Elekto-Palatinato-Bavario
Elekto-Palatinato-Bavario | ||||||||||||
| Origina nomo | Kur-Pfalz-Bayern | |||||||||||
| ||||||||||||
| ||||||||||||
Geografio
| ||||||||||||
| Ĉefurbo: | Munkeno | |||||||||||
Loĝantaro | ||||||||||||
Lingvoj: | germana | |||||||||||
Religio: | katolikismo, protestantismo | |||||||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||||||||
Ŝtat-strukturo: | elektoprinclando | |||||||||||
Patrina lando: | Sankta Romia Imperio | |||||||||||
Estiĝo: | Elekto-Palatinato unuiĝas kun elektoprinclando Bavario | |||||||||||
Pereo: | Palatinato-Bavario aliĝas al Rejna Federacio, rangaltiĝas al reĝlando, forlasas la Sanktan Romian Imperion | |||||||||||
| ||||||||||||
Elekto-Palatinato-Bavario aŭ Elektoprinclando Palatinato-Bavario, germane Kur-Pfalz-Bayern, en tiama ortografio Chur-Pfalz-Baiern, estis elektoprinclando de la germana Sankta Romia Imperio. Ĝi estiĝis en 1777, kiam Elekto-Palatinato unuiĝis kun la elektoprinclando Bavario, kaj ekzistis ĝis la fino de la Sankta Romia Imperio.
Princoj-elektistoj de Palatinato-Bavario |
1777 La bavaria linio de la Vitelsbaĥoj formortas kaj la bavaria elektisteco nuliĝas. La palatinata princo-elektisto heredas la bavarian tronon kaj eknomas sin "princo-elektisto de Palatinato kaj Bavario". (vidu ankaŭ: Milito de bavara sukcedo)
1777-1799 Karolo Teodoro (Palatinato kaj Bavario)
1799-1806 Maksimiliano la 4-a, ekde 1806 reĝo Maksimiliano la 1-a Jozefo