Beinwil SO
- La mallongigo SO en Beinwil SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Beinwil.. |
Beinwil | |
---|---|
Blazono de Beinwil | |
Monaĥejo Beinwil | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Thierstein |
Koordinatoj | 47°21′50″N 7°35′15″O / 47.36389°N, 7.5875°O / 47.36389; 7.5875 (Beinwil SO)Koordinatoj: 47°21′50″N 7°35′15″O / 47.36389°N, 7.5875°O / 47.36389; 7.5875 (Beinwil SO) |
Nombro de enloĝantoj | 313 |
Areo | 22,62 km² |
Alteco | 582 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4229 |
Komunumkodo | 2612 |
Mapo de Beinwil | |
Enhavo
1 Pri la komunumo
2 Geografio
3 Trafiko
4 Historio
5 Vidu ankaŭ
6 Notoj kaj referencoj
7 Eksteraj ligiloj
8 Bildoj
Pri la komunumo |
Beinwil estas komunumo en la distrikto Thierstein en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 313 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio |
Beinwil situas en la supera valo de la rivero Lüssel en la Soloturna Ĵuraso. En sudo la komunumo etendiĝas ĝis la kresto de la Ĵuraso, kie sur alteco 1204 m s.m. sur la kulmino de las monto Hohe Winde situas la plej alta punkto de la komunumo. La komunumo konsistas el la du partoj Oberbeinwil kaj Unterbeinwil kaj la setlejo ĉirkaŭ la Monaĥejo Beinwil. Malgranda parto de la komunuma teritorio situas sude de la ĵurasa montoĉeno, kie la komunumo etendiĝas ĝis la kulmino de Schelten-Pasejo.
Trafiko |
Tra Beinwil pasas la kantona ĉefvojo n-ro 253 de Zwingen tra Breitenbach kaj Passwang-Pasejo al Balsthal. Per poŝtaŭtolinio, kiu trafikas sur tiu vojo, la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio |
La unua dokumenta mencio de Beinwil datiĝas el la jaro 1147 kiel Benwilre. Proksimume en la jaro 1100 estis fondita la Monaĥejo Beinwil, kiu translokiĝis en la jaro 1648 al Mariastein. La malnova abata senjorujo Beinwil kongruas pli-malpli kun la teritorio de la hodiaŭa komunumo, ĝi estis senjorujo de la monhaĵejo. Post la translokiĝo de la monaĥejo al Mariastein la malnova monaĥejo fariĝis residenco de abata prefekto kaj la monhaxeja preĝejo fariĝis pastra preĝejo por Beinwil, kiu ĝis tiam apartenis al la paroĥo Erschwil. En la jaro 1774 la monaĥejo koncedis la rajtojn de la abata senjorujo al la urbo Soloturno. En la jaro 1818 la abata senjorujo estis jure transformita al la komunumo Beinwil. [1]
Vidu ankaŭ |
- Aliaj lokoj kun la nomo Beinwil
Notoj kaj referencoj |
↑ Fonto: Lukas Schenker: Beinwil SO en Historia Leksikono de Svislando (2004-06-11)
Eksteraj ligiloj |
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Beinwil – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Beinwil SO en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale
- Oficiala retejo de la komunumo Beinwil
Bildoj |
Preĝejo de iama monaĥejo
Monaĥa preĝejo de interne
Norda Tunelportalo sur la kulmino de Passwang-Pasejo
Oberbeinwil
Unterbeinwil
Setlejo ĉirkaŭ la monaĥejo
|