1946, la pollingva de septembro 1941 ĝis decembro 1944; Jerusalemo: dum pola-ĉeĥa vespero en la pola kulturejo fondiĝis Pola-Ĉeĥoslovaka Komitato en Proksima Oriento


    • 1942: Gestapo arestis en Vroclavo ĉirkaŭ 400 personojn el konspira organizo "Olimp", al kiu membris polaj kaj ĉeĥaj trudlaboristoj kaj reprezentantoj de pola antaŭmilita minoritato en Germanio; Arthur Greiser sciigis prokurorojn de Varta-Lando, ke poloj kun trovitaj ĉe ili armiloj estos senescepte kondamnataj al mortpuno; Wehrmacht sciigis pri monpremioj por poloj, kiuj kontribuos al kapto de fuĝintaj sovetaj militkaptitoj; polaj partizanoj atakis judan koncentrejon en Romaszki (proksime al Biała Podlaska) liberigante 180 personojn (post kelkaj tagoj polico arestis 100)

    • Post perdo de 4 aviadilaj ŝipoj kaj krozoŝipo japana armeo komencis retiriĝi de Midvejinsuloj (usona venko iĝis turnopunkto en la batalo de Pacifiko); Usono deklaris militon al Bulgario, Hungario kaj Rumanio


    • 1943: Gestapo pafekzekutis en Pasieki 48 pasaĝerojn de la trajno Varsovio - Ostrołęka, revenĝe pro mortigo de distriktestro; pola armita taĉmento al la centro de pola memdefendo en Przeobraż evakuis protekte antaŭ atakoj de ukrainoj ĉirkaŭ 18 mil polojn de diversaj vilaĝoj; likvidante geton en Trembowla (nun en Ternopila provinco) germanaj-ukrainaj taĉmentoj pafmortigis 350 lastajn judojn; en Varsovia preĝejo gestapo arestis kelkdekon de soldatoj de la Organizo de Specialaj Batal-Agoj de Pola Enlanda Armeo, kolektitaj dum nupto de sia kolego


    • 1944: Komandanto de Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando ordonis al taĉmentoj enkorpiĝi al Pola Enlanda Armeo; nokte de la 5-a/6-a de majo taĉmento de Pola Enlanda Armeo, komandata de Antoni Heda, liberigis de germana malliberejo en Końskie pli ol 60 polojn; en koncentrejo Aŭŝvico mortis Bronisław Czech, 3-foja olimpika medalisto pri skiado (rifuzis instrui germanan junularon)


    • Romo estis liberigita de Aliancanoj - la unua ĉefurbo de la Akso Berlino-Romo-Tokio, kiu falis




  • 1947: En Harvarda Universitato oni anoncis Planon Marshall por la postmilita Eŭropo atribuante 17 miliardojn da usonaj dolaroj - Pollando sub premo de Sovetunio rifuzis la helpon


  • 1959: Lee Kuan Yew iĝis la unua ĉefministro de Singapuro


  • 1967: Arabaj-israelaj militoj: Israelo atakas najbare arabajn ŝtatojn - sestaga milito komenciĝis


  • 1967: Romano de Gabriel García Márquez Cent jaroj da soleco aperis


  • 1968: Robert F. Kennedy mortpafita de Sirhan Sirhan.


  • 1969: Tupolev 144 kiel la unua pasaĝera aviadilo iĝis supersona


  • 1975: Malfermo de la Sueza Kanalo post la sestaga milito


  • 1977: Persona komputilo Apple II komerciĝis


  • 1982: En Varsovio oni trovis korpon de Emil Barchański, la 16-jara lernanto de liceo ligita al opozicio, kiu interalie presis kaj disvastigis flugfoliojn, ankaŭ farbis monumenton al Feliks Dzerĵinskij - la plej juna viktimo de la milita stato en Pollando.


  • 1992: Pollando: nokte de la 4-a/5-a laŭ propono de prezidento Lech Wałęsa Pola Sejmo faligas senkomunismigan registaron de Jan Olszewski - haltigo de lustracio


  • 1995: La unuan fojon oni observis novan materistaton - kondensato de Bose Einstein


  • 1999: La 7-a pilgrimado de Johano Paŭlo la 2-a al Pollando kun devizo Dio estas amo komenciĝis - la papo vizitis 23 lokojn dum la plej longa vizito al sia patrujo


  • 2006: Beogrado: post disfalo de federacio kun Montenegro serba parlamento proklamis sendependecon de Serbio


  • 2011: Ollanta Humala gajnis prezidentan balotadon en Peruo


  • 2014: Milito en Donecka baseno: nokte de la 4-a/5-a de junio ribelantoj atakis 3 limgardejojn de Luganska provinco - post interŝanĝo de pafoj limgardistoj fermis kaj forlasis ilin. Tiamaniere Ukrainio perdis kontrolon de 130 kilometra landlimo kun Rusio.


  • 2014: En Varsovio oni inaŭguris kune kun Muzeo pri Historio de Polaj Judoj la Ĝardenon de Justuloj por memorigi batalantojn kontraŭ totalismoj kaj defendantojn de homrajtoj: interalie ĝis nun oni memorigis Jan Karski, Marek Edelman, Anna Politkovskaja, Nelson Mandela, Witold Pilecki


  • 2016: Kazaĥio: 25 personoj pereis (en tio 18 atakantoj) kaj 37 vundiĝis en la pafado en Aktobe dum la atako de 3 grupoj de islamanoj al armilejoj


  • 2017: Montenegro membriĝis al NATO



Naskiĝoj |




  • 1412: Ludoviko la 3-a Gonzaga, markizo de Mantovo (m. 1478)


  • 1493: Justus Jonas, germana humanisto, teologo, reformisto (m. 1555)


  • 1640: Pu Songling, ĉina verkisto, poeto, eseisto (m. 1715)


  • 1646: Elena Lucrezia Cornaro Piscopia, itala filozofino kaj matematikistino (m. 1684)


  • 1656: Joseph Pitton de Tournefort, franca botanikisto difininta genron por plantoj (m. 1798)


  • 1723: Adam Smith, skota ekonomikisto, aŭtoro de la libro La Riĉo de Nacioj (m. 1790)


  • 1729: Cláudio Manuel da Costa, brazila juristo kaj poeto, unu el la protagonistoj en la Minas-Ĝerajsa Konspiro (m. 1789)


  • 1760: Johan Gadolin, finna kemiisto kaj mineralogo, malkovrinto de itrio (m. 1852)


  • 1781: Christian Lobeck, germana spertulo pri la grek-romia antikvo (m. 1860)


  • 1797: Said ibn Sultan, sultano de Omano, sajido, praido de Mohamedo (m. 1856)


  • 1814: Antal Kagerbauer, hungara arkitekto, ankaŭ de tombomonumentoj (m. 1872)


  • 1840: Bálint Mikó, hungara politikisto de Miercurea Ciuc (m. 1919)


  • 1846: Alajos Pachinger, hungara zoologo, instruisto, stenografo (m. 1913)


  • 1868: James Connolly, irlanda esperantisto kaj ribelanto en la Paska Ribelo (m. 1916)


  • 1878: Francisco Villa, meksika generalo kaj revoluciisto (m. 1923)


  • 1883: John Maynard Keynes, angla ekonomikisto, kies ideoj fundamente ŝanĝis la teorion kaj praktikon de la moderna makroekonomiko (m. 1946)


  • 1888: Dezső Sinkovich, rumania hungara insdustriartisto, grafikisto, scenejdekoraciisto (m. 1933)


  • 1895: Ödön Balogh, hungara lingvisto, etnografo (m. 1972)


  • 1897: Elemér Jakobovits, hungara ĵurnalisto kaj sportverkisto (m. 1979)


  • 1898: Federico García Lorca, hispana poeto, dramisto, pentristo, komponisto, reprezentanto de Generacio de la 27a (m. 1936)


  • 1900: Dennis Gabor, brita fizikisto hungar-juddevena, inventinto kaj evoluiginto de holografio (m. 1979)


  • 1909: Sándor Ambrus, hungara aktoro, edzo de Magda Hegyessy (m. 2003)


  • 1917: Maurice Duverger, frana juristo, politologo, sociologo kaj politikisto (m. 2014)


  • 1919: Jerzy Łanowski, pola klasika filologo, profesoro, tradukisto de Menandro, Eŭripido, Sofoklo, Heziodo (n. 2000)


  • 1920: Antal Nyárády, rumania hungara botanikisto (m. 1982)


  • 1921: Gérard de Sède, franca ĵurnalisto kaj verkisto pri historiaj temoj (m. 2004)


  • 1924: R. J. Milton, finna esperantisto britdevena loĝanta en Azio, redaktanto de "Esperanta Finnlando", estrarano de la Esperanto-Asocio de Finnlando kaj de la Esperanto-klubo de Helsinki (m. 2007)


  • 1928: Otto F. Walter, svisa eldonisto kaj verkisto (m. 1994)


  • 1930: Miklós Rónaszegi, hungara verkisto de sciencfikcio


  • 1931: Annamária Lengyel, hungara dancistino


  • 1931: Jerzy Prokopiuk, pola gnostikisto, antropozofo, verkisto, eseisto kaj ĉefa tradukisto de Carl Gustav Jung, herezulo


  • 1935: Gyula Telegdy, hungara kuracisto, akademiano


  • 1937: Magda Telegdi, hungara verkistino, edzino de Zoltán Veress


  • 1939: Joe Clark, 16-a ĉefministro de Kanado (m. 1980)


  • 1941: Katalin Balázs, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino (m. 2015)


  • 1941: Zsuzsanna Hiripi, rumania hungara ceramikistino


  • 1941: Barbara Brylska, pola filma aktorino, konata en estinta Orienta Bloko


  • 1942: Teodoro Obiang Nguema Mbasogo, prezidento de Ekvatora Gvineo


  • 1949: Ken Follett, kimra verkisto de trileroj kaj historiaj romanoj


  • 1954: Ludwik Dorn, pola politikisto, publicisto, parlamentano


  • 1956: Kenny G, usona saksofonisto kaj klarnetisto


  • 1958: Avigdor Lieberman, israela politikisto, deputito de Knesset, vicĉefministro


  • 1965: Michael E. Brown, usona astronomo, profesoro pri planeda astronomio en la Kalifornia Instituto de Teknologio


  • 1978: Sylwia Najah, pola teatra kaj filma aktorino, rolinta en la muzikalo Violonisto sur la tegmento


  • 1979: David Bisbal, hispana kantisto el Andaluzio


  • 1981: Attila Balázs D., rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, marketikfakulo



Mortoj |




  • 708: Jakobo el Edessa, siria historiisto kaj gramatikisto, teologo de Siria Ortodoksa Eklezio (naskiĝis ĉirkaŭ 640)


  • 754: Sankta Bonifaco, anglosaksa sanktulo, la apostolo de Germanio (naskiĝis ĉirkaŭ 672)


  • 754: Sankta Eobano, kristana martiro kaj episkopo, sanktulo


  • 1296: Edmundo Crouchback, filo de Henriko la 3-a (Anglio) (n. 1245)


  • 1310: Amalriko de Tiro, princo de Tiro (n. 1272)


  • 1316: Ludoviko la 10-a, reĝo de Francio el kapetida dinastio (n. 1289)


  • 1612: Hans Leo Hassler, germana komponisto, horloĝofaristo kaj produktisto de muzikaŭtomatoj (n. 1564)


  • 1615: Toyotomi Hideyori, filo kaj heredonto de ministro Toyotomi Hideyoshi (n. 1593)


  • 1722: Johann Kuhnau, germana verkisto kaj komponisto de baroko (n. 1660)


  • 1724: Henry Sacheverell, angla anglikana pastoro kaj politikisto (n. 1674)


  • 1802: Johann Christian Gottlieb Ernesti, germana klasika filologo, tradukisto de Ezopo, Cicerono, Kvintiliano (n. 1756)


  • 1816: Giovanni Paisiello, itala komponisto de la klasika epoko (n. 1740)


  • 1825: Odiseas Andrucos, greka militisto, heroo de la greka milito de sendependiĝo (n. 1788)


  • 1826: Carl Maria von Weber, germana komponisto, pianisto, dirigento, gitaristo kaj muzikkritikisto de romantismo (n. 1786)


  • 1830: Carmine Crocco, itala bandito kaj murdisto (m. 1905)


  • 1865: John Richardson, skota kirurgo, naturalisto kaj arkta esploristo (n. 1787)


  • 1868: Anselm Hüttenbrenner, aŭstra komponisto kaj muzikkritikisto (n. 1794)


  • 1886: Károly Kalchbrenner, hungara luterana pastro kaj fungosciencisto (n. 1807)


  • 1893: Karl Joseph von Hefele, germana episkopo kaj historiisto (n. 1809)


  • 1900: Stephen Crane, usona ĵurnalisto kaj naturalisma verkisto (n. 1871)


  • 1910: O. Henry, usona verkisto, kies rakontojn oni esperantigis (n. 1862)


  • 1944: Józef Beck, pola politikisto, diplomato, oficiro, kunlaboranto de marŝalo Józef Piłsudski (n. 1894)


  • 1955: Pattillo Higgins, usona geologo kaj nafta entreprenisto (n. 1863)


  • 1975: Paul Keres, estona ŝakgrandmajstro kaj ŝakverkisto (n. 1916)


  • 1979: Heinz Erhardt, germana aktoro, komikulo, poeto (n. 1909)


  • 1999: Ernie Wilkins, usona komponisto, saksofonisto kaj bandestro de moderna ĵazo (n. 1919)


  • 2004: Ronald Reagan, usona aktoro kaj prezidento de Usono, kiu pere de vetarmado kaj helpo al Solidareco kontribuis al faligo de komunismo en Mez-Orienta Eŭropo (n. 1911)


  • 2005: Lothar Warneke, germana reĝisoro, scenaristo kaj aktoro (n. 1936)


  • 2006: András Szederjesi, rumania hungara skulptisto, patro de András Szederjesi (filo) (n. 1926)


  • 2008: Eugenio Montejo, venezuela poeto hispanlingva kaj eseisto, publikiganta ĉe la Universitato de Karabobo (n. 1938)


  • 2009: Baciro Dabó, politikisto de Gvineo Bisaŭa, murdita (n. 1958)


  • 2012: Ray Bradbury, usona sciencfikcia verkisto, specimene esperantigata de Krys Ungar (n. 1920)


  • 2015: Tariq Aziz, iraka politikisto kaj diplomato, proksima kristana kunlaboranto de Saddam Hussein (n. 1936)


  • 2017: Anna Jókai, hungara verkistino, poetino kaj pedagogo (n. 1932)



Specialaj tagoj kaj festoj |



  • Monda Tago de Medio


  • Nacia tago en Danio enlande (tago de la konstitucio)


komparu: 16-a de aprilo



  • Romkatolika Kalendaro: Memoro de Sankta Bonifacio (episkopo kaj martiro)


  • Sejŝeloj: La Festo de Liberiĝo



Tagoj de semajno |


La 5-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;


  • Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.






  • 5-a de junio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 5-a de junio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto