Valea lui Mihai
Valea lui Mihai | |||
---|---|---|---|
Urbo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Bihor | ||
Alinome | Érmihályfalva (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Bihar | ||
Situo | 47° 31′ N, 22° 8′ O47.5222.13Koordinatoj: 47° 31′ N, 22° 8′ O | ||
| |||
Alto super maro | 130 m | ||
Poŝtkodo | 415700 | ||
Loĝantaro | 10.631 (en 2009) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 32036 | ||
Valea lui Mihai [valja luj mihaj] (hungare: Érmihályfalva [ermihajfalva]) estas urbo en Rumanio nordokcidente de Marghita. Administre apartenas al ĝi Ghenci.
Valea lui Mihai situas ĉe la landlimo al Hungario, 60 km sud-okcidente de Satu Mare, 50 km norde de Oradea kaj 50 km oriente de Debrecen. Kun ĉiuj ĉi tri urboj estas vojaj kaj fervojaj ligoj; inter Satu Mare kaj Oradea iras la nacia vojo 19 (samtempe eŭropa ŝoseo E671), al Debrecen iras la nacia vojo DN19C (ekde la landlimo hungaria vojo 48).
Enhavo
1 Loĝantaro
2 Historio
3 Fonto
4 Renomaj personoj
5 Eksteraj ligiloj
Loĝantaro |
En 1910 ĝi nombris 6 255 loĝantojn (hungaroj); en 1992 10 505 (85 % da hungaroj).
Historio |
Ĝi estis unue menciita skribe en 1270, kiam ĝi estis ankoraŭ dezerta. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Bihar).
Fonto |
- Magyar nagylexikon
Renomaj personoj |
Béla Apáti Abkarovics (1880–1957): pentristo, grafikisto.Arto en Hungario.
Gabriella Tóth Bartos (n. 1948): pentristino
Sándor Bogáti (24-a de novembro 1917 – ?, Carei, ? 1997): instruisto, pentristo.
Katalin Csűri 15-a de julio 1939): amatora popolkantistino kaj pentristino.
István Csűry (n. 7-a de septembro 1956): reformita pastro, eklezia publicisto.
Rózsa Dancs (n. 1945): verkistino, libroeldonistino, redaktorino, en Kanado.
Károly Fekete (Érmihályfalva, 29-a de julio 1898 – Valea lui Mihai, 5-a de decembro 1981) pentristo.
Gáspár Kéri (n. 18-a de aprilo 1952): dentkuracisto, etnografo
Imre Kondor (3-a de januaro 1911 – Budapest, 10-a de julio 1990): filozofia verkisto, bibliotekisto.
Lajos Kuthy (9-a de januaro 1813– Nagyvárad, 27-a de aŭgusto 1864): verkisto.
József Nagy E. (1951): inĝeniero pri kemio, esperantisto.
Zoltán Nagy (15-a de majo 1884 – Budapest, 4-a de julio 1945): poeto, verkisto, kritikisto.
Zoltán Nánási (n. Oradea, 24-a de novembro 1934): muzeologo.
Károly Nikodémusz (Hajdúszoboszló, 18-a de januaro 1887 – 9-a de marto 1978), Valea lui Mihai): verkisto, redaktoro
Gyula Papp (1-a de januaro 1-a de januaro 1888 – Budapest, 4-a de marto 1954): geodeto.
István Sass (3-a de aprilo 1945) fakverkisto pri matematiko kaj astronomio
Bernát Sichermann (1-a de marto 1860 – Budapest, 2-a de marto 1934): advokato, jurverkisto.
Ferenc Taar (n. 21-a de novembro 1924): direktoro de teatro, dramverkisto.
Rózsa Telch-Dancs (n. 7-a de julio 1944): libroeldonistino, redaktorino.
László Weith: pentristo.
Pálné Vajda (10-a de decembro 1912 – Toronto [Kanado], 22-a de oktobro 1998): redaktoro.
Zoltán Zelk (18-a de decembro 1906 – Budapest, 23-a de aprilo 1981): poeto, verkisto.
Eksteraj ligiloj |
- Urba retejo
Situo en la distrikto
La urba blazono
Katolika preĝejo en Valea lui Mihai
|