Aŭto
Aŭto aŭ aŭtomobilo (el la greka autos [mem] kaj latina mobilis [mobila]) estas krom biciklo unu el la plej ofte uzataj veturiloj de la persona kaj ŝarĝotransporto. Aŭtomobilo estas difinebla kiel memmova veturilo, kiu memstare movas sin per helpo de propra movilo - sen helpo de tirbestoj - sur stratoj, vojoj (sendepende de reloj).
Enhavo
1 Historio
1.1 Invento de la aŭtomobilo
1.2 La hodiaŭa aŭtomobilo
2 Tekniko
2.1 Komponentoj de la aŭtoj
2.2 La funkciigo
3 Sekureco
4 Malavantaĝo de la aŭtoj
5 Fabrikado
5.1 Entreprenoj kaj divizioj
5.2 Evolutendencoj
5.3 Kritikistoj de la aŭtomobiloj
6 Produktadaj statistikoj
7 Dezajno / Aŭtomodeloj
7.1 Dezajn-varioj
7.2 Aŭtomobil dezajnistoj
7.3 Famaj aŭtomodeloj
8 Homoj kaj aŭtoj
8.1 Kiel sporto
9 Vidu ankaŭ
10 Notoj
11 Eksteraj ligiloj
Historio |
Invento de la aŭtomobilo |
La verŝajne unua aŭtomobilo estis konstruita kaj ekuzita en 1678 de la jezuita pastro Ferdinand Verbiest (1623–1688) en la ĉina kortego. Temis pri memmova vapormaŝino.
La piŝta motoro, laŭ kies skemo funkcias ankaŭ la hodiaŭaj motoroj, estas la elpensaĵo de la nederlanda fizikisto Christiaan Huygens (1629–1695). Temis pri eksploda motoro, kies eksplodaĵo estis verŝajne pulvo.
Jam en 1768 estis konstruita fare de Nicolas-Joseph Cugnot por la franca armeo vapormaŝino por transporto de kanonoj, sed ĝi funkciis nur tre hazarde.
En la 19-a jarcento estis konstruitaj multnombraj vaporaŭtomobiloj. Jam en 1828 okazis pli-malpli regula naveda trafiko de vaporbuso inter London kaj Bath. En la 20-a jarcento estis konstruita sukcesa vapor-aŭto, la t.n. Sentinel.
La hodiaŭa aŭtomobilo |
La evoluo de la hodiaŭa aŭtomobilo komenciĝis en 1886 en Germanio. Ĝi estis inventita la 3-an de julio 1886 en Mannheim fare de Carl Benz. Iom poste sekvis lin – sendepende de tio – en Cannstatt ĉe Stuttgart Gottlieb Daimler kaj Wilhelm Maybach kaj en Vieno Siegfried Marcus.
La unuan longdistancan veturon entreprenis la edzino de Carl Benz, Bertha Benz la 5-an de aŭgusto 1888 de Mannheim al Pforzheim.
La usonano Henry Ford disvolvigis sian praaŭton Kvarciklo Ford aŭ en angla Ford Quadricycle kiel la unua vehiklo disvolvigita de Henry Ford. La unua aŭto de Ford estis simpla kadro kun etanol-energia motoro kaj kvar biciklaj radoj muntitaj sur ĝi.[1] La unuaj aŭtoj estis estintaj mankonstruitaj, unu post alia, kaj tre multekostaj. Tiuj pekuliaraj maŝinoj estis vidataj preskaŭ ludiloj por riĉuloj.[1] En la 1890-aj jaroj, la "senĉevala veturilo" estis relative nova ideo, kaj neniu havis fiksan, universalan ideon pri kiel aŭto devas aspekti aŭ funkcii. Plej el la unuaj aŭtokonstruantoj estis inventistoj, pli ol negocistoj, kaj laboris per sia imagopovo kaj pri la elementoj kiujn ili havis disponeblaj.[1] Tiele, la invento de la Quadricycle markis gravan plinovigon kiel pra-aŭtomobilo kiu metos la fundamenton por la futuro, kie venos pli praktikaj desegnoj.
Henry Ford en 1903 en Detroit (Usono) malfermis aŭtomobilan produktejon kaj dum la unua jardeko de sia firmao sisteme enkondukis la tempo-ŝparan produktoprocezon de muntoĉeno. La furora Modelo T de firmao Ford tial produkteblis en pli grandaj kvantoj ol iu antaŭa aŭto, kaj la aliaj produktejoj iom post iom transprenantaj la muntoĉenan produktadon (ekzemple firmao Opel en Germanio dum 1924) kune kontribuis, ke la aŭtomobilo iĝis amasprodukto, kiu ŝanĝis la konduton kaj ĉiutagon de la homoj kiel neniu alia produkto.
Ekde 1900 estis fonditaj pli ol 2500 firmaoj, kiuj produktis por la merkato aŭtomobilojn. Multaj entreprenoj, kiuj produktis en la 19-a jarcento fervarojn aŭ ŝtalon, komencis meze de la jarcento la produktadon de armiloj aŭ bicikloj kaj tiel akiris la bezonatajn konojn, scion, por produkti jarcenton poste aŭtomobilojn.
Ankaŭ hodiaŭ ekzistas malgrandaj entreprenoj, kiuj muntas ekskluzivajn aŭtojn ĉefe permane; ekz. la firmaoj Stutz (Usono) kaj Morgan (Britio).
Tekniko |
La plej ofte produktitaj aŭtomobiloj baziĝas sur la baza konstruo de Mercedes Simplex (1906 – vidu supran foton, la t. n. simpleks-konstruaĵon): en tiu modelo la motoro troviĝas antaŭe. La nocio Simpleks originas de la germana imperiestro Vilhelmo la 2-a, kiu nomis en 1906 dum aŭtomobila ekspozicio en Berlino ekveturon kaj la 10-minutan veturon kun Mercedesa aŭto "Simplex".
La germana imperiestra familio estis tre aŭtomobil-ravita, la frato de la Imperiestro Vilhelmo la 2-a, princo Heinrich, inventis glacoviŝilon du jarojn post la usonanino Mary Anderson kiel unua germano kaj anoncis la inventaĵon en 1905 por patento.
Komponentoj de la aŭtoj |
- movila/antaŭpela unuo (propulsilo/motoro, propulsilo, kluĉilo, kardana artiko)
- moviĝa parto (rad-pendigo, stirrado, stirmekanismo, bremso, pneŭoj, radrondo, diferencial-mekanismo, diferenciala blokilo)
ĉasio kaj karoserio (pli frue ekz. ĉe kamionoj framo kaj konstruaĵo)- interna ekipaĵo (ekz. sidejoj, instrumenta panelo)
- ekstera ekipaĵo (ekz. puŝ-stango, glacolavilo, glacoviŝilo, nebullumigilo, licencplato)
elektroniko (ekz. sparkilo, lumilo, startigilo, aŭtolumigo)
mekatronikaj komponentoj kiel ESP kaj ABS
- Internaj sekurigiloj sekurzonoj, aersako
La funkciigo |
La aŭtoj hodiaŭ havas ĝenerale eksplodan motoron. Pelaĵoj estas antaŭ ĉio benzino (karbura motoro) kaj dizeloleo (dizelmotoro), en kelkaj landoj oni uzas ankaŭ alkoholon. Pro emisiaj kaŭzoj aŭ por doni alternativon al la fosiliaj brulaĵoj, iuj firmaoj evoluigis modelojn kun pelaĵoj kiel tergaso, likva gaso, plantoleo (ekz. kolzoleo, biodizeloleo) aŭ hidrogeno.
Nuntempe pliiĝas la aŭtomobiloj kun elektromotoroj. La energio venas tiuokaze kiel ŝarĝita energio de akumulatoro aŭ brulaĵ-ĉeloj, kiuj povas funkcii per hidrogeno aŭ alkoholo. Ĉe hibridmovo de du japanaj produktantoj, la aŭtoj havas kaj karburan motoron kaj elektromotoron. La karbura motoro ŝargas normalkaze la pilon por la elektromotoro, kiu eluzas la avantaĝon de granda turnomomanto en la tuta turnonombra amplekso.
Aliaj tipoj estas la aŭtoj kun pura elektromovo aŭ enŝaltado de karbura motoro ĉe granda povobezono (vidu ankaŭ Toyota Prius kaj Honda).
Aŭtoj kun sunĉeloj kaj opcia pedalmovo estas ĝis nun eksperimentaĵoj.
Oni povas dividi la motorojn laŭ funkciado:
piŝta motoro, tiuokaze eksplodmotoro estas dividita laŭ pelaĵoj karbura motoro (benzino, alkoholo, hidrogeno) aŭ dizelmotoro (dizeloleo, biodizeloleo) kaj laŭ funkciado (dutakta motoro, kvartakta motoro).- vankelmotoro
- elektromotoro
Vidu ankaŭ:
- Aerodinamiko: gutoformo, spojlero, cv-valoraĵo
- Movtekniko: frontmotora, poba motora, ĉiuradmova
- Aŭtomobilproduktado
Sekureco |
Oni povas la sekurecon de la aŭtomobiloj plibonigi per administraj kaj konstruaj rimedoj.
- al la administraj rimedoj apartenas ekz: trafikreguligo (per trafikŝildoj, lampoj), perleĝa reguligo (deviga sekurzono, malpermeso de telefonado), trafikkontrolo kaj aliaj metodoj.
- la konstruaj sekur-ekipaĵoj de la modernaj aŭtoj estas divideblaj je du grupoj:
- aktivaj sekur-ekipaĵoj devas aktive obstakli, eviti la gravajn vundojn aŭ eĉ la akcidenton ekz.: ABS, ASR, ESP
- La pasivaj sekur-ekipaĵoj helpas dum akcidenti malgrandigi la damaĝojn. Ekz: deformebla strir-rado kun deklinebla stir-kolono, sekurzono, aersako, rulkaĝo, deformiĝa zono
- aktivaj sekur-ekipaĵoj devas aktive obstakli, eviti la gravajn vundojn aŭ eĉ la akcidenton ekz.: ABS, ASR, ESP
Malavantaĝo de la aŭtoj |
Ekzistas ankaŭ malavantaĝoj de la aŭtouzado por la socio, unuopaj homoj, pro kiuj unu konsideras aŭtomobilon kiel riskon por la homo kaj medio:
- ofteco de akcidentoj: laŭ la Mond-Organizo por Sano mortas ĉiujare pli ol 1,2 milionoj da homoj pro sekvoj de trafikakcidentoj
- aerpoluado: en Germanio mortas laŭ oficiala kalkulo ĉiujare 14.000 homoj en sekvoj de la dizel-ellasgasoj, pli ol pro tabako.
klimata varmiĝo: la per fosilia energio pelataj aŭtomobiloj produktas grandan kvanton de forceja gaso CO2.
Surfaco-voro pro stratoj, aŭtostradoj kaj parkejoj.- fuŝado de la pejzaĝo.
- perdo de la sociaj kutimoj kaj virtoj: pro daŭra anstataŭiĝo de pieda aŭ publikvetura irado per aŭtomobila, homoj malkutimiĝas je la apudvivo socia kaj perdas la sociajn virtojn.
- Bruemisio: laŭ studoj de la germana federacia media oficejo, ekzistas rilato inter la trafikbruo sur-strata kaj koraj-cirkuladaj malsanoj.
- foruzado de krudmaterialoj: dum la produktado de unu aŭtomobilo oni foruzas ekzemple kelkajn centmil litrojn da akvo.
- malapero de la ĉieaj butikoj profite al superbazaroj kun pligongigo de irtempo kaj pliĝenadoj al la ĉiutaga vivo.
- alia kalkulo estis farita de iuj: sumigante la laborhorojn por pergajni la monon postulatan por aŭto-uzo: la aĉetkosto, la benzino, asekuro, taksoj kaj impostoj, riparoj, parkpago, ktp, plus la tempo pasanta dum la veturo mem, en remizo, por serĉi parkejon, ktp, oni dividas la kilometrojn veturitajn per la sumo de tiuj horoj, kaj oni ricevas la realan averaĝan rapidecon de veturado, la rezulto estas proksimume... po 5 kilometroj hore! La rapideco per kiu homo irus piede.
- socio kaj labormerkato iĝis tute dependaj de aŭtomobilo; diratis, ke "hodiaŭ la homoj laboras grandan parton de la tago por pergajni monon bezonatan por iri ĝis la laborloko", kaj "de du generacioj irdaŭro inter loĝejo kaj laborejo pligrandiĝis pli rapide ol malgrandiĝis samtempe deĵordaŭro."
Fabrikado |
Entreprenoj kaj divizioj |
- Detroit Automobile Company
- Cadillac
Chevrolet, , GMC, , Hummer, , Pontiac,- Citroen
- Dacia
- Daewoo
- Ferrari
- Fiat
- Ford
- General Motors
- Henry Ford Company
- Holden
- Lada
- Opel
- Peugeot
- Saab
- Tatra
- Volkswagen
Evolutendencoj |
Oni povas rimarki diversajn evolutendencojn. La plej rimarkebla tendenco estas la pliigo de la elektronika ekipaĵo (naviga sistemo, enkonstruo de amuziloj kiel televidiloj aŭ DVD-montriloj).
- Stiro-helpa sistemo
Perkabla stirado (angle: Steer-by-wire)/perkabla bremsado (Brake-by-wire)
Bruligaĵ-ĉelo/Elektromovo/Hibridmovo
- Renoviĝanta energio
- Piedirantula defendo
- Uzado de reuzeblaj materialoj
Kritikistoj de la aŭtomobiloj |
- Carl Amery
- Frederic Vester
Heathcote Williams ("Autogeddon")
Carbusters (ligo al ties paĝo en Esperanto:aŭtofrakasista bulteno)- Regajnu la Stratojn
Produktadaj statistikoj |
En 2005, 63 milionoj aŭtoj estis produktitaj tutmonde.
La 15 plej grandaj aŭtoproduktantaj landoj en 2005 red. | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Aŭtoj kaj malpezaj komercaj aŭtoj, produktado (1.000 unuoj) | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
1,000 | 2,000 | 3,000 | 4,000 | 5,000 | 6,000 | 7,000 | 8,000 | 9,000 | 10,000 | 11,000 | 12,000 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Usono | 11,524 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Japanio | 10,064 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Germanio | 5,543 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ĉinio | 5,067 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Suda Koreio | 3,657 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Francio | 3,495 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Hispanio | 2,677 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Kanado | 2,624 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Brazilo | 2,375 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Unuigita Reĝlando | 1,783 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Meksiko | 1,607 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Indio | 1,406 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Rusio | 1,264 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Tajlando | 1,110 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Italio | 995 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| | | | | | | | | | | | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Notoj:
|
Dezajno / Aŭtomodeloj |
Dezajn-varioj |
Kabrioleto (Kabrio)
Kombinaŭto (Kombino)- Limuzino
- Liftback
- Limuzino Pulmann
- Tesla Roadster
- Spider
- Geländewagen
- Pickup
Sports Utility Vehicle (SUV)- Kupeo
- Van
- Minivan
Aŭtomobil dezajnistoj |
- Bertone
- Flaminio Bertoni
- Giugiaro
Pininfarina (Sergio Pininfarina) aŭ Italdesign
- Karmann
- Ghia
- Erwin Komenda
- Ferdinand Porsche
Famaj aŭtomodeloj |
- Aston Martin
Austin FX4 (klasika londona taksio)- Bentley
BMW Dixie- Chevrolet Corvette
Citroën 2CV ("Anaso")- Citroën DS
- DKW
- Fiat 500
Ford Eifel
Ford Modelo T ("Tin Lizzy")
Ford Mustang- Goggomobil
- Horch
Jaguar-E-Type- Mercedes 300 SL
- Messerschmitt Kabinenroller
- Mini
Opel Kadett
Opel Laubfrosch
Porsche 911 kaj Porsche 959
- Renault R4
Rolls-Royce Silver Ghost
- Toyota Corolla
- Toyota Prius
- Trabant
- Traction Avant
- VW Golf
- VW skarabo
Homoj kaj aŭtoj |
- Aŭtomobilproduktado
Kiel sporto |
- Aŭtosporto
Vidu ankaŭ |
- Aŭtomobilmarko
- Aŭtotransporto
- Benzinaĉeto en grupo
- Itinero memoriga pri Bertha Benz
- Elektra aŭtomobilo
- Alfa Romeo
- Tesla Motors
Notoj |
- ↑ 1,01,11,2DOEDEN, Matt. (2007) Crazy Cars. Lerner Publications. ISBN 978-0-8225-6565-9.
Eksteraj ligiloj |
Automuseum Dr. Carl Benz, Ladenburg/Germany (germane)
Bertha Benz Memorial Route (germane)