Bad Gandersheim


























































Bad Gandersheim





Blazono

Bad Gandersheim (Germanio)

DMS

Red pog.svg





Bad Gandersheim in NOM.svg

Federacia lando

Malsupra Saksio

Distrikto

Distrikto Northeim

Urborajtoj
Urbo (Stadt)

Koordinatoj

51°52′12″N 10°01′22″O  /  51.87°N, 10.02278°O / 51.87; 10.02278 (Bad Gandersheim)Koordinatoj: 51°52′12″N 10°01′22″O  /  51.87°N, 10.02278°O / 51.87; 10.02278 (Bad Gandersheim)

Alto super la marnivelo

133 m

Areo
90,49 km²

Loĝantaro
9866 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]

Telefona antaŭkodo
05382

Poŝtkodo
37575–37581

Aŭtomobila kodo
NOM

Oficiala Municipokodo
03155001

Oficiala retejo

https://www.bad-gandersheim.de/







v  d  r


Information icon.svg



Bad Gandersheim aŭ Gandersheim estas urbo en norda parto de Germanio, en federacia lando Malsupra Saksio, en rivera valo de Leine. La urbo havas ĉ. 10 000 loĝantojn (tutekzakte, fine de decembro 2017 estis 9 866).


La urbo famas pro la iama abatinujo Gandersheim, kiun fondis en 852 la Saksia princo Liudolf (por nobelaj junulinoj) kaj kies du filinoj (Hathumod jam en aĝo de 12 jaroj) iĝis gvidanto de la abatinujo. Laŭ dekreto de Ludoviko la 3-a, gvidantoj de la abatinujo restas ĉiam membroj de princa familio, ĝis kiam surprenas la taskon iu el ili. Oto la 3-a donis rajtojn je propra foiro, dogano kaj monpregado. La abatinujo havis grandegajn bienojn.


La lasta romkatolika abatino mortis en 1589 (Augusta Dorothea), dum oni jam en 1568 enkondukis la protestantan kredon. La protestantaj estroj plu retenis la specifajn rajtojn, kiam en 1803 Gandersheim iĝis parto de la elektoprinclando Brunsvigo-Luneburgo. Oni malfondis la abatinujon en 1810 pro la ŝtata sekularigo kaj oni disportis la trezorojn, kolektitajn dum jarcentoj.


La tomboj de la abatinoj troviĝas en la klostra kirko, fondita en la 11-a jarcento.


En la abatinujo dum la 10-a jarcento membris la verkistino kaj poeto, historiisto Roswitha von Gandersheim kaj en la 13-a jarcento la pastro Eberhardt tie verkis versan kronikon en loka dialekto.


Norde de la urbo situas salaj banejoj, kiuj allogas multajn turistojn.




  • Kategorio Bad Gandersheim en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

















Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto